Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-07-09
Paĝo ĝisdatigita:

Fixaĉyo

Iru al Normala Versio Printebla Versio


  1. Korelativoj
    k.i.am
    nen.i.o
    k.i.u.j
    t.i.es
    Antaŭ multaj jar.cent.o.j, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esper.ant.uj.o estis la fama Topiro II, “la Stulta”. Dum lia reĝ.ad.o la reĝ.in.o ek.am.iĝ.is al anaso. En la kastelo, nokte kaj tage, ŝi pensis pri nenio krom sia am.at.a anaso. Komence, ŝiaj sub.ul.in.o.j supozis la aferon tute ŝerca, ĉar ordinare la sprita reĝ.in.o estis ja ŝerc.em.a vir.in.o. Sed post kelkaj tagoj, dum kiuj ŝi parolis nur pri la bela anaso kaj sopiris konstante al ties beko kaj flug.il.o.j, la sub.ul.in.o.j komencis ĉagren.iĝ.i pri sia moŝta sinjor.in.o.
  2. La reĝo, kiam li ek.sci.is pri la problemo, apenaŭ kredis. “Kiel vir.in.o povus ek.am.i anason?” li demandis kolere al la sub.ul.o.j. Tamen post kelkaj tagoj, eĉ la reĝo mem devis koncedi pri la afero: anason ja amis la reĝ.in.o.

  3. Korelativoj
    k.i.u
    i.om
    k.i.u.j
    ĉ.i.u
    t.i.el
    ĉ.i.u.j.n
    La reĝo al.vok.is la reĝan kurac.ist.on, kiu per eliksiroj kaj mal.varm.a.j klisteroj penis kuraci la reĝ.in.o.n. La reĝ.in.o iom.et.e mal.varm.um.is pro la mal.varm.a.j klisteroj. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  4. La reĝo al.vok.is la reĝan kuir.ist.o.n, kiu preparis la plej bonajn kuk.et.o.j.n imag.ebl.a.j.n kaj fantazie ornamis ilin per glob.et.o.j de la plej dolĉa verda melaso. La reĝ.in.o manĝis ja du.dek.o.n. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  5. La reĝo al.vok.is la reĝan konfes.o.pren.ant.o.n, por konfes.ig.i la reĝ.in.o.n kaj pardoni al ŝi la pekojn. La reĝ.in.o konfesis, ke ŝi sekrete kaŝis la naz.tuk.o.n de unu sub.ul.in.o. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  6. La reĝo al.vok.is la reĝan bibliotek.ist.o.n, kiu al.port.is tutan kaleŝon da libroj pri fremdaj landoj kaj pri antaŭ.a.j tempoj por distri la reĝ.in.o.n. La reĝ.in.o sufiĉe ŝatis rakontojn pri la venko super la drakoj kaj la gigantoj kaj la volapuk.ist.o.j. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  7. La reĝo al.vok.is famajn ge.aktor.o.j.n, kiuj prezentis tragediojn kaj komediojn tiel sent.o.plen.e, ke la sub.ul.in.o.j ploris kaj ridis dum tagoj pro ĉiu teatr.aĵ.o. La reĝ.in.o ĉe.est.is ĉiujn prezentojn. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.

  8. Korelativoj
    k.i.u
    k.i.am
    k.i.u.n
    k.i.el
    La reĝo al.vok.is la reĝan sorĉ.iŝt.o.n, kiu sorĉis dum pli ol dek tri tagoj, uz.ant.e magion kaj blankan kaj verdan. La reĝ.in.o far.iĝ.is ruĝa elefanto dum.temp.e lundon kaj blua strigo dum.temp.e vendredon, kaj ŝi pas.ig.is kelkajn tagojn je formo de muso en eta skatolo. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  9. La reĝo al.vok.is generalon de la reĝa armeo, kiu sen.kap.ig.is tri kapt.it.o.j.n de diversaj nacioj antaŭ la okuloj de la reĝino. Ŝia moŝto plor.et.is per delikataj larmoj. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  10. Fine, kiam la reĝo ne plu sciis kiun alvoki, venis blu.har.a ĝib.ul.o al la kastelo. Mal.jun.eg.a li estis. Kun sulkoj kaj sen dentoj. Lia vizaĝo mal.bel.is. Li mal.bon.e odoris. Mankis al li unu orelo, kiun li perdis dum militoj pli fruaj ol memoris la plej mal.jun.a.j reĝaj sub.ul.o.j. Kaj li parolis kun volapuka akĉento.
  11. Sed li pretendis scion pri kurac.il.o por la mal.san.o de la reĝino. La reĝo, est.ant.e sen alia espero, konsentis akcepti lin.
  12. La ĝibulo eniris la kort.eg.o.n sen eĉ ŝajn.ig.i gentil.ec.o.n: “Kiel vi vin nomas?” demandis la reĝo, Topiro II, “la Stulta”.

