Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2012-11-24
Paĝo ĝisdatigita:

Katastrofo de Du Muzoj

Iru al Pedagogia Versio, Printebla Versio.

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, en la fora epoko de niaj prapatroj kaj prareĝoj kaj praburokratoj, loĝis en nia Esperantujo famega verkisto, la plej talenta, la plej fekunda, la plej profunda, la plej kreema, kreiva, kaj la ĉiel plej impona verkisto de nia tuta historio: vera prapatro de nia grandioza verda literaturo de hodiaŭ. Ĉiun novan verkon li afiŝis sur la muro de lia ĝardeno —ĉar ankoraŭ mankis presejoj en tiu frufrua epoko— kaj la civitanoj legis kun sonoj de miro kaj de admiro: "Ho!" ili diradis. "Ha! Hu! … Ho! Hu!"


La verkisto havis belegan ĉarmegan inteligentegan edzinon, veran muzon, kiu kapablis inspiri lin eĉ per simpla rideto aŭ malgranda gesto de delikata fingreto. Kaj profunde li amis ŝin.

Necesis al li nur rigardeti al ŝia feliĉiga rideto, kaj tuj la verkisto sentis inspiron verki

"Hu!" diris la popolamasoj antaŭ la ĝardena muro. "Ho! Ha! Hu!"

Tamen la loga edzino de la verkisto ne estis la sola muzo en nia lando. Ankaŭ ŝia patrino estis muzo. Kaj ankaŭ ŝi loĝis kun la verkisto.

La patrino de lia edzino, ankaŭ ŝi, forte influis la verkiston, sed male ol la edzino mem. Komprenu, ke muzoj estas de tute malsamaj tipoj. La edzino estis de tipo A, tamen ŝia patrino de tipo B.

Muzo de tipo B ja inspiras, sed malagrablajn literaturaĵojn:

Animojn de la popolo neniam en la historio feliĉigis kvitancoj kaj impostreguloj. Gejunuloj neniam en la historio suspiris pro akademiaj argumentoj. Pekuloj kaj malsamideanoj neniam en la historio saviĝis per tragedioj kaj recenzoj kaj leteroj al redaktoroj.

La edzina muzo, de tipo A, inspiris kiel brila suno, kiel kantanta birdo, kiel hela lunolumo, kiel murmurantaj ondetoj. Tamen ŝia patrino, muzo de tipo B, inspiris kiel fulmo kaj tondro, kiel detrua pluvego, monta vulkano, fajro, tertremo kaj profunda mallumo.

La verkisto tute ne kuraĝis montri tiajn verkojn de tipo B sur la ĝardena muro, ĉar bone li sciis, ke liaj samlandanoj neniam dirus pri ili "Hu!" aŭ "Ho!" sed nur "Ve!" kaj "Ne!" kaj ke certe ili bruligus lin en lia domo.

Tamen muzoj de tipo B celas aŭskultantojn samkiel muzoj de tipo A, kaj la patrino mem najlis la verkojn al kverkoj en la arbaro.

Kvankam la verkoj sub influo de Muzo A kaŭzis ĝojon en la popolo, la verkoj inspiritaj de Muzo B kaŭzis angoron kaj konsterniĝon kaj malamon, ĝis tia punkto, ke unu tagon granda kolera popola bando, "Ve" kriante, "Ne" dirante, bruligis la verkiston en lia domo, kune kun la du muzoj kaj ĉiuj literaturaĵoj kreitaj de ili, kaj malpermesis al ĉiu eĉ memori la nomojn de la tri (kiujn, efektive, ni ne plu memoras). Post la brulado restis nur la ĝardena muro, sola arĥeologia restaĵo de la tuta afero.

Kaj jen kial eĉ ĝis hodiaŭ literaturon kiu nin ĝojigas ni nomas "A-muza". Kaj jen kial ni timas BO-patrinojn. Kaj jen kial ni aparte ĝuas nian ankoraŭ restantan "HU-muron".

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.