Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2012-11-24
Paĝo ĝisdatigita:

Knaĥoĥŝveŭpsceg

Iru al Normala Versio, Printebla Versio.


  1. Korelativoj
    k.i.am
    ĉ.i.u.j
    ĉ.i.u.j.n
    ĉ.i.a.j.n
    t.i.e
    ĉ.i.a
    Antaŭ multaj jar.cent.o.j, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis ŝipoj el ĉiuj partoj de nia Esper.ant.uj.o al la ĉef.urb.o. Rarajn trezorojn kaj spicojn ili al.portis el orienta Esper.ant.uj.o, kaj oron el suda Esper.ant.uj.o, kaj lignon kaj peltojn el la nordo, kaj grenon el la okcidento. Ĉiujn kaj ĉiajn produkt.aĵ.o.j.n de la lando oni mal.ŝarĝ.is ĉe la ĉef.urb.a haveno, kaj oni tie sur.ŝarĝ.is la belajn objektojn fabrik.it.a.j.n en la urbo por ilin re.send.i al la Esper.ant.uj.a kamp.ar.o: jen ŝtofoj de eleganta verda koloro; jen libroj bind.it.a.j per verda tolo; jen mebloj el verd.ig.it.a ligno; jen teleroj, tasoj kaj manĝ.il.o.j el verd.iĝ.int.a kupro, kaj jen ĉia alia bela verd.aĵ.o de la ĉef.urb.o.

  2. Korelativoj
    ĉ.i.u
    t.i.a
    i.om
    t.i.el
    La ŝarĝ.ist.o.j de la haveno laboris ĉiu.tag.e dum la tuta tago por la ŝarĝo kaj mal.ŝarĝ.o de tia frukt.o.plen.a komerco. Ili estis grandaj, fortaj homoj, sanaj pro laboro konstanta en la ekstera aero, dik.muskol.a.j pro laboro konstanta sub la pezaj kestoj, obe.em.a.j pro laboro konstanta sub la kontrol.ist.o.j, kaj (se oni kuraĝu diri la veron) iom.et.et.e stult.et.a.j pro laboro tiel konstanta.

  3. Korelativoj
    t.i.u.j
    ĉ.i.u
    k.i.am
    t.i.u
    k.i.el
    Inter tiuj grandiozaj homoj unu estis la plej forta, la plej sana, la plej dik.muskol.a, la plej obe.em.a, kaj la plej stulta ŝarĝ.ist.o de la haveno: la natura estro de la ŝarĝ.ist.ar.o. Ĉiu.tag.e kiam la civit.an.o.j de la ĉef.urb.o preter.pas.is la havenon kaj rigardis la al.ven.o.n de la riĉ.aĵ.o.j el la tuta lando kaj la dis.send.o.n de la verdaj produkt.aĵ.o.j el la urbo, ili rimarkis kiel brave kaj bone laboris tiu forta, dik.muskol.a, obe.em.a, kaj stulta princo de la ŝarĝ.ist.o.j. "Brave," ili ofte laŭt.kri.is. "La verdaj steloj vin benu sam.kiel vi benas nian urbon!" Kaj li rid.et.is (stulte sed dik.muskol.e kaj obe.em.e) kaj se eble manon li svingis salute.

  4. Korelativoj
    t.i.u
    t.i.es
    i.u.j
    k.i.el
    ĉ.i.u.j.n
    nen.i.u
    t.i.o
    Tiu grandioza estro de homoj havis unu grandan problemon: li nom.iĝ.is Knaĥoĥŝveŭpsceg. La nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg estas (teorie) tre bela Esper.ant.a nomo, ĉar la sonoj kaj ties kun.met.aĵ.o.j estas tute ordinaraj kaj tute bonaj. Sed malgraŭ ordinar.ec.o kaj bon.ec.o, multaj vortoj de nia lingvo estas por iuj personoj mal.facil.e prononc.ebl.a.j, (kiel knali, psiĥologio, ek.sci.i kaj ŝvebi), kaj nur akademi.an.o.j ĉiujn vortojn povas uzi sen peno kaj sen penso. Eĉ en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur akademi.an.o.j povis sen peno kaj sen penso el.buŝ.ig.i la nomon Knaĥoĥŝveŭpsceg. Kaj pro la fakto ke neniu el la ŝarĝ.ist.o.j povis prononci la nomon de sia plej kapabla kaj admir.ind.a (dik.muskol.a, obe.em.a kaj stulta) estro, neniu kuraĝis paroli al li. Knaĥoĥŝveŭpsceg estis pro tio tute sen amikoj.

