Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2012-11-24
Paĝo ĝisdatigita:

Stultaĉaj Ŝercaĉoj Virtualecon
Verdigos, Laŭ Profetaĵo
Pri La Estonteco

Iru al Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, loĝis en nia Esperantujo mirinda profeto, kiu nomiĝis Tekso.

Mirinde saĝa li estis, kvankam tusetema. Li estis ja kapabla vidi ĉiun venontan okazon klare kaj detale. Ĝuste li antaŭvidis la disfalon de Volapukujo. Ĝuste li antaŭvidis la uzon de ĉapelitaj literoj. Ĝuste li antaŭvidis la naskon de la fama reĝo Topiro II, la stulta. Klarege li vidis la estontecon, eĉ nian propran epokon.

Jen unu el la profetaĵoj (kaj kelkaj tusetoj) de nia famega profeto Tekso. Li diris:

Post multaj jarcentoj, kiam la mondo ne plu estos juna (estos oldula, eĉ), kaj kiam estos malaperintaj el Eŭropo la drakoj kaj el Azio la gigantoj, loĝos ie en nia verda kaj amata Esperantujo geedza paro, simpatia sed ordinara.

La nomo de la edzino estos Tero, kvankam ŝi nomos ŝin plej ofte Tenjo. Ŝia edzo havos la nomon Tuto, kvankam ĉiu lin nomos Tuĉjo.

Tuĉjo kaj Tenjo estos simplaj, honestaj, tute nerimarkindaj personoj, kiuj loĝos en eteta apartamento de burokrata oficejujo kaj strebos esti bonaj civitanoj:

Ili nek fumos nek drinkos, nek manĝos viandon nek portos felaĵon. Ili aĉetos librojn ne deziratajn por subteni la movadon, kaj abonos revuojn poeziajn por subteni poetojn. De temp' al tempo ili sendos monon al Eŭropo por sin rajtigi kredi homaranismon. Kaj ili aŭskultos malaŭskultindan muzikon se almenaŭ ĝi estas verda.

Simplaj, honestaj burĝoj estos do ili, idealaj civitanoj de nia ĉiam verda Esperantujo.

La famega profeto Tekso tusetis kaj paŭzis dummomente por trinki buŝeton de verda teo. Sed tuj li daŭrigis:

Retejon kompreneble kreos ili, plena de belaj verdaj paĝoj:

Ho mirinda estos la retejo de Tuĉjo kaj Tenjo!

Mirinda ja estos la retejo de Tenjo kaj Tuĉjo!!

Entute la retejo de Tuĉjo kaj Tenjo estos la plej eleganta, la plej enhavoplena, retejo kiun ili kapablos krei, kaj pri ĝi ili ege fieros.

Denove tusetis kaj paŭzis la antikva profeto Tekso kaj denove li trinketis verdan tejon. Li tusetis refoje, kaj daŭrigis:

Mankos tamen vizitantoj al la retejo. Tuĉjo kaj Tenjo ofte kaj longe kaj malespere diskutos la problemon.

Ili aldonos indeksolinion por retvermoj virtualaj kiuj preparos indeksojn, sed al la retejo ne venos vizitantoj.

Ili preparos reklamajn mesaĝojn e-poŝtajn kaj ilin vastege dissendos "e-kanone" sed al la retejo ne venos vizitantoj.

Ili enkaŝos milfoje en po sep lingvoj la vortojn "mono" kaj "sekso" en la ĉefa paĝo, sed al la retejo ne venos vizitantoj.

"Ho ve! Kion fari por allogi vizitantojn la nia verdega retejego?" malespere suspiros Tenjo.

"Ho ve ja!" respondos Tuĉjo.

"Ho ve, ke la hodiaŭa homaro interesiĝas nur pri stultaj supraĵoj kaj ne pri nia retejo!" malespere suspiros Tuĉjo.

"Ho ve ja!" respondos Tenjo.

"Eble ni bezonas maldecajn fotojn," proponos Tuĉjo. Do ili aldonos maldecajn fotojn kiujn ili mem faros per nova altkosta aparato en sia propra litĉambro. Sed vizitos neniu.

"Eble ni bezonas manlibron por fari bombojn," proponos Tenjo. Do la faron de bomboj ili esploros (kompreneble per la reto), kaj tre detalan paĝon anarkiistan tradukos ili pri bombo kiu promesos la plenan detruon de la konata mondo per materialoj jam en ĉies kuirejo. Sed vizitos neniu.

"Eble ni bezonas konstantajn trudegajn reklamaĉojn," proponos Tuĉjo. Do ili aranĝos, ke super ĉiu paĝo aperu malgranda fenestreto kun la vorto "aĉetu" plus iu ajn substantivo (plus finaĵo akuzativa, kompreneble). Sed vizitos neniu.

Denove tusetis kaj paŭzis nia granda profeto Tekso, kiu forviŝis larmon el sia okulo, antaŭpensante pri nia epoko tiam ankoraŭ estonta. Sed li daŭrigis sian revelacion:

"Eble ni bezonas sultaĉajn ŝercaĉojn," proponos Tenjo, "ekzemple pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj."

"Ĉu stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj?! Jes, do, jes jen ja!" respondos Tuĉjo entuziasme. "Jen la problemo solviĝos! Stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj! Mirinde! Stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj! Ho, jes!"

Kaj ili komencos aldoni stultaĉajn ŝercaĉojn pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj al la retejo. Kaj tradukoj de stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj ekaperos ĉie en la reto. Kaj neniu dubos plu, ke per nia kara kaj verda kaj virtuala lingvo la reto estos fariĝinta granda informo-ŝoseo en la XXIa jarcento.

Kaj Tekso la profeto, jam eltusinte, silentis, mediteme, kun larmoj ankoraŭ sur la vangoj.

La nomoj de Tuto kaj Tero restas ankoraŭ en nia lingvo (eĉ kvankam ili eble ankoraŭ eĉ ĝis nun ne aperis en la homa historio) ĉar ilin antaŭrivelis Tekso la profeto. Ankaŭ ties nomo restas. Ĝuste pro tio ni nomas la reton la "Tut-Tera Teksaĵo" kaj kelkaj eĉ nomas nian landon TTTujo.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.