Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2012-11-24
Paĝo ĝisdatigita:

Knaĥoĥŝveŭpsceg

Iru al Pedagogia Versio, Printebla Versio.

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis ŝipoj el ĉiuj partoj de nia Esperantujo al la ĉefurbo. Rarajn trezorojn kaj spicojn ili alportis el orienta Esperantujo, kaj oron el suda Esperantujo, kaj lignon kaj peltojn el la nordo, kaj grenon el la okcidento. Ĉiujn kaj ĉiajn produktaĵojn de la lando oni malŝarĝis ĉe la ĉefurba haveno, kaj oni tie surŝarĝis la belajn objektojn fabrikitajn en la urbo por ilin resendi al la Esperantuja kamparo: jen ŝtofoj de eleganta verda koloro; jen libroj binditaj per verda tolo; jen mebloj el verdigita ligno; jen teleroj, tasoj kaj manĝiloj el verdiĝinta kupro, kaj jen ĉia alia bela verdaĵo de la ĉefurbo.

La ŝarĝistoj de la haveno laboris ĉiutage dum la tuta tago por la ŝarĝo kaj malŝarĝo de tia fruktoplena komerco. Ili estis grandaj, fortaj homoj, sanaj pro laboro konstanta en la ekstera aero, dikmuskolaj pro laboro konstanta sub la pezaj kestoj, obeemaj pro laboro konstanta sub la kontrolistoj, kaj (se oni kuraĝu diri la veron) iometete stultetaj pro laboro tiel konstanta.

Inter tiuj grandiozaj homoj unu estis la plej forta, la plej sana, la plej dikmuskola, la plej obeema, kaj la plej stulta ŝarĝisto de la haveno: la natura estro de la ŝarĝistaro. Ĉiutage kiam la civitanoj de la ĉefurbo preterpasis la havenon kaj rigardis la alvenon de la riĉaĵoj el la tuta lando kaj la dissendon de la verdaj produktaĵoj el la urbo, ili rimarkis kiel brave kaj bone laboris tiu forta, dikmuskola, obeema, kaj stulta princo de la ŝarĝistoj. "Brave," ili ofte laŭtkriis. "La verdaj steloj vin benu samkiel vi benas nian urbon!" Kaj li ridetis (stulte sed dikmuskole kaj obeeme) kaj se eble manon li svingis salute.

Tiu grandioza estro de homoj havis unu grandan problemon: li nomiĝis Knaĥoĥŝveŭpsceg. La nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg estas (teorie) tre bela Esperanta nomo, ĉar la sonoj kaj ties kunmetaĵoj estas tute ordinaraj kaj tute bonaj. Sed malgraŭ ordinareco kaj boneco, multaj vortoj de nia lingvo estas por iuj personoj malfacile prononceblaj (kiel knali, psiĥologio, ekscii kaj ŝvebi), kaj nur akademianoj ĉiujn vortojn povas uzi sen peno kaj sen penso. Eĉ en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur akademianoj povis sen peno kaj sen penso elbuŝigi la nomon Knaĥoĥŝveŭpsceg. Kaj pro la fakto ke neniu el la ŝarĝistoj povis prononci la nomon de sia plej kapabla kaj admirinda (dikmuskola, obeema kaj stulta) estro, neniu kuraĝis paroli al li. Knaĥoĥŝveŭpsceg estis pro tio tute sen amikoj.

Knaĥoĥŝveŭpsceg ne multe pensis pri la problemo nur ĉar li ne multe pensis pri io ajn. Li simple laboris kaj laboris, sen amikoj kaj sen pensoj, sub la suno kaj la kestoj kaj la kontrolistoj, kaj fariĝis de tago al tago ĉiam pli forta, ĉiam pli dikmuskola, ĉiam pli obeema kaj ĉiam pli stulta.

