Kreodato: 200630

Antaŭparolo (Kvizeto)

Tasko: Elektu el la donitaj ebloj. Kiam vi sukcesos por ĉiu, la paĝo verdiĝos pro ĝojo.

Bonvolu noti: (1) Demandoj kun unu sola ebla respondo valoras po unu poento. (2) Demandoj kun unu aŭ pli multaj eblaj respondoj (kun skatoletoj anstataŭ cirkletoj) produktas unu poenton por ĉiu respondo ĝusta, sed subtrahas poenton por ĉiu respondo malĝusta! (3) La komputilo ne kalkulos poentojn se vi ankoraŭ ne provis almenaŭ duonon de la testeto. (4) Ĉi tiu testeto ekzistas nur por via propra uzo. La komputilo nek memoros nek raportos al iu ajn viajn testetajn aventurojn.

Bedaŭrinde por uzi la sinkorektan aspekton de ĉi tiu paĝo, via retrigardilo devas povi uzi "JavaScript"-on. En plej multaj retrigardiloj vi povas ekuzi "JavaScript"-on per diskutskatolo ie sub unu el la eblecoj sur la linio menua. Se vi vere uzas unu el la (raraj) retrigardiloj kiuj ankorau ne estas JavaScript-kapabla, vi devos rezigni pri la sinkorektaj kapabloj de ĉi tiu paĝo.


1. La antaŭparolo celas “karegajn gesamidanojn”, t.e.,
personojn kiuj estas karaj ĉar ili havas la samajn ideojn kiujn havas la verkisto 
personojn kiuj nenion scias pri Esperanto 
ankoraŭ ne varbitajn praesperantistojn 
jam konatajn esperantistojn 
Sen Respondo
2. Laŭ la antaŭparolo, antikvan Esperantujon minacis kaj barbaroj kaj aliaj estaĵoj, sed inter la menciitaj minacoj mankas
solresolistoj 
idistoj 
volapukistoj 
anglistoj 
gigantoj 
drakoj 
Sen Respondo
3. Mirigas la verkiston tio ke la leganto aŭ aŭskultanto neniom scias pri la (por li) plej memorindaj antikvuloj, nome
belegaj reĝidinoj 
kuraĝaj herooj 
esperantujanoj laborantaj kiel diligenta kolegaro 
saĝaj reĝoj 
poetoj 
Sen Respondo
4. La malofta kunmetaĵo “reĝidino” uziĝas anstataŭ “princino”
por ekzerci la leganton pri kunmetaĵoj 
por esti amuza 
ĉar filino de reĝo estas ĉiam reĝidino sed ne nepre princino 
ĉar filino de reĝo estas ĉiam princino sed ne nepre reĝidino 
por emfazi ke geprinceco devenas de la reĝo, ne de la reĝino 
Sen Respondo
5. La verkisto lamentas pri multaj elementoj de la moderna mondo, sed NE pri
la muzikaĉo de la junuloj 
la lukrumaĉado de la plenkreskuloj 
la prezo de PIV 
la Fundamento 
la Raŭmismo 
Sen Respondo
6. Laŭ la rakontisto, antikva Esperantujo tute NE estas
danĝera (pro drakoj, volapukistoj, ktp) nostalgiige kara 
mite kamparana 
reĝe fundamenta 
malinda kaj forgesenda 
Sen Respondo
        Poentoj el eventualaj 6:

Reiru al supro.


Tiun ĉi ĉarm(aĉ)egan, pedagogie efikan, sinkorektivan
mult-elektan testeton produktis aŭtomate (surbaze
de simplega teksta dosiero de demandoj) la
malprobable originala sed publike uzebla
testetigilo "Repensu" en
versio de 2009-07-02.