Kaj jen, miaj karaj, vi nun iomsci.et.as pri la grandiozaj agoj de niaj ĉieladmir.end.a.jpra.patr.o.j. Ĉu ne noblas nia historio? Ĉu ne dignas nia lando? Ĉu ne sanktas niaj harmonioj? Ĉu ne ne.tuŝ.ebl.as nia Fundamento?
Konfesu, karaj, ke nun, ĉion ĉi aŭd.int.e, via buŝo flustr.em.as kaj via animo alte flugas, ke pli gaje restas al vi l’ animo kaj pli trankvile batas al vi la kor’.
(Sen.dub.e la rezultoj estas la samaj post leg.ad.o anstataŭ aŭskult.ad.o, sed tiu.okaz.e viaj okuloj kaj ne via buŝo flustr.em.as.)
Ĉar nun en nian historion profund.iĝ.int.e (aŭ almenaŭ en la rakontojn de niaj pra.patr.o.j), vi komprenas pli profunde vin mem, kaj deklam.em.as al la mondo plene fiere, plene digne:
“Jen mi heroo, esper.ant.uj.an.o! Jen mi preta batali drakojn en la lern.ej.o.j; jen mi entuziasma lukti kontraŭ gigantoj en la stratoj kaj la butikoj; jen mi avida superi kontraŭulojnĉiu.spec.a.j.n (eĉ ja krokodilajn)! Jen mi batal.em.a por la fina venko.
(Nu, jen mi almenaŭ esper.plen.a, ke fine mi trovos tempon legi revuojn abon.it.a.j.n, mal.ferm.i librojn aĉet.it.a.j.n, respondi leterojn ricev.it.a.j.n kaj part.o.pren.i en klub.kunven.et.o.j. Sed, heroe!)”