  5. Korelativoj
    i.o
    ĉ.i.am
    Knaĥoĥŝveŭpsceg ne multe pensis pri la problemo nur ĉar li ne multe pensis pri io ajn. Li simple laboris kaj laboris, sen amikoj kaj sen pensoj, sub la suno kaj la kestoj kaj la kontrol.ist.o.j, kaj far.iĝ.i.s de tago al tago ĉiam pli forta, ĉiam pli dik-muskol-a, ĉiam pli obe.em.a kaj ĉiam pli stulta.

  6. Korelativoj
    t.i.o
    t.i.u.n
    k.i.am
    k.i.el
    k.i.a
    t.i.el
    ĉ.i.am
    nen.i.am
    nen.i.u
    ĉ.i.u
    k.i.u.n
    ĉ.i.u.j
    Dum tio okazis, ek.kresk.i.s mal.facil.a problemo inter la civit.an.o.j de la ĉef.urb.o. Multaj ĉarmaj fraŭl.in.o.j vidis tiun mir.ind.a.n homon kiam ili preter.pas.i.s la havenon, kaj ili deziris lin kiel edzon. "Kia plezuro," ili pensis, "edz.in.iĝ.i al homo tiel dik.muskol.a (ĉar li povus bone labori), homo tiel sana (ĉar li kapablus ĉiam pri.zorg.i min), homo tiel obe.em.a (ĉar mi povus ordoni lin), homo tiel stulta (ĉar li ne rimarkus se mi mem neniam plu laborus)!" Sed neniu el la fraŭl.in.o.j povis paroli kun Knaĥoĥŝveŭpsceg, ĉar neniu el ili povis prononci lian teruran nomon. Dum horoj ili sin ekzercis antaŭ siaj speguloj, ĝis antaŭ preskaŭ ĉiu spegulo de la ĉef.urb.o je preskaŭ ĉiu horo de la tago aŭ de la nokto, trov.iĝ.i.s mal.feliĉ.a fraŭl.in.o streb.ant.e kaj pen.ant.e (ĉiam mal.sukces.e) el.buŝ.ig.i la nomon de la mir.ind.e dezir.ind.a homo kiun ĉiuj deziris edz.ig.i.

  7. Korelativoj
    t.i.al
    ĉ.i.u
    La junaj fraŭloj de la ĉef.urb.o ek.konstern.iĝ.is. La fraŭl.in.o.j pensis nur pri la ŝarĝ.ist.o, kaj ne plu pensis pri aliaj fraŭloj. Se nur unu fraŭl.in.o povus el.buŝ.ig.i la nomon de la mir.ind.a ŝarĝ.ist.o, ŝi povus paroli kun li, kaj eble edz.ig.i lin. Kaj poste, la aliaj fraŭl.in.o.j eble de.nov.e pensus pri aliaj homoj. Do ankaŭ la fraŭloj pensis kaj pensis pri la nomo, por esper.ebl.e el.pens.i metodon lerni kaj instrui la mal.facil.a.j.n sonojn de la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg.
  8. Ili petis helpon de la akademi.an.o.j, sed la akademi.an.o.j facile prononcis la nomon, kaj tial ne komprenis la problemon.
  9. Ili petis helpon de la aliaj ŝarĝ.ist.o.j, sed la aliaj ŝarĝ.ist.o.j estis tre obe.em.a.j kaj stultaj, kaj de sun.lev.iĝ.o ĝis ek.nokt.o nur laboris kaj mal.oft.e parolis unu al la alia, kaj ĉiu.okaz.e ankaŭ ili ne povis prononci la nomon de la forta homo kun eĉ pli forta nomo.

