Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-06-21
Paĝo ĝisdatigita:

Tri Princinoj

Iru al Pedagogia Versio, Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian Esperantujon la bona kaj fama Reĝo Kiko. La reĝo Kiko gardis en sia koro la sanon kaj feliĉon de sia popolo, kaj vojaĝis tra la tuta regno demandante pri la stato de nia lando kaj esplorante por si mem la vivojn eĉ de la plej malaltaj el siaj regatoj. Kaj pro tio la popolo amegis lin kaj taksis lin vere “patra” reĝo.

La reĝo Kiko estis fama tra la tuta lando ne nur pro siaj vizitoj kaj pro sia intereso pri la popolo, sed ankaŭ (kaj speciale) pro siaj senĉesaj demandoj. La bona reĝo nomiĝis ĉe la popolo “la Demandisto”, ĉar de mateno ĝis nokto, de lundo ĝis sabato (sed ne dimanĉe), de januaro ĝis decembro li demandadis kaj demandadis al la plej altaj kaj al la plej malaltaj de la lando.

Pro la fakto ke la Reĝo Kiko amis demandi kaj sekve oni nomis lin “Kiko la Demandisto”, la plej alta ofico de la reĝa kortego estis, kompreneble, “Reĝa Respondisto”. La Reĝa Respondisto nomiĝis Tito. Se la Reĝo Kiko la Demandisto demandis pri la stato de la sudaj provincoj aŭ pri la saneco de la bovoj aŭ pri la estonta vetero, Tito la Respondisto respondis pri la stato de la sudaj provincoj aŭ pri la saneco de la bovoj aŭ pri la estonta vetero. Kaj nia Esperantujo feliĉe prosperis.

Por rakonti absolute prave, oni devus konfesi, ke kelkaj niaj samlandanoj de tempo al tempo sin demandis pri la intelekta povo de nia bona Reĝo. “Ĉu estas eble,” ili de tempo al tempo demandis unu al la alia, “ke persono de ordinara inteligento (aŭ eĉ de ordinara stulteco) vere povas nur demandadi kaj al la plej altaj kaj al la plej malaltaj de la lando, de mateno ĝis nokto, de lundo ĝis sabato (sed ne dimanĉe) kaj de januaro ĝis decembro?” Sed la afero, baze, ne estis aparte grava, ĉar la Reĝa Respondisto, Tito, verŝajne povis respondi demandojn pacience kaj senerare. “Nu, Tito!” ofte diris niaj samlandanoj. “Jen ja inteligenta persono!”

Kiko la Demandisto, Reĝo de Esperantujo, havis tri filinojn. Kaj ankaŭ pri la filinoj ofte oni parolis. La unua nomiĝis Nenjo. La dua nomiĝis Injo. Kaj la tria nomiĝis Ĉinjo.

Ĉinjon, la Trian Reĝan Filinon, la tuta lando adoris, ĉar ŝi estis belega, inteligenta junulino, kaj ŝia koro pleniĝis per amo por la tuta popolo. Ŝia voĉo estis belsona. Ŝiaj okuloj estis brilaj. Ŝia rideto lumigis la tutan mondon. Eĉ la plej humilaj fraŭloj de nia Esperantujo sonĝis nokte kaj revis tage pri Ĉinjo, la plej ĉarma kaj la plej juna filino de nia Reĝo, Kiko la Demandisto.

Injo, la Dua Reĝa Filino kaj do la pli aĝa fratino de Ĉinjo, estis malpli bela kaj malpli inteligenta. Kvankam la tuta lando adoris Ĉinjon, nia samlandanaro ne ofte parolis pri Injo. Ŝian koron plenigis nek amo nek malamo por nia lando. Ŝia voĉo nek belsonis nek malbelsonis, sed simple sonis. Ŝiaj okuloj ne rimarkinde brilis. Ŝia rideto rigardigis ŝiajn dentojn, sed lumigis nek la mondon nek eĉ ŝiajn lipojn. Eĉ la plej humilaj fraŭloj de nia Esperantujo nek sonĝis nokte nek revis tage pri Injo, la malpli ĉarma kaj malpli juna fratino de Ĉinjo, la plej ĉarma kaj plej juna filino de nia Reĝo Kiko la Demandisto.

