Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:

Rakontara Postparolo
(aŭ pli precize posthomilio,
aŭ eble eĉ postbombastado)

Iru al Pedagogia Versio Printebla Versio

Kaj jen, miaj karaj, vi nun iom scietas pri la grandiozaj agoj de niaj ĉiel admirendaj prapatroj. Ĉu ne noblas nia historio? Ĉu ne dignas nia lando? Ĉu ne sanktas niaj harmonioj? Ĉu ne netuŝeblas nia Fundamento?

Konfesu, karaj, ke nun, ĉion ĉi aŭdinte, via buŝo flustremas kaj via animo alte flugas, ke pli gaje restas al vi l’ animo kaj pli trankvile batas al vi la kor’. (Sendube la rezultoj estas la samaj post legado anstataŭ aŭskultado, sed tiuokaze viaj okuloj kaj ne via buŝo flustremas.)

Ĉar nun en nian historion profundiĝinte (aŭ almenaŭ en la rakontojn de niaj prapatroj), vi komprenas pli profunde vin mem, kaj deklamemas al la mondo plene fiere, plene digne:

“Jen mi heroo, esperantujano! Jen mi preta batali drakojn en la lernejoj; jen mi entuziasma lukti kontraŭ gigantoj en la stratoj kaj la butikoj; jen mi avida superi kontraŭulojn ĉiuspecajn (eĉ ja krokodilajn)! Jen mi batalema por la fina venko. (Nu, jen mi almenaŭ esperplena, ke fine mi trovos tempon legi revuojn abonitajn, malfermi librojn aĉetitajn, respondi leterojn ricevitajn kaj partopreni en klubkunvenetoj. Sed, heroe!)”

Ĉi tiu postparolo originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.