Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-04-23
Paĝo ĝisdatigita:

Katastrofo de Du Muzoj

Iru al Normala Versio, Printebla Versio.


  1. Korelativoj
    k.i.am
    ĉ.i.el
    ĉ.i.u.n
    Antaŭ multaj jar.cent.o.j, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, en la fora epoko de niaj pr.apatr.o.j kaj pra.reĝ.o.j kaj pra.burokrat.o.j, loĝis en nia Esper.ant.uj.o fam.eg.a verkist.o, la plej talenta, la plej fekunda, la plej profunda, la plej kre.em.a, kre.iv.a, kaj la ĉiel plej impona verk.ist.o de nia tuta historio: vera pra.patr.o de nia grandioza verda literaturo de hodiaŭ. Ĉiun novan verkon li afiŝis sur la muro de lia ĝardeno —ĉar ankoraŭ mankis presejoj en tiu frufrua epoko— kaj la civitanoj legis kun sonoj de miro kaj de admiro: "Ho!" ili dir.ad.i.s. "Ha! Hu! … Ho! Hu!"

  2. Korelativoj
    k.i.u
    La verk.ist.o havis bel.eg.a.n ĉarm.eg.a.nn inteligent.eg.a.n edz.in.o.n, veran muzon, kiu kapablis inspiri lin eĉ per simpla rid.et.omal.grand.a gesto de delikata fingr.et.o. Kaj profunde li amis ŝin.

  3. Korelativoj
    k.i.u.j
    ĉ.i.u.j
    Necesis al li nur rigard.et.i al ŝia feliĉ.ig.a rid.et.o, kaj tuj la verk.ist.o sentis inspiron verki
  1. "Hu!" Diris la popol.amas.o.j antaŭ la ĝardena muro. "Ho! Ha! Hu!"

  2. Tamen la loga edz.in.o de la verk.ist.o ne estis la sola muzo en nia lando. Ankaŭ ŝia patr.in.o estis muzo. Kaj ankaŭ ŝi loĝis kun la verk.ist.o.
  3. La patr.in.o de lia edz.in.o, ankaŭ ŝi, forte influis la verk.ist.on, sed male ol la edz.in.o mem. Komprenu, ke muzoj estas de tute mal.sam.a.j tipoj. La edz.in.o estis de tipo A, tamen ŝia patr.in.o de tipo B.
  4. Muzo de tipo B ja inspiras, sed mal.agrabl.a.j.n literatur.aĵ..oj.n:

  5. Korelativoj
    nen.i.am
    ĉ.i.u.j
    k.i.el
    Animojn de la popolo neniam en la historio feliĉ.ig.i.s kvitancoj kaj impost.regul.o.j. Ge.jun.ul.o.j neniam en la historio suspiris pro akademiaj argumentoj. Pek.ul.o.j kaj mal.sam.ide.an.o.j neniam en la historio sav.iĝ.i.s per tragedioj kaj recenzoj kaj leteroj al redaktoroj.
  6. La edz.in.a muzo, de tipo A, inspiris kiel brila suno, kiel kant.ant.a birdo, kiel hela lun.o.lum.o, kiel murmur.ant.a.j ond.et.o.j. Tamen ŝia patr.in.o, muzo de tipo B, inspiris kiel fulmo kaj tondro, kiel detrua pluv.eg.o, monta vulkano, fajro, ter.trem.o kaj profunda mal.lumo.

  7. Korelativoj
    nen.i.am
    k.i.el
    La verk.ist.o tute ne kuraĝis montri tiajn verkojn de tipo B sur la ĝardena muro, ĉar bone li sciis, ke liaj sam.land.an.o.j neniam dirus pri ili "Hu!" aŭ "Ho!" sed nur "Ve!" kaj "Ne!" kaj ke certe ili brul.ig.us lin en lia domo.
  8. Tamen muzoj de tipo B celas aŭskult.ant.o.j.n samkiel muzoj de tipo A, kaj la patr.in.o mem najlis la verkojn al kverkoj en la arbaro.

  9. Korelativoj
    nen.i.am
    t.i.a
    ĉ.i.u.j
    ĉ.i.u
    k.i.al
    Kvankam la verkoj sub influo de Muzo A kaŭzis ĝojon en la popolo, la verkoj inspir.it.a.j de Muzo B kaŭzis angoron kaj konstern.iĝ.o.n kaj mal.am.o.n, ĝis tia punkto, ke unu tagon granda kolera popola bando, "Ve" kri.ant.e, "Ne" dir.ant.e, brul.ig.is la verk.ist.o.n en lia domo, kune kun la du muzoj kaj ĉiuj literatur.aĵ.o.j kre.it.a.j de ili, kaj mal.permes.is al ĉiu eĉ memori la nomojn de la tri (kiujn, efektive, ni ne plu memoras). Post la brul.ad.o restis nur la ĝardena muro, sola arĥeologia rest.aĵ.o de la tuta afero.
  10. Kaj jen kial eĉ ĝis hodiaŭ literaturon kiu nin ĝoj.ig.as ni nomas "A-muz.a". Kaj jen kial ni timas BO-patr.in.o.j.n. Kaj jen kial ni aparte ĝuas nian ankoraŭ rest.ant.a.n "HU-mur.o.n".


Amuziĝu: Provu kvizeton pri ĉi tiu rakonteto.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.