Paĝo fondita: 2020-06-25
Paĝo ĝisdatigita:
Spagetoj
-
A
ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esperantujon vizitis du famaj vojaĝantoj el la orienta lando Kvazaŭĥinio. La nomoj de tiuj du kvazaŭĥinoj estis Man Ko kaj Po Ro —t.e., s-ro Man kaj s-ro Po. Komercistoj ili estis, kiuj, samkiel ĉiuj komercistoj, serĉis produktojn malkare aĉeteblajn sed karege vendeblajn.
- Ili venis en la epoko kiam nia reĝo estis Topiro III, “la Dikega”. Nia lando tiam estis aparte abunda kaj ĉiu vivis ĉe ni facile kaj feliĉe. Alvenante la ĉefurbon de nia Esperantujo kaj vidante la mirindajn verdecon kaj civilizacion de nia lando, la du vojaĝantoj ege miris.
- “Vidu kiel bele la loĝantoj de tiu ĉi lando vestas sin,” diris s-ro Man. “Ja eĉ la literoj portas ĉi tie ĉapelojn!”
- “Eksterordinara estas ilia intereso pri astronomio,” rimarkis s-ro Po. “Ĉiu parolas pri verdaj steloj! Ja preskaŭ nur pri verdaj steloj!”
- “Kaj aŭskultu kiel bele ili parolas!” miris s-ro Man. “Valoraj akuzativoj uziĝas abunde!”
- (S-ro Po ne sciis kion signifas “akuzativo”, sed aŭskultante ĉi tiun rimarkon de s-ro Man, s-ro Po speciale penis memori, ke akuzativoj estas kaj abundaj kaj valoraj en nia Esperantujo. Tiaj varoj speciale interesas komercistojn.)
- “Min surprizas iomete tio, ke ili ĉiuj deziras pensi sammaniere; la plej ĝentila titolo por iu ajn ŝajnas esti ‘sam-ide-ano’!” diris s-ro Man.
- “Sed admirinda estas ilia amo al edukado. Rigardu tiun librovendejon: eĉ analfabetoj abunde aĉetas librojn!” diris s-ro Po.
- En tia ĉi maniero la du kvazaŭĥinoj pasigis agrable sian unuan tagon en nia ĉefurbo, kiu bone frapis ilin kaj esperigis ilin, ke ili iam trovos ian produkton de nia abunda lando malkare aĉeteblan ĉe ni sed kare vendeblan en ilia hejmlando, Kvazaŭĥinio.
- La duan tagon ili vizitis la reĝan kastelon, kie nia reĝo, Topiro III, “la Dikega”, ilin akceptis moŝte en aŭdienco. S-roj Man kaj Po miregis pri la aŭdiencejo: pri la belaj verdaj steloj sur la plafono, pri la grandegaj libroŝrankoj plenaj de jarlibroj kaj kongresolibroj de nekalkulebla antikveco. Ili miris eĉ pri la esperplena himno kiun ludis la reĝaj trumpetistoj kiam eniris la Reĝo Topiro III, “la Dikega”, malrapide, moŝte, dikege, kaj sidiĝis sur la forta reĝa seĝego.
- Post necesaj kaj konvenaj ĝentilaĵoj, s-roj Man Ko kaj Po Ro klarigis al li pri sia deziro fari komercon inter Esperantujo kaj Kvazaŭĥinio.
- “Sed kion oni posedas en via Kvazaŭĥinio kiun ni bezonus ĉi tie en nia abunda Esperantujo?” demandis Topiro III, “La Dikega”.
- “Do, en niaj altaj ebenaĵoj kreskas teo de altega kvalito,” komencis s-ro Man.
- “Ne. Ni en Esperantujo ne trinkas teon,” respondis Topiro III, “la Dikega”. “Ni preferas vinon, bieron kaj aparte viskion.”
- La du kvazaŭĥinoj rigardis unu la alian, sed daŭrigis: “Nu, ni proponu do belegajn paperajn ventumilojn,” respondis s-ro Po. “Niaj virinoj pentras sur ili pitoreskajn bildetojn pri niaj buntaj popolmoroj …”
- “Ne,” respondis Topiro III, “la Dikega”. “Ni en Esperantujo sufiĉe ventumiĝas buŝe (samkiel ni pitoreskas). Ni ne bezonas ventumilojn kun pitoreskaj bildetoj.”
- S-ro Man ne precize komprenis tion. Li mem tre ŝatis kaj ofte uzis paperajn ventumilojn, kaj uzi buŝon en simila maniero ŝajnis iom perverse. Tamen li respondis: “Eble vi bezonas kalendarojn kun beletaj pseŭdoantikvaj pentraĵoj.” La reĝo minacete rigardis lin. S-ro Man rapide faris novan proponon: “Kuriozajn ludaĵojn ni fabrikas, kiuj kapablas feliĉigi la koron de iu ajn infano.”