  10. Korelativoj
    ĉ.i.uj
    nen.i.u
    t.i.es
    t.i.al
    nen.i.o.n
    k.i.u.j
    ĉ.i.u
    k.i.o.n
    Pasis jam jaroj. Sed ne okazis eĉ unu ge.edz.iĝ.a festo, ĉar ĉiuj fraŭl.in.o.j pensis nur pri la ĉarma kaj al.log.a ŝarĝ.ist.o, ideala edzo, sed neniu el ili povis prononci ties nomon, kaj tial neniu el ili povis ek.amik.ig.i kaj eventuale edz.ig.i lin. Kaj la fraŭloj far.iĝ.i.s de tago al tago pli mal.feliĉ.a.j. Ili pri.pens.is preskaŭ nenion krom la fraŭl.in.o.j, kiuj pri.pens.is preskaŭ nenion krom la mal.facil.a nomo. Fine preskaŭ neniu plu laboris en la ĉef.urb.o (krom la ŝarĝ.ist.o.j). Ĉiu pensis nur pri la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg.
  11. Fakte, la reĝo mem pri.pens.is la nomon, ĉar li ek.tim.is la tujan kolapson de la ekonomio. Sed kion oni faru?

  12. Korelativoj
    ĉiuj
    kies
    La reĝo kun.ve.nig.is siajn saĝ.ul.o.j.n kaj postulis, ke ili nepre solvu la problemon. La saĝ.u.lo.j pensis kaj pensis, sed ili estis akademi.an.o.j ĉiuj, kaj povis facile prononci la nomon. (Ĝi estis, oni memoru, teorie tre bela Esper.ant.a nomo, kies sonoj kaj kombinoj estis sufiĉe ordinaraj kaj tute bonaj.) Sed kvankam ili ne komprenis la mal.facil.o.n de la prononco, ili bon.bon.e komprenis, ke la reĝo estas tre mal.kontent.a. Fin.fin.e unu el la saĝ.ul.o.j naskis ideon:

  13. Korelativoj
    k.i.al
    i.o
    t.i.u.n
    k.i.u
    k.i.am
    "Alta moŝto," li demandis, "se la nomo kaŭzas mal.facil.aĵ.o.j.n, kial ne postulu, ke la homo ŝanĝu ĝin?"
  14. "Ŝanĝu ĝin?"
  15. "Jes, alta moŝto, ŝanĝu ĝin al io pli simpla kaj pli plaĉa al la — nu — al la ordinaraj homoj."
  16. La reĝo pri.pens.i.s la aferon. "La lingvo estas tre sankta afero," li diris, "ne.tuŝ.ebl.a hered.aĵ.o de la pra.reĝ.o.j. Tamen nomo ne estas tre, tre … fundamenta… parto de la lingvo, kaj eble oni povus ŝanĝi la nomon de unu homo sen lingva katastrofo."
  17. Li plu.pens.is. "Bone," decidis la reĝo, post apenaŭ deca hezit.et.o. "Ni ŝanĝu la nomon ĝis fraŭl.in.o povos el.buŝ.ig.i ĝin. Ven.ig.u tiuntiun…"
  18. "Knaĥoĥŝveŭpsceg?" demandis la saĝa akademi.an.o.
  19. "Jes, tiun. Kaj ven.ig.u ankaŭ mian fil.in.o.n, kiu juĝos kiam la nomo estos el.parol.ebl.a de fraŭl.in.o."
  20. "Bone, alta moŝto."

  21. Korelativoj
    ĉ.i.u.j
    k.i.es
    Kaj la saĝ.ul.o.j kun.ven.ig.is Knaĥoĥŝveŭpsceg kaj la princ.in.o.n, kaj oni komencis la aferon.
  22. "Ĉu vi povas prononci Knaĥoĥŝveŭpsceg, princ.in.o?" demandis unu el la saĝ.ul.oj].
  23. "Ne, bedaŭr.ind.e," respondis la princ.in.o.
  24. "Ĉu do Ĥoĥŝveŭpsceg?"
  25. "Ĥoĥ… Ĥoĥv… Ĥoĥŝvo… Ne, bedaŭr.ind.e," respondis la princ.in.o.
  26. "Diable! Do, ĉu Ŝveŭpsceg?"
  27. "Ŝvep… Ŝveŭp… Ŝveŭpco … Ne, mi ne povas," respondis la princ.in.o, kaj la larmoj komencis flu.et.i laŭ ŝiaj belaj vangoj.

