Antaŭ multaj jar.cent.o.j, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esper.ant.uj.o.n vizitis du famaj vojaĝ.ant.o.j el la orienta lando Kvazaŭĥin.i.o. La nomoj de tiuj du kvazaŭĥin.o.j estis Man Ko kaj Po Ro —t.e., s-ro Man kaj s-ro Po. Komerc.ist.o.j ili estis, kiuj, sam.kielĉiujkomerc.ist.o.j, serĉis produktojn mal.kar.eaĉet.ebl.a.j.n sed kar.eg.evend.ebl.a.j.n.
Ili venis en la epoko kiam nia reĝo estis Topiro III, “la Dik.eg.a”. Nia lando tiam estis aparte abunda kaj ĉiu vivis ĉe ni facile kaj feliĉe. Al.ven.ant.e la ĉef.urb.o.n de nia Esper.ant.uj.o kaj vid.ant.e la mir.ind.a.j.nverd.ec.o.n kaj civilizacion de nia lando, la du vojaĝ.ant.o.j ege miris.
“Vidu kiel bele la loĝantoj de tiu ĉi lando vestas sin,” diris s-ro Man. “Ja eĉ la literoj portas ĉi tie ĉapelojn!”
“Ekster.ordinar.a estas ilia intereso pri astronomio,” rimarkis s-ro Po. “Ĉiu parolas pri verdaj steloj! Ja preskaŭ nur pri verdaj steloj!”
“Kaj aŭskultu kiel bele ili parolas!” miris s-ro Man. “Valoraj akuzativoj uz.iĝ.a.s abunde!”
(S-ro Po ne sciis kion signifas “akuzativo”, sed aŭskult.ant.e ĉi tiun rimarkon de s-ro Man, s-ro Po speciale penis memori, ke akuzativoj estas kaj abundaj kaj valoraj en nia Esper.ant.uj.o. Tiaj varoj speciale interesas komerc.ist.o.j.n.)
“Min surprizas iom.et.etio, ke ili ĉiuj deziras pensi sam.manier.e; la plej ĝentila titolo por iu ajn ŝajnas esti ‘sam-ide-ano’!” diris s-ro Man.
“Sed admir.ind.a estas ilia amo al edukado. Rigardu tiunlibr.o.vend.ej.o.n: eĉ analfabetoj abunde aĉetas librojn!” diris s-ro Po.
En tia ĉi maniero la du kvazaŭĥinoj pas.ig.is agrable sian unuan tagon en nia ĉef.urb.o, kiu bone frapis ilin kaj esper.ig.is ilin, ke ili iam trovos ian produkton de nia abunda lando mal.kar.eaĉet.ebl.a.n ĉe ni sed kare vend.ebl.a.n en ilia hejm.land.o, Kvazaŭĥin.i.o.
Korelativoj k.i.e k.i.am k.i.o.n k.i.u.n t.i.e
La duan tagon ili vizitis la reĝan kastelon, kie nia reĝo, Topiro III, “la Dik.eg.a”, ilin akceptis moŝte en aŭdienco. S-roj Man kaj Po mir.eg.is pri la aŭdienc.ej.o: pri la belaj verdaj steloj sur la plafono, pri la grand.eg.a.jlibr.o.ŝrank.o.j plenaj de jar.libr.o.j kaj kongres.o.libr.o.j de ne.kalkul.ebl.aantikv.ec.o. Ili miris eĉ pri la esper.plen.a himno kiun ludis la reĝaj trumpet.ist.o.jkiamen.ir.is la Reĝo Topiro III, “la Dik.eg.a”, mal.rapid.e, moŝte, dik.eg.e, kaj sid.iĝ.is sur la forta reĝa seĝ.eg.o.
Post necesaj kaj konvenaj ĝentil.aĵ.o.j, s-roj Man Ko kaj Po Ro klar.ig.is al li pri sia deziro fari komercon inter Esper.ant.uj.o kaj Kvazaŭĥin.i.o.
“Sed kion oni posedas en via Kvazaŭĥin.i.okiun ni bezonus ĉi tie en nia abunda Esperant.uj.o?” demandis Topiro III, “La Dik.eg.a”.
“Do, en niaj altaj eben.aĵ.o.j kreskas teo de alt.eg.a kvalito,” komencis s-ro Man.
“Ne. Ni en Esper.ant.uj.o ne trinkas teon,” respondis Topiro III, “la Dik.eg.a”. “Ni preferas vinon, bieron kaj aparte viskion.”
La du kvazaŭĥinoj rigardis unu la alian, sed daŭr.ig.is: “Nu, ni proponu do bel.eg.a.j.n paperajn vent.um.il.o.j.n,” respondis s-ro Po. “Niaj vir.in.o.j pentras sur ili pitoreskajn bild.et.o.j.n pri niaj buntaj popol.mor.o.j …”
“Ne,” respondis Topiro III, “la Dik.eg.a”. “Ni en Esper.ant.uj.o sufiĉe vent.um.iĝ.as buŝe (sam.kiel ni pitoreskas). Ni ne bezonas vent.um.il.o.j.n kun pitoreskaj bild.et.o.j.”
S-ro Man ne precize komprenis tion. Li mem tre ŝatis kaj ofte uzis paperajn vent.um.il.o.j.n, kaj uzi buŝon en simila maniero ŝajnis iom perverse. Tamen li respondis: “Eble vi bezonas kalendarojn kun bel.et.a.jpseŭdo.antikv.a.jpentr.aĵ.o.j.” La reĝo minac.et.e rigardis lin. S-ro Man rapide faris novan proponon: “Kuriozajn lud.il.o.j.n ni fabrikas, kiuj kapablas feliĉ.ig.i la koron de iu ajn infano.”
