Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-06-24
Paĝo ĝisdatigita:

Fixaĉyo

Iru al Normala Versio, Pedagogia Versio

  1. A ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esperantujo estis la fama Topiro II, “la Stulta”. Dum lia reĝado la reĝino ekamiĝis al anaso. En la kastelo, nokte kaj tage, ŝi pensis pri nenio krom sia amata anaso. Komence, ŝiaj subulinoj supozis la aferon tute ŝerca, ĉar ordinare la sprita reĝino estis ja ŝercema virino. Sed post kelkaj tagoj, dum kiuj ŝi parolis nur pri la bela anaso kaj sopiris konstante al ties beko kaj flugiloj, la subulinoj komencis ĉagreniĝi pri sia moŝta sinjorino.
  2. La reĝo, kiam li eksciis pri la problemo, apenaŭ kredis. “Kiel virino povus ekami anason?” li demandis kolere al la subuloj. Tamen post kelkaj tagoj, eĉ la reĝo mem devis koncedi pri la afero: anason ja amis la reĝino.
  3. La reĝo alvokis la reĝan kuraciston, kiu per eliksiroj kaj malvarmaj klisteroj penis kuraci la reĝinon. La reĝino iomete malvarmumis pro la malvarmaj klisteroj. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  4. La reĝo alvokis la reĝan kuiriston, kiu preparis la plej bonajn kuketojn imageblajn kaj fantazie ornamis ilin per globetoj de la plej dolĉa verda melaso. La reĝino manĝis ja dudekon. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  5. La reĝo alvokis la reĝan konfesoprenanton, por konfesigi la reĝinon kaj pardoni al ŝi la pekojn. La reĝino konfesis, ke ŝi sekrete kaŝis la naztukon de unu subulino. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  6. La reĝo alvokis la reĝan bibliotekiston, kiu alportis tutan kaleŝon da libroj pri fremdaj landoj kaj pri antaŭaj tempoj por distri la reĝinon. La reĝino sufiĉe ŝatis rakontojn pri la venko super la drakoj kaj la gigantoj kaj la volapukistoj. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  7. La reĝo alvokis famajn geaktorojn, kiuj prezentis tragediojn kaj komediojn tiel sentoplene, ke la subulinoj ploris kaj ridis dum tagoj pro ĉiu teatraĵo. La reĝino ĉeestis ĉiujn prezentojn. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  8. La reĝo alvokis la reĝan sorĉiŝton, kiu sorĉis dum pli ol dek tri tagoj, uzante magion kaj blankan kaj verdan. La reĝino fariĝis ruĝa elefanto dumtempe lundon kaj blua strigo dumtempe vendredon, kaj ŝi pasigis kelkajn tagojn je formo de muso en eta skatolo. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  9. La reĝo alvokis generalon de la reĝa armeo, kiu senkapigis tri kaptitojn de diversaj nacioj antaŭ la okuloj de la reĝino. Ŝia moŝto ploretis per delikataj larmoj. Sed ankoraŭ ŝi amis la anason.
  10. Fine, kiam la reĝo ne plu sciis kiun alvoki, venis bluhara ĝibulo al la kastelo. Maljunega li estis. Kun sulkoj kaj sen dentoj. Lia vizaĝo malbelis. Li malbone odoris. Mankis al li unu orelo, kiun li perdis dum militoj pli fruaj ol memoris la plej maljunaj reĝaj subuloj. Kaj li parolis kun volapuka akĉento.
  11. Sed li pretendis scion pri kuracilo por la malsano de la reĝino. La reĝo, estante sen alia espero, konsentis akcepti lin.
