Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:

Antaŭparolo
(aŭ pli precize antaŭhomilio,
aŭ eble eĉ antaŭbombastado)

Iru al Pedagogia Versio, Printebla Versio,

KIOM, karegaj gesamideanoj, komprenas vi jam pri la historio de nia amata kaj verda lando en tempoj antikvaj?

Ĉu neniom?! Ĉu vere neniom vi scias?! Ĉu eblas tio?! Ĉu efektive forgesitaj estas la antikvaj reĝoj de nia nobla lando?! Kaj ankaŭ la reĝinoj?! Ĉu eĉ la belegaj reĝidinoj?!

Ho ve centfoje! Ne la belegaj reĝidinoj! Diru al mi, ke almenaŭ la belegajn reĝidinojn vi memoras! Ĉu veras, ke ne? Ĉu eblas, ke ne? Ĉu jam do alvenis ĉe ni la tago neantaŭimagebla? Ho ve (nun milfoje)!

Jen ja la nuntempa mondo, mondo sen virto (aŭ almenaŭ sen memoro, kio pli malpli similas), mondo kie la junuloj muzikaĉas, mondo kie la plenkreskuloj lukrumaĉas, mondo kie en lernejoj instruiĝaĉas krokodilaĵoj kaj volapukaĵoj (per komputiloj eĉ)! Ve! Ve!

Ja mi hontas. Ja mi ploras! Rigardu, ho samideanoj karegaj! Mi, eterna sekokululo, mi kiu ploris nek kiam infane mi vundis la genuon, nek kiam lernante mi renkontis la problemon "ata-itan", nek kiam plenkreskule mi legis Aktojn de la Akademio; mi kiu restis senlarma malgraŭ la raŭmismo kaj la hamburgismo, malgraŭ la eternaj komencantoj, malgraŭ la prezo de PIV; mi, ĝuste ja mi, nun pro via nescio jes ploras! (Do, almenaŭ ploretas, por ne troigi.)

Je la Fundamento! Netolereblas tia stato. Verduloj verdiĝu! Vekiĝu! Silentu! Stariĝu! Sidiĝu! Alvenu! Aŭskultu! Atentu!

Restas rimedo, nome, ke mi instruu vin, elsolvante la tutan problemon. Vidu do nun kiel firme kaj noble fiksiĝos mia rezoluteco:

Jen mi rakontos al vi kiel eble plej baze, k.e.p. simple, k.e.p. fundamente, kelketajn rakontojn pri la tagoj antikvaj de nia karega lando, kaj pri la mirindaj okazoj de tiu fora epoko, antaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kiam estis drakoj en Eŭropo, kiam estis gigantoj en Azio, kaj kiam en nia Esperantujo vivis la plej nobla raso el ĉiuj: nome (kaj kompreneble) ni, la esperantujanoj.

Juna mondo ĝi estis, mondo danĝera, mondo simpla, monda verda, mondo bela, mondo reĝe fundamenta, mondo mite kamparana, mondo al ni nuntempuloj nostalgiige kaj (devige) kara.

Atentu, do. Mi komencu. (Klaku tie ĉi por iri al la listo de rakontoj.)

Ĉi tiu antaŭparolo originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.