Nenjo estis la plej maljuna el la tri fratinoj: so la Unua Reĝa Filino. Eĉ ne unu ordinara persono havis la sperton vidi ŝin, sed laŭ onidiro ŝi ne estis ĉarma, sed absolute terura. La tuta lando timis ŝin.

Ŝia koro estis plena je malamo al la tuta homaro. Ŝia voĉo similis al la bleko de dek vunditaj ŝafoj. Ŝiaj okuloj estis profundaj putoj de ruĝa fajro. Ŝi dum la tuta vivo ne ridetis, sed simple rigardigis siajn dentojn. (Longaj kaj akraj ili estis. Kaj pintaj.) Eĉ la plej kuraĝaj homoj de nia Esperantujo restis maltrankvilaj kaj nokte kaj tage pri Nenjo, la malplej ĉarma kaj malplej juna el la filinoj de nia Reĝo Kiko la Demandisto.

Se eventuale la Reĝo serĉus edzon por la ĉarma Ĉinjo, fraŭloj venus egale el la proksimaj kaj el la malproksimaj provincoj por edzinigi ŝin. Se eventuale la Reĝo serĉus edzon por la ordinara Injo, fraŭloj neforgesemaj troviĝus ĉe la pordego de la kastelo por edzinigi ankaŭ ŝin.

Sed la unua filino estis la terura Nenjo. Kaj laŭ niaj plej antikvaj kaj fundamentaj kutimoj, la dua filino rajtas edziniĝi nur post la edziniĝo de la unua, kaj la tria nur post la dua, kaj la kvara nur post la tria, en ĝusta ordo. Jen sankta kaj fundamenta kutimo. Ni en Esperantujo jam de la pratempo progresas de malfacila komenco, paŝon post paŝo, ĝis, post longa laboro, ni atingas la celon. En gloro. Kaj ankaŭ la Reĝo Kiko la Demandisto postulis, ke oni edzinigu liajn filinojn laŭ la sama fundamenta kutimo: de malfacila komenco, paŝon post paŝo, ĝis la celo glora. Nenjo estis la malfacila komenco. Ĉinjo estis la glora fino.

Tra la tuta lando la junuloj sonĝis nokte kaj revis tage pri edziĝo al la Tria Reĝa Filino, la ĉarma Ĉinjo. Kelkaj eble sonĝis kaj revis pri edziĝo al la Dua Reĝa Filino, la ordinara Injo. Sed eĉ ne unu fraŭlo kuraĝis eĉ koŝmari pri edziĝo al la Unua Reĝa Filino, la terura princino Nenjo. Kvankam eĉ ne unu junulo vidis ŝin eĉ ne unu fojon, tamen la tuta junularo aŭdis kaj ripetis rakontojn pri ŝi. (En mallaŭtaj voĉoj en la trinkejoj de la sudaj provincoj, oni rakontis, ke antaŭ multaj jaroj unu sindonemulo deklaris sin preta por edzinigi la teruran Nenjon, kaj ke ŝi lin manĝis. Manĝis!)

Sed sen edziniĝo de Nenjo, restis malmulta espero por Injo kaj ankoraŭ malpli por Ĉinjo. Antaŭ ol la Dua kaj Tria Princinoj rajtis edziniĝi, la terura Nenjo devis trovi taŭgan edzon. La tuta registaro ekserĉis taŭgajn junulojn, dum niaj bravaj junuloj vigle praktikis la netaŭgecon.

Dum tri jaroj oni tapetis la murojn de nia tuta Esperantujo per afiŝoj, serĉante junulon sufiĉe kuraĝan aŭ sufiĉe stultan por edziĝi al la Unua Reĝa Filino, la terura Princino Nenjo. Finfine post tri jaroj, post helpo de la armeo, de la inkvizicio kaj de nekalkuleble multaj reklam-agentejoj, oni trovis du junulojn. Unu estis la plej fervora, la plej kuraĝa, la plej forta, la plej bela, la plej inteligenta kaj —plej grave— la plej patruj-amanta fraŭlo de la tuta lando, kaj li pretiĝis sin oferi sur la altaro de la patruja bono. Oni nomis lin Steĉjo. La alia estis tute ordinara junulo, sen la celo de sinofero, sed kun la malbona sorto, ke li drinkis ĝis ebrieco unu tagon en provinca trinkejo kaj ne povis forflugi de la serĉanta armeo. Lia nomo estis Loĉjo.

