Paĝo fondita: 2020-04-23
Paĝo ĝisdatigita:
- Post multaj jarcentoj, kiam la mondo ne plu estos juna (estos oldula, eĉ), kaj kiam estos malaperintaj el Eŭropo la drakoj kaj el Azio la gigantoj, loĝos ie en nia verda kaj amata Esperantujo geedza paro, simpatia sed ordinara.
La nomo de la edzino estos Tero, kvankam ŝi nomos ŝin plej ofte Tenjo. Ŝia edzo havos la nomon Tuto, kvankam ĉiu lin nomos Tuĉjo.- Tuĉjo kaj Tenjo estos simplaj, honestaj, tute nerimarkindaj personoj, kiuj loĝos en eteta apartamento de burokrata oficejujo kaj strebos esti bonaj civitanoj:
- Ili nek fumos nek drinkos, nek manĝos viandon nek portos felaĵon. (kaj kelkaj tusetoj)Ili aĉetos librojn ne deziratajn por subteni la movadon, kaj abonos revuojn poeziajn por subteni poetojn. (kaj kelkaj tusetoj)De temp' al tempo ili sendos monon al Eŭropo por sin rajtigi kredi homaranismon. Kaj ili aŭskultos malaŭskultindan muzikon se almenaŭ ĝi estas verda.
- Simplaj, honestaj burĝoj estos do ili, idealaj civitanoj de nia ĉiam verda Esperantujo.
- Retejon kompreneble kreos ili, plena de belaj verdaj paĝoj:
- kun kalendaro de diversaj aranĝoj movadaj en foraj mondopartoj,
- kun paĝo de plej ŝatataj eltiraĵoj el La Proverbaro,
- kun paĝo por kongresaj manifestoj, deklaracioj kaj rezolucioj, kun tradukoj kvinlingvaj,
- kun paĝo por malklaraj fotoj pri famaj sed ne plu legataj verkistoj de pli fruaj epokoj,
- kun paĝo de lingvaj respondoj cele al eventuala vizito de komencanto scivolema (sen tradukoj kvinlingvaj),
- kun paĝo de kantoj en sona formato kiu teorie mirinde belsonus post simpla musklako se nur la klakemulo posedus la ĝustan softvaron bedaŭrinde malvaste konatan.
- Ho mirinda estos la retejo de Tuĉjo kaj Tenjo!
- Paĝo aparte ŝatenda al gebubaĉoj (se inter ni estus tiaj) prezentos bildeton de la majstro. Simpla klako sur la majstra kalvaĵo rezultigos, ke la majstra kapo rapide volviĝos dum la majstra korpo gaje dancetos.
- Sur aparta paĝo aperos monpetoj ricevitaj de ĉiuj mondopartoj ĉar Tenjo estos delegito.
- Speciala paĝo prezentos ĉiajn argumentojn por la uzo de X en komputado, kelkajn argumentojn por la uzo de cirkumflekso antaŭ aŭ post la koncerna litero, kaj firman aserton pri la fundamenta fundamenteco de la uzo de H.
- Mirinda ja estos la retejo de Tenjo kaj Tuĉjo!!
- Entute la retejo de Tuĉjo kaj Tenjo estos la plej eleganta, la plej enhavoplena, retejo kiun ili kapablos krei, kaj pri ĝi ili ege fieros.
- Mankos tamen vizitantoj al la retejo. Tuĉjo kaj Tenjo ofte kaj longe kaj malespere diskutos la problemon.
- Ili aldonos indeksolinion por retvermoj virtualaj kiuj preparos indeksojn, sed al la retejo ne venos vizitantoj.
- Ili preparos reklamajn mesaĝojn e-poŝtajn kaj ilin vastege dissendos "e-kanone" sed al la retejo ne venos vizitantoj.
- Ili enkaŝos milfoje en po sep lingvoj la vortojn "mono" kaj "sekso" en la ĉefa paĝo, sed al la retejo ne venos vizitantoj.
- "Ho ve! Kion fari por allogi vizitantojn la nia verdega retejego?" malespere suspiros Tenjo.
- "Ho ve ja!" respondos Tuĉjo.
- "Ho ve, ke la hodiaŭa homaro interesiĝas nur pri stultaj supraĵoj kaj ne pri nia retejo!" malespere suspiros Tuĉjo.
- "Ho ve ja!" respondos Tenjo.
- "Eble ni bezonas maldecajn fotojn," proponos Tuĉjo. Do ili aldonos maldecajn fotojn kiujn ili mem faros per nova altkosta aparato en sia propra litĉambro. Sed vizitos neniu.
- "Eble ni bezonas manlibron por fari bombojn," proponos Tenjo. Do la faron de bomboj ili esploros (kompreneble per la reto), kaj tre detalan paĝon anarkiistan tradukos ili pri bombo kiu promesos la plenan detruon de la konata mondo per materialoj jam en ĉies kuirejo. Sed vizitos neniu.
- "Eble ni bezonas konstantajn trudegajn reklamaĉojn," proponos Tuĉjo. Do ili aranĝos, ke super ĉiu paĝo aperu malgranda fenestreto kun la vorto "aĉetu" plus iu ajn substantivo (plus finaĵo akuzativa, kompreneble). Sed vizitos neniu.
- "Eble ni bezonas sultaĉajn ŝercaĉojn," proponos Tenjo, "ekzemple pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj."
- "Ĉu stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj?! Jes, do, jes jen ja!" respondos Tuĉjo entuziasme. "Jen la problemo solviĝos! Stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj! Mirinde! Stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj! Ho, jes!"
- Kaj ili komencos aldoni stultaĉajn ŝercaĉojn pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj al la retejo. Kaj tradukoj de stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj ekaperos ĉie en la reto. Kaj neniu dubos plu, ke per nia kara kaj verda kaj virtuala lingvo la reto estos fariĝinta granda informo-ŝoseo en la XXIa jarcento.
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.