- “Ni en Esperantujo feliĉigas niajn infanojn precipe per infanaj kongresetoj kaj korelativoj,” respondis nia reĝo Topiro III, “la Dikega”.
- “Eble do vi en Esperantujo interesiĝus pri kvazaŭĥiniaj piroteknikaĵoj?”
- “Ne, ne,” certigis nia reĝo Topiro III, “la Dikega”. “Ni en Esperantujo estas blindaj al ĉio en la ĉielo krom verdaj steloj. Eble en Volapukujo vi povus vendi piroteknikaĵojn, sed ne ĉi tie. Sed … kion vi vendus manĝeblan?” La reĝa vizaĝo strange eklumis kiam li diris “manĝeblan”, ĉar, samkiel ĉiu dikegulo, li amis manĝi.
- “Do, ni alportis malmulte tiurilate,” agnoskis s-ro Man, “nur iom da spagetoj.”
- “Spagetoj? Kio estas spagetoj?” demandis Topiro III, “la Dikega”. “Ĉu ili bongustas? Ĉu ili verdas? Mi tuj provu!”
- La du komercistoj preparis do malgrandan kvanton da spagetoj por la ĉiam malsata reĝo. Neniu miris, kiam li taksis la manĝaĵon inda por la dioj. Lia opinio estis precize la sama pri ĉia ajn manĝajo. La komercista menso de s-ro Po Ro rapide kalkulis. “Bedaŭrinde,” li diris, spagetoj estas tre multekostaj. Ni devos postuli tre altan prezon por ili. Ni estas, memoru, komercistoj.”
- “Al homo de pezo malgravas elspezo,” entuziasme proverbis la dikega reĝo, “speciale se temas pri bona manĝajo! Kiom, do, vi postulas?” La komercistaj mensoj de ambaŭ kvazaŭĥinoj nun rapide kalkulis. Po Ro jam rimarkis, ke la abundaj kaj belaj akuzativoj estis laŭ Man Ko speciale valoraj, kaj li do respondis:
- “La spagetojn ni vendas nur je prezo de kvin akuzativoj por ĉiu spageto!” Tion diris Po Ro. Man Ko miris pri la propono, kiu ŝajnis plene idiota, sed li ne deziris publike kontraŭdiri sian kolegon, do li restis silenta.
- Miris ankaŭ la reĝo Topiro III, “la Dikega”. Antaŭe neniam oni deziris aĉeti akuzativojn. Tamen, li bone sciis, ke oni neniam konsentu pri la unua prezo de eksterlanda komercisto. “Kiom!” li kriis. “Vi estas ja ŝtelistoj! Tiom bankrotigos la ŝtaton!”
- “Kvar akuzativojn, do!”
- “Gardistoj! Malliberigu ilin!” kriis la reĝo.
- “Tri akuzativojn!” kriis Po Ro komerciste.
- “Senkapigu la rabajn kvazaŭĥinojn!” kriegis la reĝo!
- “Du akuzativojn por ĉiu spageto,” diris Po Ro. “Jen la fina oferto!”
- “Unu akuzativon nur! Unu nur!” kriis nia reĝo Topiro III, “la Dikega”. Kaj ĝuste je tiu momento tiel terure grumblis lia stomakego, ke la du kvazaŭĥinoj timis, ke vere tiu impona esperantuja reĝo planas manĝi eĉ ilin.
- “Bone, bone,” diris Po Ro. “Ni konsentas. La prezo de ĉiu spageto estu unu akuzativo, de ĉiu akuzativo estu unu spageto.”
- Jen kiel ni en Esperantujo komencis manĝi spagetojn, kiujn portis al ni Man Ko kaj Po Ro el orienta lando Kvazaŭĥinio. Kaj jen kial ni tiom ofte devas forlasi necesajn akuzativojn. Akuzativoj pli raras nun, ĉar la du komercistoj ilin forportis al la kvazaŭĥinoj kiel kuriozaĵojn.
- La nomoj de tiuj du famaj komercistoj-esploristoj restas ankoraŭ nun en nia lingvo. Kiam ajn oni preterlasas akuzativon ni diras, ke sentiĝas ĉe ni MAN-KO. Kaj kiam ajn oni vendas ion ajn, ĉu spagetojn ĉu ne, ni diras, ke la prezo estu PO tiom aŭ kiom da steloj (aŭ da akuzativoj). (Kompreneble post la vorto “po” troviĝas malofte akuzativo, ĉar ĝin aĉetis la kvazaŭĥinoj.)
- Kaj kio do pri la elemento RO? Laŭ onidiro, ĝi kunfandiĝis kun la vorto “tuto”, ĉar tiu kiu havas la tutaĵon, plej ofte havas “tro”!
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.