Dum tio okazis, ekkreskis malfacila problemo inter la civitanoj de la ĉefurbo. Multaj ĉarmaj fraŭlinoj vidis tiun mirindan homon kiam ili preterpasis la havenon, kaj ili deziris lin kiel edzon. "Kia plezuro," ili pensis, "edziniĝi al homo tiel dikmuskola (ĉar li povus bone labori), homo tiel sana (ĉar li kapablus ĉiam prizorgi min), homo tiel obeema (ĉar mi povus ordoni lin), homo tiel stulta (ĉar li ne rimarkus se mi mem neniam plu laborus)!" Sed neniu el la fraŭlinoj povis paroli kun Knaĥoĥŝveŭpsceg, ĉar neniu el ili povis prononci lian teruran nomon. Dum horoj ili sin ekzercis antaŭ siaj speguloj, ĝis antaŭ preskaŭ ĉiu spegulo de la ĉefurbo je preskaŭ ĉiu horo de la tago aŭ de la nokto, troviĝis malfeliĉa fraŭlino strebante kaj penante (ĉiam malsukcese) elbuŝigi la nomon de la mirinde dezirinda homo kiun ĉiuj deziris edzigi.

La junaj fraŭloj de la ĉefurbo ekkonsterniĝis. La fraŭlinoj pensis nur pri la ŝarĝisto, kaj ne plu pensis pri aliaj fraŭloj. Se nur unu fraŭlino povus elbuŝigi la nomon de la mirinda ŝarĝisto, ŝi povus paroli kun li, kaj eble edzigi lin. Kaj poste, la aliaj fraŭlinoj eble denove pensus pri aliaj homoj. Do ankaŭ la fraŭloj pensis kaj pensis pri la nomo, por espereble elpensi metodon lerni kaj instrui la malfacilajn sonojn de la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg.

Ili petis helpon de la akademianoj, sed la akademianoj facile prononcis la nomon, kaj tial ne komprenis la problemon.

Ili petis helpon de la aliaj ŝarĝistoj, sed la aliaj ŝarĝistoj estis tre obeemaj kaj stultaj, kaj de sunleviĝo ĝis eknokto nur laboris kaj malofte parolis unu al la alia, kaj ĉiuokaze ankaŭ ili ne povis prononci la nomon de la forta homo kun eĉ pli forta nomo.

Pasis jam jaroj. Sed ne okazis eĉ unu geedziĝa festo, ĉar ĉiuj fraŭlinoj pensis nur pri la ĉarma kaj alloga ŝarĝisto, ideala edzo, sed neniu el ili povis prononci ties nomon, kaj tial neniu el ili povis ekamikigi kaj eventuale edzigi lin. Kaj la fraŭloj fariĝis de tago al tago pli malfeliĉaj. Ili pripensis preskaŭ nenion krom la fraŭlinoj, kiuj pripensis preskaŭ nenion krom la malfacila nomo. Fine preskaŭ neniu plu laboris en la ĉefurbo (krom la ŝarĝistoj). Ĉiu pensis nur pri la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg.

Fakte, la reĝo mem pripensis la nomon, ĉar li ektimis la tujan kolapson de la ekonomio. Sed kion oni faru?

La reĝo kunvenigis siajn saĝulojn kaj postulis, ke ili nepre solvu la problemon. La saĝuloj pensis kaj pensis, sed ili estis akademianoj ĉiuj, kaj povis facile prononci la nomon. (Ĝi estis, oni memoru, teorie tre bela Esperanta nomo, kies sonoj kaj kombinoj estis sufiĉe ordinaraj kaj tute bonaj.) Sed kvankam ili ne komprenis la malfacilon de la prononco, ili bonbone komprenis, ke la reĝo estas tre malkontenta. Finfine unu el la saĝuloj naskis ideon:

"Alta moŝto," li demandis, "se la nomo kaŭzas malfacilaĵojn, kial ne postulu, ke la homo ŝanĝu ĝin?"

"Ŝanĝu ĝin?"

"Jes, alta moŝto, ŝanĝu ĝin al io pli simpla kaj pli plaĉa al la — nu — al la ordinaraj homoj."

La reĝo pripensis la aferon. "La lingvo estas tre sankta afero," li diris, "netuŝebla heredaĵo de la prareĝoj. Tamen nomo ne estas tre, tre … fundamenta… parto de la lingvo, kaj eble oni povus ŝanĝi la nomon de unu homo sen lingva katastrofo."

