Kreodato: 2020-07-14

Spageto (Kvizeto)

Tasko: Elektu el la donitaj ebloj. Kiam vi sukcesos por ĉiu, la paĝo verdiĝos pro ĝojo.

Bonvolu noti: (1) Demandoj kun unu sola ebla respondo valoras po unu poento. (2) Demandoj kun unu aŭ pli multaj eblaj respondoj (kun skatoletoj anstataŭ cirkletoj) produktas unu poenton por ĉiu respondo ĝusta, sed subtrahas poenton por ĉiu respondo malĝusta! (3) La komputilo ne kalkulos poentojn se vi ankoraŭ ne provis almenaŭ duonon de la testeto. (4) Ĉi tiu testeto ekzistas nur por via propra uzo. La komputilo nek memoros nek raportos al iu ajn viajn testetajn aventurojn.

Bedaŭrinde por uzi la sinkorektan aspekton de ĉi tiu paĝo, via retrigardilo devas povi uzi "JavaScript"-on. En plej multaj retrigardiloj vi povas ekuzi "JavaScript"-on per diskutskatolo ie sub unu el la eblecoj sur la linio menua. Se vi vere uzas unu el la (raraj) retrigardiloj kiuj ankorau ne estas JavaScript-kapabla, vi devos rezigni pri la sinkorektaj kapabloj de ĉi tiu paĝo.


1. La du vizitantoj venis al Esperantujo kiel
misiistoj 
turistoj 
arestitoj 
komercistoj\ soldatoj 
edzinoserĉantoj 
Sen Respondo
2. Bedaŭrinde, Esperantujo (laŭ sia reĝo)
jam havis ĉion bonan kaj necesan 
ne havis sufiĉe da mono por fari aĉetojn el Kvazaŭĥinio 
laŭleĝe permesis ensendaĵojn nur verdajn 
oficiale neniam finis antikvan militon kontraŭ Kvazaŭĥinio 
ne havis komunan lingvon kun la vizitantoj, kiuj tial kapablis komuniki kun neniu 
Sen Respondo
3. Feliĉe por la bonsortaj vizitantoj, le reĝo Kuni III estis
tre ĝentila ĉiam kaj al ĉiu 
tre malsana, tiel ke li ne povis ordoni ties tujan senkapigon 
ĉiam malsata, malgraŭ tio, ke li multege manĝis 
tre scivolema pri fremdaj landoj kaj ties “buntaj popolmoroj” 
Sen Respondo
4. Komprenante, ke “Ĥino” estas frua, nun eksmoda Esperanta vorto por “Ĉino”, memevidentiĝas tio ke ĉi tiu rakonto estas satiro pri [Elektu tri]
teovendistoj 
angloj kiuj iris al Ĉinio en la 19a jarcento por devigi komercon inter Britio kaj Ĉinio 
la evoluo de Esperanto por maloftigi la uzon de la litero Ĥ 
la malneceso de tradiciaj manaj ventumiloj en aĝo de elektro 
esperantistoj kiuj amas ĉion ruĝan samkiel ĉinoj amas ĉion verdan 
ĉina imperiestro kiu deklaris, ke Ĉinio jam havis ĉion necesan por civilizacio 
pseŭdoantikvaĵoj 
tiuj kiuj imagas, ke la kutimoj de aliaj popoloj estas “buntaj” 
dikuloj, kiuj malbone negocas kiam malsataj 
        Poentoj el eventualaj 6:

Reiru al supro.


Tiun ĉi ĉarm(aĉ)egan, pedagogie efikan, sinkorektivan
mult-elektan testeton produktis aŭtomate (surbaze
de simplega teksta dosiero de demandoj) la
malprobable originala sed publike uzebla
testetigilo "Repensu" en
versio de 2020-06-25.