Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-06-21
Paĝo ĝisdatigita:

Tri Princinoj

Iru al Normala Versio, Printebla Versio.


  1. Korelativoj
    k.i.am
    t.i.o
    Antaŭ multaj jar.centoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian Esper.ant.uj.o.n la bona kaj fama Reĝo Kiko. La reĝo Kiko gardis en sia koro la sanon kaj feliĉon de sia popolo, kaj vojaĝis tra la tuta regno demand.ant.e pri la stato de nia lando kaj esplor.ant.e por si mem la vivojn eĉ de la plej mal.alt.a.j el siaj reg.at.o.j. Kaj pro tio la popolo am.eg.is lin kaj taksis lin vere “patra” reĝo.

  2. La reĝo Kiko estis fama tra la tuta lando ne nur pro siaj vizitoj kaj pro sia intereso pri la popolo, sed ankaŭ (kaj speciale) pro siaj sen.ĉes.a.j demandoj. La bona reĝo nom.iĝ.is ĉe la popolo “la Demand.ist.o”, ĉar de mateno ĝis nokto, de lundo ĝis sabato (sed ne dimanĉe), de januaro ĝis decembro li demand.ad.is kaj demand.ad.is al la plej altaj kaj al la plej mal.alt.a.j de la lando.

  3. Pro la fakto ke la Reĝo Kiko amis demandi kaj sekve oni nomis lin “Kiko la Demand.ist.o”, la plej alta ofico de la reĝa kort.eg.o estis, kompren.ebl.e, “Reĝa Respond.ist.o”. La Reĝa Respond.ist.o nom.iĝ.is Tito. Se la Reĝo Kiko la Demand.ist.o demandis pri la stato de la sudaj provincoj aŭ pri la san.ec.o de la bovoj aŭ pri la est.ont.a vetero, Tito la Respond.ist.o respondis pri la stato de la sudaj provincoj aŭ pri la san.ec.o de la bovoj aŭ pri la est.ont.a vetero. Kaj nia Esper.ant.uj.o feliĉe prosperis.

  4. Por rakonti absolute prave, oni devus konfesi, ke kelkaj niaj sam.land.an.o.j de tempo al tempo sin demandis pri la intelekta povo de nia bona Reĝo. “Ĉu estas eble,” ili de tempo al tempo demandis unu al la alia, “ke persono de ordinara inteligento (aŭ eĉ de ordinara stult.ec.o) vere povas nur demand.ad.i kaj al la plej altaj kaj al la plej mal.alt.a.j de la lando, de mateno ĝis nokto, de lundo ĝis sabato (sed ne dimanĉe) kaj de januaro ĝis decembro?” Sed la afero, baze, ne estis aparte grava, ĉar la Reĝa Respond.ist.o, Tito, ver.ŝajn.e povis respondi demandojn pacience kaj sen.erar.e. “Nu, Tito!” ofte diris niaj sam.land.an.o.j. “Jen ja inteligenta persono!”

  5. Kiko la Demand.ist.o, Reĝo de Esper.ant.uj.o, havis tri fil.in.o.j.n. Kaj ankaŭ pri la filinoj ofte oni parolis. La unua nom.iĝ.is Nenjo. La dua nom.iĝ.is Injo. Kaj la tria nom.iĝ.is Ĉinjo.
  6. Ĉinjon, la Trian Reĝan Fil.in.o.n, la tuta lando adoris, ĉar ŝi estis bel.eg.a, inteligenta jun.ul.in.o, kaj ŝia koro plen.iĝ.is per amo por la tuta popolo. Ŝia voĉo estis bel.son.a. Ŝiaj okuloj estis brilaj. Ŝia rid.et.o lum.ig.is la tutan mondon. Eĉ la plej humilaj fraŭloj de nia Esper.ant.uj.o sonĝis nokte kaj revis tage pri Ĉinjo, la plej ĉarma kaj la plej juna fil.in.o de nia Reĝo, Kiko la Demand.ist.o.
  7. Injo, la Dua Reĝa Fil.in.o kaj do la pli aĝa frat.in.o de Ĉinjo, estis mal.pli bela kaj mal.pli inteligenta. Kvankam la tuta lando adoris Ĉinjon, nia sam.land.an.ar.o ne ofte parolis pri Injo. Ŝian koron plen.ig.is nek amo nek mal.am.o por nia lando. Ŝia voĉo nek bel.son.is nek mal.bel.son.is, sed simple sonis. Ŝiaj okuloj ne rimark.ind.e brilis. Ŝia rid.et.o rigard.ig.is ŝiajn dentojn, sed lum.ig.is nek la mondon nek eĉ ŝiajn lipojn. Eĉ la plej humilaj fraŭloj de nia Esper.ant.uj.o nek sonĝis nokte nek revis tage pri Injo, la mal.pli ĉarma kaj mal.pli juna frat.in.o de Ĉinjo, la plej ĉarma kaj plej juna fil.in.o de nia Reĝo Kiko la Demand.ist.o.
  8. Nenjo estis la plej mal.jun.a el la tri frat.in.o.j, do la Unua Reĝa Fil.in.o. Eĉ ne unu ordinara persono havis la sperton vidi ŝin, sed laŭ oni.dir.o ŝi ne estis ĉarma, sed absolute terura. La tuta lando timis ŝin.
  9. Ŝia koro estis plena je mal.am.o al la tuta hom.ar.o. Ŝia voĉo similis al la bleko de dek vund.it.a.j ŝafoj. Ŝiaj okuloj estis profundaj putoj de ruĝa fajro. Ŝi mal.oft.eg.e rid.et.is, sed simple rigard.ig.is siajn dentojn. (Longaj kaj akraj ili estis. Kaj pintaj.) Eĉ la plej kuraĝaj homoj de nia Esper.ant.uj.o restis mal.trankvil.a.j kaj nokte kaj tage pri Nenjo, la mal.plej ĉarma kaj mal.plej juna el la fil.in.o.j de nia Reĝo Kiko la Demand.ist.o.