Li plupensis. "Bone," decidis la reĝo, post apenaŭ deca heziteto. "Ni ŝanĝu la nomon ĝis fraŭlino povos elbuŝigi ĝin. Venigu tiun… tiun…"

"Knaĥoĥŝveŭpsceg?" demandis la saĝa akademiano.

"Jes, tiun. Kaj venigu ankaŭ mian filinon, kiu juĝos kiam la nomo estos elparolebla de fraŭlino."

"Bone, alta moŝto."

Kaj la saĝuloj kunvenigis Knaĥoĥŝveŭpsceg kaj la princinon, kaj oni komencis la aferon.

"Ĉu vi povas prononci Knaĥoĥŝveŭpsceg, princino?" demandis unu el la saĝuloj.

"Ne, bedaŭrinde," respondis la princino.

"Ĉu do Ĥoĥŝveŭpsceg?"

"Ĥoĥ… Ĥoĥv… Ĥoĥŝvo… Ne, bedaŭrinde," respondis la princino.

"Diable! Do, ĉu Ŝveŭpsceg?"

"Ŝvep… Ŝveŭp… Ŝveŭpco… Ne, mi ne povas," respondis la princino, kaj la larmoj komencis flueti laŭ ŝiaj belaj vangoj.

Knaĥoĥŝveŭpsceg rigardis la princinon dum la tuta afero. Kvankam li ne estis tre inteligenta persono, li ekkomprenis, ke la princino estas vere la plej bela fraŭlino kiun li iam ajn vidis, kaj kiam ŝi ekploretis, li decidis, ke li forte deziras amikiĝi kun ŝi.

"Ĉu vi do povas diri Psceg?" daŭrigis la reĝo. (Li komencis imagi, ke la altekosta edukado de lia filino estis tute vana afero, kaj ke ŝi estas fine iom stulta fraŭlino.)

"Ne, patra moŝto. Mi neniam povis elbuŝigi aŭ so post po, aŭ co post so. Ho, pardonu min, patra moŝto!"

"Ĉu do simple Eg?" demandis la reĝo, kolere. "Ĉu do simple Eg?"

"Eg? Eg?" La princino ekridetis, kaj ŝia rideto estis brila kiel la suno. "Ho jes, patra moŝto. Tio estas tute simpla nomo. Eg."

"Lia nomo ektuj estu do Eg," diris la reĝo, kaj supozis, ke tio estos la fino de la afero. Sed antaŭ ol li povis diri pli ol tion, la princino sin turnis al Eg kaj diris:

"Ho mia kara Eg! Ho kiom mi dum jaroj deziris amikiĝi kun vi! Bonvolu esti mia amiko, kaj permesu al mi esti via amikino!" (La princino tion diris ĉar ŝi, simile al ĉiuj aliaj fraŭlinoj de la ĉefurbo, nokte sonĝis kaj tage revis pri edzo tiel dikmuskola, tiel sana, tiel obeema kaj tiel stulta, kiu laborus, belus, obeus kaj ne rimarkus, se ŝi ne laborus.)

La reĝo tujtuj ŝokiĝis: "Kion vi diras, mia filineto?! Tiu sinjoro estas…"

"…estas la revo kaj sonĝo de ĉiu fraŭlino de la ĉefurbo, patra moŝto. Lasu min edzigi lin, kaj mi estos la plej feliĉa virino de la tuta Esperantujo."

"Tio ja solvus la problemon, alta moŝto," diris unu el la saĝuloj. "Kaj la popolo denove povus labori kiel antaŭe." Tiu ĉi saĝaĵo konvinkis la reĝon, kaj la sekvantan tagon oni festis la geedziĝon.

La nomo de tiu nobla Knaĥoĥŝveŭpsceg restas ankoraŭ en nia lingvo, en sia pli simpligita formo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni en Esperantujo diras, ke tre forta homo estas fort-eg-a, kaj ke tre bela princino estas bel-eg-a.

Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.