Kreodato: 2020-07-10

Fixaĉyo (Kvizeto)

Tasko: Elektu el la donitaj ebloj. Kiam vi sukcesos por ĉiu, la paĝo verdiĝos pro ĝojo.

Bonvolu noti: (1) Demandoj kun unu sola ebla respondo valoras po unu poento. (2) Demandoj kun unu aŭ pli multaj eblaj respondoj (kun skatoletoj anstataŭ cirkletoj) produktas unu poenton por ĉiu respondo ĝusta, sed subtrahas poenton por ĉiu respondo malĝusta! (3) La komputilo ne kalkulos poentojn se vi ankoraŭ ne provis almenaŭ duonon de la testeto. (4) Ĉi tiu testeto ekzistas nur por via propra uzo. La komputilo nek memoros nek raportos al iu ajn viajn testetajn aventurojn.

Bedaŭrinde por uzi la sinkorektan aspekton de ĉi tiu paĝo, via retrigardilo devas povi uzi "JavaScript"-on. En plej multaj retrigardiloj vi povas ekuzi "JavaScript"-on per diskutskatolo ie sub unu el la eblecoj sur la linio menua. Se vi vere uzas unu el la (raraj) retrigardiloj kiuj ankorau ne estas JavaScript-kapabla, vi devos rezigni pri la sinkorektaj kapabloj de ĉi tiu paĝo.


1. Fixaĉyo havas “volapukan” akĉenton.
Volapuko estas la regiono de Pollando plej malproksima de la hejmo de Zamenhof. 
La koreteganoj spertas lian akĉenton kiel ĉarman. 
Volapuko estas ordinara malsano, simila al gripo. 
Volapuko estas artefarita lingvo iom pli frua ol Esperanto kaj dum kelkaj jaroj konkurenca kun ĝi. 
“Volapuko” devenas de la latina por “deziras vomi” kaj estas malĝentila termino por malbelega maljunulo. 
Sen Respondo
2. La rakonto klarigas kial nuntempaj esperantistoj
malklare parolas 
tre malofte estas riĉaj 
komencas uzi la literon X anstataǔ cirkonflekso por indiki ĉapelitajn literojn 
ne ŝatas bluajn hararojn 
Sen Respondo
3. En tiu ĉi rakonto la vortoj “da” kaj “de” ambaǔ oftas. Kvankam la signifo estas simila, oni uzu “da” kiam
temas pri kvanto kaj al la substantivo mankas komplementaj vortoj 
temas pri virinoj 
temas pri antikvaj tempoj, ĉar la vorto estas eksmodega 
por imiti la sonojn de Volapuko 
Sen Respondo
4. La reĝino konfesas al la reĝa konfesoprenanto ke ŝi kaŝe
manĝis bombonojn, kiuj ne apartenis al ŝi 
vere ne amas la anason sed nur deziras ĵaluzigi la reĝon 
meznokte naĝis senveste en la ĝardena lageto 
antaǔe amis volapukiston kun blua hararo 
kaŝis la naztukon de kompatinda subulino. 
Sen Respondo
5. La reĝo uzas kiel eble plej diversajn manierojn por kuraci sian edzinon, sed li NE
kuirigas dolĉajn kuketojn 
altigas la imposton 
senkapigas diversnaciajn kaptitojn 
legigas al ŝi librojn pri antikvaj herooj 
prezentigas teatraĵojn 
Sen Respondo
6. Kiam la reĝino resaniĝas,
la reĝo samtempe rehavas sian montrofingran ringon. 
la reĝo tuj enamiĝas al anasino 
oni decidas puni ŝin pro ŝia malĉasteco 
la tuta lando festas ŝian resaniĝon per verda biero kaj la reĝo ebriiĝis 
Fixaĉyo, kolerege, forbruliĝas en blua fumo odoraĉa 
Sen Respondo
        Poentoj el eventualaj 6:

Reiru al supro.


Tiun ĉi ĉarm(aĉ)egan, pedagogie efikan, sinkorektivan
mult-elektan testeton produktis aŭtomate (surbaze
de simplega teksta dosiero de demandoj) la
malprobable originala sed publike uzebla
testetigilo "Repensu" en
versio de 2020-06-25.