  10. Se eventuale la Reĝo serĉus edzon por la ĉarma Ĉinjo, fraŭloj venus egale el la proksimaj kaj el la mal.proksim.a.j provincoj por edz.in.ig.i ŝin. Se eventuale la Reĝo serĉus edzon por la ordinara Injo, fraŭloj ne.forges.em.a.j trov.iĝ.us ĉe la pord.eg.o de la kastelo por edz.in.ig.i ankaŭ ŝin.
  11. Sed la unua fil.in.o estis la terura Nenjo. Kaj laŭ niaj plej antikvaj kaj fundamentaj kutimoj, la dua fil.in.o rajtas edz.in.iĝ.i nur post la edz.in.iĝ.o de la unua, kaj la tria nur post la dua, kaj la kvara nur post la tria, en ĝusta ordo. Jen sankta kaj fundamenta kutimo. Ni en Esper.ant.uj.o jam de la pra.temp.o progresas de mal.facil.a komenco, paŝon post paŝo, ĝis, post longa laboro, ni atingas la celon. En gloro. Kaj ankaŭ la Reĝo Kiko la Demand.ist.o postulis, ke oni edz.in.ig.u liajn fil.in.o.j.n laŭ la sama fundamenta kutimo: de mal.facil.a komenco, paŝon post paŝo, ĝis la celo glora. Nenjo estis la mal.facil.a komenco. Ĉinjo estis la glora fino.

  12. Tra la tuta lando la jun.ul.o.j sonĝis nokte kaj revis tage pri edz.iĝ.o al la Tria Reĝa Fil.in.o, la ĉarma Ĉinjo. Kelkaj eble sonĝis kaj revis pri edz.iĝ.o al la Dua Reĝa Fil.in.o, la ordinara Injo. Sed eĉ ne unu fraŭlo kuraĝis eĉ koŝmari pri edz.iĝ.o al la Unua Reĝa Fil.in.o, la terura princ.in.o Nenjo. Kvankam eĉ ne unu jun.ul.o vidis ŝin eĉ ne unu fojon, tamen la tuta jun.ul.ar.o aŭdis kaj ripetis rakontojn pri ŝi. (En mal.laŭt.a.j voĉoj en la trink.ej.o.j de la sudaj provincoj, oni rakontis, ke antaŭ multaj jaroj unu sin.don.em.ul.o deklaris sin preta por edz.in.ig.i la teruran Nenjon, kaj ke ŝi lin manĝis. Manĝis!)
  13. Sed sen edz.in.iĝ.o de Nenjo, restis mal.mult.a espero por Injo kaj ankoraŭ mal.pli por Ĉinjo. Antaŭ ol la Dua kaj Tria Princ.in.o.j rajtis edz.in.iĝ.i, la terura Nenjo devis trovi taŭgan edzon. La tuta reg.ist.ar.o ek.serĉ.is taŭgajn jun.ul.o.j.n, dum niaj bravaj jun.ul.o.j vigle praktikis la ne.taŭg.ec.o.n.

  14. Dum tri jaroj oni tapetis la murojn de nia tuta Esper.ant.uj.o per afiŝoj, serĉ.ant.e jun.ul.o.n sufiĉe kuraĝan aŭ sufiĉe stultan por edz.iĝ.i al la Unua Reĝa Filino, la terura Princ.in.o Nenjo. Fin.fin.e post tri jaroj, post helpo de la armeo, de la inkvizicio kaj de ne.kalkul.ebl.e multaj reklam-agent.ej.o.j, oni trovis du jun.ul.o.j.n. Unu estis la plej fervora, la plej kuraĝa, la plej forta, la plej bela, la plej inteligenta kaj —plej grave— la plej patr.uj-am.ant.a fraŭlo de la tuta lando, kaj li pret.iĝ.is sin oferi sur la altaro de la patr.uj.a bono. Oni nomis lin Steĉjo.
  15. La alia estis tute ordinara jun.ul.o, sen la celo de sin.ofer.o, sed kun la mal.bon.a sorto, ke li drinkis ĝis ebrio unu tagon en provinca trink.ej.o kaj ne povis for.flug.i de la serĉ.ant.a armeo. Lia nomo estis Loĉjo.
  16. Je la decid.it.a dimanĉo, la du kandidatoj staris en la korto de la kastelo: Steĉjo la Kuraĝa kaj Loĉjo la Mal.bon.sort.a, por ke la terura Nenjo (manĝ.int.in.o de edzoj) povu elekti unu el la du. Ili pal.iĝ.is kaj trem.eg.is pro konvena teruro.