Je la decidita dimanĉo, la du kandidatoj staris en la korto de la kastelo: Steĉjo la Kuraĝa kaj Loĉjo la Malbonsorta, por ke la terura Nenjo (manĝintino de edzoj) povu elekti unu el la du. Ili paliĝis kaj tremegis pro konvena teruro.

Venis la Reĝo Kiko la Demandisto.

“Ĉu taŭgas?” li demandis. “Ĉu taŭgas?”

“Hodiaŭ estas dimanĉo, alta moŝto,” respondis Tito la Respondisto, ĉar kutime la reĝo ne demandu dimanĉe.

“Ho jes. Do: Taŭgas! Tre taŭgas!” deklaris la reĝo. (Steĉjo kaj Loĉjo eĉ pli paliĝis kaj tremegis.)

Fine la Reĝo diris: “Nun mi rivelos ŝtatan sekreton: La Princino Nenjo, jam dum multegaj jaroj timegata tra la tuta lando, fakte ne ekzistas. Mi mem kreigis la legendojn pri ŝi por protekti miajn du karegajn filinojn, Injon kaj Ĉinjon, kontraŭ la tro entuziasma kaj tro kuraĝa junularo de nia kara Esperantujo ĝis taŭga tempo por edziniĝo. Jen! La feliĉa momento hodiaŭ finfine alvenas.

“Vi, Steĉjo, ĉar vi montris vin la plej fervora, la plej kuraĝa kaj la plej patruj-amanta fraŭlo de la lando (kaj hazarde estas ankaŭ la plej bela, la plej inteligenta kaj la plej forta), estu la edzo de la Princino Ĉinjo.

“Kaj vi, Loĉjo, ĉar la Destino (en formo de la Reĝa Armeo) vin kondukis al ŝi, estu la edzo de la Princino Injo. Feliĉiĝu, do, Esperantujo! Viaj du veraj princinoj edziniĝos morgaŭ.”

La geedziĝa festo estis la plej feliĉa en la historio de Esperantujo, kaj ekde la sama momento la popolo sciis certe, ke Kiko la Demandisto estas ja saĝega reĝo, ĉar ĉarma filino havas ĉarman edzon. Kaj ordinara filino havas ordinaran edzon. Kaj neekzistanta filino havas neekzistantan edzon.

La nomoj de la Reĝo kaj de liaj tri filinoj, kaj eĉ de la Reĝa Respondisto ekde la sama tago envenis nian lingvon. Do eĉ ĝis hodiaŭ: Pensante pri la Reĝo Kiko la Demandisto, ni nun demandas per vortoj kiuj komenciĝas per la sono KI-: kiu, kiam, kiel, kiom ktp.

Pensante pri la Reĝa Respondisto, Tito, ni nun respondas per vortoj kiuj komenciĝas per la sonoj TI-: tiu, tiam, tiel, tiom ktp.

Pensante pri la ĉarma Princino Ĉinjo, ni memoras, ke al ŝi apartenis ĉio, ĉiom, ĉiel ktp.

Pensante pri la terura Princino Nenjo, ni memoras, ke al ŝi apartenis nenio, neniam, neniel, neniom ktp.

Pensante pri la ordinara Princino Injo, ni komparas ŝin al iu ajn, iel ajn, iam ajn ktp.

Restas la du junuloj: Steĉjo, kiu serĉis nenion (aŭ Nenjon) sed ricevis ĉion (aŭ Ĉinjon), kaj Loĉjo, kiu ankaŭ ricevis ion (aŭ Injon). Nin memorigas pri STEĉjo kaj LOĉjo hodiaŭ la vorto “Ste-lo”, simbolo de nia Esperantujo.

Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X) Kelkaj glatigaj ŝanĝetoj enlikiĝis por la reta versio.

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.