  13. Korelativoj
    iom
    nen.i.am
    i.u
    t.i.a.n
    i.o
    k.i.am
    t.i.u
    k.i.u
    “Mi nom.iĝ.as Fixaĉyo,” respondis iom volapuke la sen.dent.ul.o, saliv.um.et.ant.e. “Dönu al mi ĉiom de via öro kaj mi savos la reĝ.in.o.n de ŝia anas.o-am.o.”
  14. La reĝo ŝok.iĝ.is. Neniam iu ajn postulis tian prezon por io ajn (krom kompren.ebl.e la reĝo mem kiam li rikoltis impostojn). La reĝo estis ordon.ont.a, ke oni tuj se.nkap.ig.u la sen.respekt.a.n mis.odor.ul.o.n, kiam tiu ĉi daŭr.ig.is: “Ne forgesu, ke mi estas la söla persöno en la möndo kiu scias kuraci la mal.sän.o.n de la reĝ.in.o. Mörgaŭ la prezo estos pli alta.” (Lia volapuka akĉento mal.agrabl.e raspis ĉe la oreloj de la kort.eg.an.o.j.)
  15. La reĝo konstern.iĝ.is kaj nenion diris. La ĝib.ul.o sin turnis kaj for.ir.is.
  16. Dum la nokto la reĝo ne dormis, sed pensis nur pri sia kompat.ind.a reĝ.in.o kaj pri la postulo de la mal.agrabl.a ne.kon.at.o. La duan tagon Fixaĉyo re.ven.is al la kastelo. La reĝo, post nokto da sin.dubo kaj da turmento, en.ir.ig.is lin tuj. “Mi decidis koncedi al vi du.on.o.n de via postulo,” li diris al la mal.jun.ul.o. “Mi donos al vi du.on.o.n de mia oro, se vi ja vere re.san.ig.os la reĝ.in.o.n.”

  17. Korelativoj
    ĉ.i.om
    k.i.am
    La mal.agrabl.a blu.har.ul.o mal.ferm.is la buŝon kaj rikan.eg.is laŭte kaj mal.ĝentil.e. “Ne.ebl.e,” li diris. “Absolüte ne.ebl.e.”
  18. La reĝo pal.iĝ.is. Li paŭzis, sed fine diris: “Do, vi venkas. Mi ĉiom de mia oro donos al vi.”
  19. “Ankaŭ ne.ebl.e,” respondis la odorulo. “Hodiaŭ la prezo estas jam pli älta. Mi postülas kaj vian öron kaj vian arĝenton hodiaŭ.”
  20. Post la plej mal.long.a momento da hezito, la reĝo koler.eg.is. “Mal.pi.ul.o li kri.eg.is. “Mal.taŭg.ul.o!l For, terura mal.hom.o!”
  21. “Laŭ via völo,” respondis Fixaĉyo. Kaj li for.ir.is. De.nov.e la reĝo pas.ig.is la nokton sen dormo. La reĝ.in.o daŭre sopiris pri la anaso.
  22. Fin.fin.e la reĝo decidis, ke ne ekzistas alia ebl.ec.o ol koncedi al la mal.agrabl.a blu.har.ul.o ĉiom da oro kaj da arĝento. La trian tagon re.venis la avara Fixaĉyo. Sed kiam la reĝo koncedis la oron kaj la arĝenton, la ĝib.ul.o postulis ankaŭ ĉiom da kupro. La reĝo, mal.fort.a pro mal.dorm.o, koncedis ĉiom. Kaj la reĝa kas.ist.o trans.don.is la oron kaj arĝenton kaj kupron de la reĝa trezor.ej.o per kelk.cent kaleŝoj al la sen.dent.ul.o. Eĉ la oran ringon de ĉirkaŭ la moŝta montr.o.fingr.o la avar.ul.o postulis.

  23. Korelativoj
    t.i.om
    k.i.om
    k.i.am
    t.i.el
    ĉ.i.u
    k.i.u
    k.i.al
    t.i.o.n
    k.i.o.n
    Fine la strang.ul.o, feliĉe rid.et.ant.e (tiom kiom eblas per sen.dent.a buŝo) sci.ig.is la reĝon pri la san.ig.a metodo por la reĝ.in.o: “Mort.ig.u la anason,” diris Fixaĉyo kaj li mal.aper.is, kri.eg.e rid.ant.e. “Hö, hö, hö, hö!”
  24. Kiam oni mort.ig.is la anason, la reĝ.in.o tuj re.san.iĝ.is. Kaj en la stomako de la besto oni trovis la oran ringon de ĉirkaŭ la moŝta montr.o.fingr.o. Tiel ĉiu komprenis, ke la mal.agrabl.a Fixaĉyo estis sorĉ.ist.o, kiu uzis la anason por gajni monon.
  25. Jen kial eĉ ĝis hodiaŭ en nia Esper.ant.uj.o trov.iĝ.as nek oro nek arĝento, kaj eĉ kupro preskaŭ mankas al ni.
  26. La nomo “Fixaĉyo” restas ankoraŭ en nia lingvo: la silabojn FI- kaj -AĈ- ni uzas por indiki tion kion ni plej mal.aprob.as. Sed la literojn “X” kaj “Y” nia reĝo Topiro II, la Stulta”, for.ig.is el la lingvo pro sia granda kolero.


Amuziĝu: Provu kvizeton pri ĉi tiu rakonto.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.