  17. Venis la Reĝo Kiko la Demand.ist.o.
  18. “Ĉu taŭgas?” li demandis. “Ĉu taŭgas?”
  19. “Hodiaŭ estas dimanĉo, alta moŝto,” respondis Tito la Respond.ist.o, ĉar kutime la reĝo ne demandu dimanĉe.
  20. “Ho jes. Do: Taŭgas! Tre taŭgas!” deklaris la reĝo. (Steĉjo kaj Loĉjo eĉ pli pal.iĝ.is kaj trem.eg.is.)
  21. Fine la Reĝo diris: “Nun mi rivelos ŝtatan sekreton: La Princ.in.o Nenjo, jam dum mult.eg.a.j jaroj tim.eg.at.a tra la tuta lando, fakte ne ekzistas. Mi mem kre.ig.is la legendojn pri ŝi por protekti miajn du kar.eg.a.j.n fil.in.o.j.n, Injon kaj Ĉinjon, kontraŭ la tro entuziasma kaj tro kuraĝa jun.ul.ar.o de nia kara Esper.ant.uj.o ĝis taŭga tempo por edz.in.iĝ.o de miaj du karaj fil.in.o.j, Injo kaj Ĉinjo. Jen! La feliĉa momento hodiaŭ fin.fin.e alvenas.
  22. “Vi, Steĉjo, ĉar vi montris vin la plej fervora, la plej kuraĝa kaj la plej patr.uj-am.ant.a fraŭlo de la lando (kaj hazarde estas ankaŭ la plej bela, la plej inteligenta kaj la plej forta), estu la edzo de la Princ.in.o Ĉinjo.
  23. “Kaj vi, Loĉjo, ĉar la Destino (en formo de la Reĝa Armeo) vin kondukis al ŝi, estu la edzo de la Princ.in.o Injo. Feliĉ.iĝ.u, do, Esper.ant.uj.o! Viaj du veraj princ.in.o.j edz.in.iĝ.os morgaŭ.”

  24. Korelativoj
    k.i.u …
    t.i.u …
    ĉ.i.u …
    nen.i.u …
    i.u …
    La ge.edz.iĝ.a festo estis la plej feliĉa en la historio de Esper.ant.uj.o, kaj ek.de la sama momento la popolo sciis certe, ke Kiko la Demand.ist.o estas ja saĝ.eg.a reĝo, ĉar ĉarma fil.in.o havas ĉarman edzon. Kaj ordinara fil.in.o havas ordinaran edzon. Kaj ne.ekzist.ant.a fil.in.o havas ne.ekzist.ant.a.n edzon.
  25. La nomoj de la Reĝo kaj de liaj tri fil.in.oj, kaj eĉ de la Reĝa Respond.ist.o ek.de la sama tago en.ven.is nian lingvon. Do eĉ ĝis hodiaŭ: Pens.ant.e pri la Reĝo Kiko la Demand.ist.o, ni nun demandas per vortoj kiuj komenc.iĝ.as per la sono KI-: kiu, kiam, kiel, kiom ktp.
  26. Pens.ant.e pri la Reĝa Respond.ist.o, Tito, ni nun respondas per vortoj kiuj komenc.iĝ.as per la sono TI-: tiu, tiam, tiel, tiom ktp.
  27. Pens.ant.e pri la ĉarma Princ.in.o Ĉinjo, ni memoras, ke al ŝi apartenis ĈI-vortoj: ĉio, ĉiom, ĉiel ktp.
  28. Pens.ant.e pri la terura Princ.in.o Nenjo, ni memoras, ke al ŝi apartenis NEN-vortoj: nenio, neniam, neniel, neniom ktp.
  29. Pens.ant.e pri la ordinara Princ.in.o Injo, ni komparas ŝin al iu ajn, I-vortoj: iel ajn, iam ajn ktp.
  30. Restas la du jun.ul.o.j: Steĉjo, kiu serĉis nenion (aŭ Nenjon) sed ricevis ĉion (aŭ Ĉinjon), kaj Loĉjo, kiu ankaŭ ricevis ion (aŭ Injon). Nin memor.ig.as pri STEĉjo kaj LOĉjo hodiaŭ la vorto “Ste-lo”, simbolo de nia Esper.ant.uj.o.


Amuziĝu: Provu kvizeton pri ĉi tiu rakonteto.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.