  12. La ĝibulo eniris la kortegon sen eĉ ŝajnigi gentilecon: “Kiel vi vin nomas?” demandis la reĝo, Topiro II, “la Stulta”.
  13. “Mi nomiĝas Fixaĉyo,” respondis iom volapuke la sendentulo, salivumetante. “Dönu al mi ĉiom de via öro kaj mi savos la reĝinon de ŝia anaso-amo.”
  14. La reĝo ŝokiĝis. Neniam iu ajn postulis tian prezon por io ajn (krom kompreneble la reĝo mem kiam li rikoltis impostojn). La reĝo estis ordononta, ke oni tuj senkapigu la senrespektan misodorulon, kiam tiu ĉi daŭrigis: “Ne forgesu, ke mi estas la söla persöno en la möndo kiu scias kuraci la malsänon de la reĝino. Mörgaŭ la prezo estos pli alta.” (Lia volapuka akĉento malagrable raspis ĉe la oreloj de la korteganoj.)
  15. La reĝo konsterniĝis kaj nenion diris. La ĝibulo sin turnis kaj foriris.
  16. Dum la nokto la reĝo ne dormis, sed pensis nur pri sia kompatinda reĝino kaj pri la postulo de la malagrabla nekonato. La duan tagon Fixaĉyo revenis al la kastelo. La reĝo, post nokto da sindubo kaj da turmento, enirigis lin tuj. “Mi decidis koncedi al vi duonon de via postulo,” li diris al la maljunulo. “Mi donos al vi duonon de mia oro, se vi ja vere resanigos la reĝinon.”
  17. La malagrabla bluharulo malfermis la buŝon kaj rikanegis laŭte kaj malĝentile. “Neeble,” li diris. “Absolüte neeble.”
  18. La reĝo paliĝis. Li paŭzis, sed fine diris: “Do, vi venkas. Mi ĉiom de mia oro donos al vi.”
  19. “Ankaŭ neeble,” respondis la odorulo. “Hodiaŭ la prezo estas jam pli älta. Mi postülas kaj vian öron kaj vian arĝenton hodiaŭ.”
  20. Post la plej mallonga momento da hezito, la reĝo koleregis. “Malpiulo li kriegis. “Maltaŭgulo! For, terura malhomo!”
  21. “Laŭ via völo,” respondis Fixaĉyo. Kaj li foriris. Denove la reĝo pasigis la nokton sen dormo. La reĝino daŭre sopiris pri la anaso.
  22. Finfine la reĝo decidis, ke ne ekzistas alia ebleco ol koncedi al la malagrabla bluharulo ĉiom da oro kaj da arĝento. La trian tagon revenis la avara Fixaĉyo. Sed kiam la reĝo koncedis la oron kaj la arĝenton, la ĝibulo postulis ankaŭ ĉiom da kupro. La reĝo, malforta pro maldormo, koncedis ĉiom. Kaj la reĝa kasisto transdonis la oron kaj arĝenton kaj kupron de la reĝa trezorejo per kelkcent kaleŝoj al la sendentulo. Eĉ la oran ringon de ĉirkaŭ la moŝta montrofingro la avarulo postulis.
  23. Fine la strangulo, feliĉe ridetante (tiom kiom eblas per sendenta buŝo) sciigis la reĝon pri la saniga metodo por la reĝino: “Mortigu la anason,” diris Fixaĉyo kaj li malaperis, kriege ridante. “Hö, hö, hö, hö!”
  24. Kiam oni mortigis la anason, la reĝino tuj resaniĝis. Kaj en la stomako de la besto oni trovis la oran ringon de ĉirkaŭ la moŝta montrofingro. Tiel ĉiu komprenis, ke la malagrabla Fixaĉyo estis sorĉisto, kiu uzis la anason por gajni monon.
  25. Jen kial eĉ ĝis hodiaŭ en nia Esperantujo troviĝas nek oro nek arĝento, kaj eĉ kupro preskaŭ mankas al ni.
  26. La nomo “Fixaĉyo” restas ankoraŭ en nia lingvo: la silabojn FI- kaj -AĈ- ni uzas por indiki tion kion ni plej malaprobas. Sed la literojn “X” kaj “Y” nia reĝo Topiro II, la Stulta”, forigis el la lingvo pro sia granda kolero.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.