Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-06-30
Paĝo ĝisdatigita:

Antaŭparolo
(aŭ pli precize antaŭhomilio,
aŭ eble eĉ antaŭbombastado)

Iru al Normala Versio, Printebla Versio.


  1. Korelativoj
    k.i.om
    kiu
    t.i.u.j
    k.i.u.j
    ĉ.i.o
    k.i.a.j
    t.i.el
    k.i.a
    KIOM, kar.eg.a.j ge.sam.ide.an.o.j, komprenas vi jam pri la historio de nia am.at.a kaj verda lando en tempoj antikvaj?

  2. Korelativoj
    nen.i.om
    t.i.o
    k.i/o
    k.i.e
    k.i.u
    k.i.am
    t.i.a
    Ĉu neniom?! Ĉu vere neniom vi scias?! Ĉu eblas tio?! Ĉu efektive forges.it.a.j estas la antikvaj reĝoj de nia nobla lando?! Kaj ankaŭ la reĝ.i.no.j?! Ĉu eĉ la bel.eg.a.j reĝ.id.in.o.j?!
  3. Ho ve cent.foj.e! Ne la bel.eg.a.j reĝ.id.in.o.j! Diru al mi, ke almenaŭ la bel.eg.a.j.n reĝ.id.in.o.j.n vi memoras! Ĉu veras, ke ne? Ĉu eblas, ke ne? Ĉu jam do al.ven.is ĉe ni la tago ne.antaŭ.imag.ebl.a? Ho ve (nun mil.foj.e)!
  4. Jen ja la nun.tempa mondo, mondo sen virto (aŭ almenaŭ sen memoro, kio pli mal.pli similas), mondo kie la jun.ul.o.j muzik.aĉ.as, mondo kie la plen.kresk.ul.o.j lukr.um.aĉ.as, mondo kie en lern.ej.o.j instru.iĝ.aĉ.as krokodil.aĵ.o.j kaj volapuk.aĵ.o.j (per komput.il.o.j eĉ)! Ve! Ve!
  5. Ja mi hontas. Ja mi ploras! Rigardu, ho sam.ide.an.o.j kar.eg.a.j! Mi, eterna sek.okul.ul.o, mi kiu ploris nek kiam infane mi vundis la genuon, nek kiam lern.ant.e mi renkontis la problemon "ata-itan", nek kiam plen.kresk.ul.e mi legis “Aktojn de la Akademio”; mi kiu restis sen.larm.a malgraŭ la raŭm.ism.o kaj la hamburg.ism.o, malgraŭ la eternaj komenc.ant.o.j, malgraŭ la prezo de PIV; mi, ĝuste ja mi, nun pro via ne.sci.o jes ploras! (Do, almenaŭ plor.et.as, por ne tro.ig.i.)
  6. Je la “Fundamento”! Ne.toler.ebl.as tia stato. Verd.ul.oj verd.iĝ.u! Vek.iĝ.u! Silentu! Star.iĝ.u! Sid.iĝ.u! Al.venu! Aŭskultu! Atentu!

  7. Korelativoj
    k.i.el
    t.i.u
    k.i.am
    ĉ.i.u.j
    t.i.e
    Restas rimedo, nome, ke mi instruu vin, el.solv.ant.e la tutan problemon. Vidu do nun kiel firme kaj noble fiks.iĝ.os mia rezolut.ec.o:
  8. Jen mi rakontos al vi kiel eble plej baze, k.e.p. simple, k.e.p. fundamente, kelk.et.a.j.n rakontojn pri la tagoj antikvaj de nia kar.eg.a lando, kaj pri la mir.ind.a.j okazoj de tiu fora epoko, antaŭ multaj jar.cent.o.j, kiam la mondo estis juna, kiam estis drakoj en Eŭropo, kiam estis gigantoj en Azio, kaj kiam en nia Esper.ant.uj.o vivis la plej nobla raso el ĉiuj: nome (kaj kompren.ebl.e) ni, la esper.ant.uj.an.o.j.
  9. Juna mondo ĝi estis, mondo danĝera, mondo simpla, monda verda, mondo bela, mondo reĝe fundamenta, mondo mite kamp.ar.an.a, mondo al ni nun.temp.ul.o.j nostalgi.ig.e kaj (dev.ig.e) kara.
  10. Atentu, do. Mi komencu. (Klaku tie ĉi por iri al la listo de rakontoj.)


Amuziĝu: Provu kvizeton pri ĉi tiu antaŭparolo.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.