“Ni en Esper.ant.uj.ofeliĉ.ig.as niajn infanojn precipe per infanaj kongres.et.o.j kaj korelativoj,” respondis nia reĝo Topiro III, “la Dik.eg.a”.
“Eble do vi en Esper.ant.uj.ointeres.iĝ.us pri kvazaŭĥin.i.a.jpiroteknik.aĵ.o.j?”
“Ne, ne,” cert.ig.is nia reĝo Topiro III, “la Dik.e.ga”. “Ni en Esper.ant.uj.o estas blindaj al ĉio en la ĉielo krom verdaj steloj. Eble en Volapuk.uj.o vi povus vendi piroteknik.aĵ.o.j.n, sed ne ĉi tie. Sed … kion vi vendus manĝ.ebl.a.n?” La reĝa vizaĝo strange ek.lum.iskiam li diris “manĝ.ebl.a.n”, ĉar, sam.kielĉiudik.eg.ul.o, li amis manĝi.
“Do, ni al.port.ismal.mult.etiu.rilat.e,” agnoskis s-ro Man, “nur iom da spagetoj.”
“Spagetoj? Kio estas spagetoj?” demandis Topiro III, “la Dik.eg.a”. “Ĉu ili bon.gust.as? Ĉu ili verdas? Mi tuj provu!”
La du komerc.ist.o.j preparis do mal.grand.a.n kvanton da spagetoj por la ĉiam mal.sat.a reĝo. Neniu miris, kiam li taksis la manĝ.aĵ.o.n inda por la dioj. Lia opinio estis precize la sama pri ĉia ajn manĝ.aj.o. La komerc.ist.a menso de s-ro Po Ro rapide kalkulis. “Bedaŭr.ind.e,” li diris, spagetoj estas tre multe.kost.a.j. Ni devos postuli tre altan prezon por ili. Ni estas, memoru, komerc.ist.o.j.”
Korelativoj k.i.om nen.i.am t.i.u t.i.el ĉ.i.u
“Al homo de pezo mal.grav.as elspezo,” entuziasme proverbis la dik.eg.a reĝo, “speciale se temas pri bona manĝ.aj.o! Kiom, do, vi postulas?” La komerc.ist.a.j mensoj de ambaŭ kvazaŭĥinoj nun rapide kalkulis. Po Ro jam rimarkis, ke la abundaj kaj belaj akuzativoj estis laŭ Man Ko speciale valoraj, kaj li do respondis:
“La spagetojn ni vendas nur je prezo de kvin akuzativoj por ĉiu spageto!” Tion diris Po Ro. Man Ko miris pri la propono, kiu ŝajnis plene idiota, sed li ne deziris publike kontraŭ.dir.i sian kolegon, do li restis silenta.
Miris ankaŭ la reĝo Topiro III, “la Dik.eg.a”. Antaŭe neniam oni deziris aĉeti akuzativojn. Tamen, li bone sciis, ke oni neniam konsentu pri la unua prezo de ekster.land.akomerc.ist.o.. “Kiom!” li kriis. “Vi estas ja ŝtel.ist.o.j! Tiombankrot.ig.os la ŝtaton!”
“Kvar akuzativojn, do!”
“Gard.ist.oj! Mal.liber.ig.u ilin!” kriis la reĝo.
.
“Tri akuzativojn!” kriis Po Ro komerc.ist.e.
“Sen.kapig.u la rabajn kvazaŭĥinojn!” kri.eg.is la reĝo!
“Du akuzativojn por ĉiu spageto,” diris Po Ro. “Jen la fina oferto!”
“Unu akuzativon nur! Unu nur!” kriis nia reĝo Topiro III, “la Dik.eg.a”. Kaj ĝuste je tiu momento tiel terure grumblis lia stomak.eg.o, ke la du kvazaŭĥinoj timis, ke vere tiu impona esper.ant.uj.a reĝo planas manĝi eĉ ilin.
“Bone, bone,” diris Po Ro. “Ni konsentas. La prezo de ĉiu spageto estu unu akuzativo, de ĉiu akuzativo estu unu spageto.”
Jen kiel ni en Esperant.ujo. komencis manĝi spagetojn, kiujn portis al ni Man Ko kaj Po Ro el orienta lando Kvazaŭĥin.i.o. Kaj jen kial ni tiom ofte devas for.las.i necesajn akuzativojn. Akuzativoj pli raras nun, ĉar la du komerc.ist.o.j ilin for.port.is al la kvazaŭĥinoj kiel kurioz.aĵ.o.j.n.
La nomoj de tiuj du famaj komerc.ist.o.j-esplor.ist.o.j restas ankoraŭ nun en nia lingvo. Kiam ajn oni preter.las.as akuzativon ni diras, ke sent.iĝ.as ĉe ni MAN-KO. Kaj kiam ajn oni vendas ion ajn, ĉu spagetojn ĉu ne, ni diras, ke la prezo estu PO tiom aŭ kiom da steloj (aŭ da akuzativoj). (Kompren.ebl.e post la vorto “po” trov.iĝ.asmal.oft.e akuzativo, ĉar ĝin aĉetis la kvazaŭĥinoj.)
Kaj kio do pri la elemento RO? Laŭ oni.dir.o, ĝi kun.fand.iĝ.is kun la vorto “tuto”, ĉar tiukiu havas la tut.aĵ.o.n, plej ofte havas “tro”!