  28. Korelativoj
    k.i..un
    i.am
    k.i.am
    i.om
    nen.i.am
    k.i.el
    t.i.o
    Knaĥoĥŝveŭpsceg rigardis la princ.in.o.n dum la tuta afero. Kvankam li ne estis tre inteligenta persono, li ek.kompren.is, ke la princ.in.o estas vere la plej bela fraŭl.in.o kiun li iam ajn vidis, kaj kiam ŝi ek.plor.et.is, li decidis, ke li forte deziras amik.iĝ.i kun ŝi.
  29. "Ĉu vi do povas diri Psceg?" daŭr.ig.is la reĝo. (Li komencis imagi, ke la alt.e.kost.a eduk.ad.o de lia fil.in.o estis tute vana afero, kaj ke ŝi estas fine iom stulta fraŭl.in.o.)
  30. "Ne, patra moŝto. Mi neniam povis el.buŝ.ig.i aŭ so post po, aŭ co post so. Ho, pardonu min, patra moŝto!"
  31. "Ĉu do simple Eg?" demandis la reĝo, kolere. "Ĉu do simple Eg?"
  32. "Eg? Eg?" La princ.in.o ek.rid.et.is, kaj ŝia rid.et.o estis brila kiel la suno. "Ho jes, patra moŝto. Tio estas tute simpla nomo. Eg."

  33. Korelativoj
    t.i.o
    t.i.o.n
    k.i.om
    ĉ.i.u.j
    t.i.el
    k.i.u
    "Lia nomo ek.tuj estu do Eg," diris la reĝo, kaj supozis, ke tio estos la fino de la afero. Sed antaŭ ol li povis diri pli ol tion, la princ.in.o sin turnis al Eg kaj diris:
  34. "Ho mia kara Eg! Ho kiom mi dum jaroj deziris amik.iĝ.i kun vi! Bon.vol.u esti mia amiko, kaj permesu al mi esti via amik.in.o!" (La princ.in.o tion diris ĉar ŝi, simile al ĉiuj aliaj fraŭl.in.oj de la ĉef.urb.o, nokte sonĝis kaj tage revis pri edzo tiel dik.muskol.a, tiel sana, tiel obe.em.a kaj tiel stulta, kiu laborus, belus, obeus kaj ne rimarkus, se ŝi ne laborus.)

  35. Korelativoj
    k.i.o.n
    t.i.u
    ĉ.i.u
    t.i.o
    k.i.el
    t.i.u
    La reĝo tujtuj ŝok.iĝ.is: "Kion vi diras, mia fil.in.et.o?! Tiu sinjoro estas…"
  36. "…estas la revo kaj sonĝo de ĉiu fraŭl.in.o de la ĉef.urbo, patra moŝto. Lasu min edz.ig.i lin, kaj mi estos la plej feliĉa vir.in.o de la tuta Esper.ant.uj.o."
  37. "Tio ja solvus la problemon, alta moŝto," diris unu el la saĝ.ul.o.j. "Kaj la popolo de.nov.e povus labori kiel antaŭe." Tiu ĉi saĝ.aĵ.o konvinkis la reĝon, kaj la sekv.ant.a.n tagon oni festis la ge.edz.iĝ.o.n.
  38. La nomo de tiu nobla Knaĥoĥŝveŭpsceg restas ankoraŭ en nia lingvo, en sia pli simpl.ig.it.a formo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni en Esper.ant.uj.o diras, ke tre forta homo estas fort-eg-a, kaj ke tre bela princ.in.o estas bel-eg-a.


Amuziĝu: Provu kvizeton pri ĉi tiu rakonteto.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.