Kreodato: 200625

Tri Princinoj (Kvizeto)

Tasko: Elektu el la donitaj ebloj. Kiam vi sukcesos por ĉiu, la paĝo verdiĝos pro ĝojo.

Bonvolu noti: (1) Demandoj kun unu sola ebla respondo valoras po unu poento. (2) Demandoj kun unu aŭ pli multaj eblaj respondoj (kun skatoletoj anstataŭ cirkletoj) produktas unu poenton por ĉiu respondo ĝusta, sed subtrahas poenton por ĉiu respondo malĝusta! (3) La komputilo ne kalkulos poentojn se vi ankoraŭ ne provis almenaŭ duonon de la testeto. (4) Ĉi tiu testeto ekzistas nur por via propra uzo. La komputilo nek memoros nek raportos al iu ajn viajn testetajn aventurojn.

Bedaŭrinde por uzi la sinkorektan aspekton de ĉi tiu paĝo, via retrigardilo devas povi uzi "JavaScript"-on. En plej multaj retrigardiloj vi povas ekuzi "JavaScript"-on per diskutskatolo ie sub unu el la eblecoj sur la linio menua. Se vi vere uzas unu el la (raraj) retrigardiloj kiuj ankorau ne estas JavaScript-kapabla, vi devos rezigni pri la sinkorektaj kapabloj de ĉi tiu paĝo.


1. En ĉi tiu rakonto la konstanta demando de la Reĝo Kiko havas la rezulton, ke kelkaj mallaŭte scivolas ĉu
li estas spiono 
li estas iom stulta 
li malbone aŭdas 
li “ankoraŭ ŝvitas super la alfabeto” (kiel oni diras) aŭ eble estas tute analfabeta 
Sen Respondo
2. Kvankam ĉiu aŭdis pri la princino Nenjo, neniu junulo
efektive vidis ŝin 
kredis la terurajn onidirojn 
kuraĝis ripeti la terurajn onidirojn 
rifuzus edzinigi ŝin por fariĝi reĝa bofilo 
Sen Respondo
3. Ĉi tiu rakonto ekzercas la leganton pri la radiko EDZ-. Kion faras edzo? Li
edzinigas la virinon 
edziniĝas la virinon 
edzigas la virinon 
edziĝas la virinon 
Sen Respondo
4. Kion faras la edzino? Ŝi
edzinigas la viron 
edziniĝas la viron 
edzigas la viron 
edziĝas la viron 
Sen Respondo
5. Kompreneble se temas pri kunligiĝo de du samseksaj personoj, tio klare nomiĝas
geedziĝo (malgraŭ la samsekseco) 
gejdziĝo (malgraŭ la neologismo) 
kunedziĝo (se temas pri du virinoj) 
kunedziĝo (se temas pri du viroj) 
Sen Respondo
6. Fine de la rakonto, la junulo Steĉjo edzinigis la princinon Ĉinjon ĉar
li pretis oferi sin sur savi la patrujon Esperantujon 
li gajnis la poesian konkurson 
ŝi amegis lin 
li plej frue atingis la kastelon 
Loĉjo, la alia kandidato, odoris je fiŝaĵo fritita en ajlo 
Sen Respondo
        Poentoj el eventualaj 6:

Reiru al supro.


Tiun ĉi ĉarm(aĉ)egan, pedagogie efikan, sinkorektivan
mult-elektan testeton produktis aŭtomate (surbaze
de simplega teksta dosiero de demandoj) la
malprobable originala sed publike uzebla
testetigilo "Repensu" en
versio de 2009-07-02.