Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la retejo.
Reiru al la paĝo de instruiloj aŭ aliaj
testofabrikiloj: Faru Frazojn, Enskribu Ion


Paĝo fondita: 2020-06-25
Paĝo ŝanĝita:

Test-fabrikilo "Repensu"
por Instruistoj

Formataj Reguloj, Specimenaj Dataoj, Limoj

Celo:

Tiu ĉi paĝo permesas al vi sendi tekston dosieron al mia programo CGI, kiu ĝin ŝanĝos al sinkorektiva multelekta testeto simila al la specimenoj en formatoj X, H, k Unikodo. En tia testeto, la studento respondas al la demandoj kaj klakas butonon "Kalkulu"; tuj aperas la numeron de korektaj respondoj, sed ne indiko pri kiuj respondoj pravas aŭ malpravas.

La pedagogia logiko malantaŭ tio estas ke la studento lernas per reiro kaj repensado pri siaj respondoj, pri sia certeco, k pri la diversaj aliaj eblecoj. Tiucele mankas en la programo rimedo por raporti la "aventurojn" de la studento al la instruisto.

Por eviti pure mekanikajn divenojn sen pripenso pri la enhavo de la testeto, la programo rifuzas kalkuli poentojn se la studento respondis al malpli ol duono de la testeto.

La produktita kvizeto haveblas formatoj X, H, aŭ Unikoda (t.e., kun cirkonfleksoj), sed la entajpado devas esti en formato X.

Instrukcioj:

Preparu viajn demandojn en la ĝusta formato kaj tajpu aŭ "gluu" ilin en la suban skatolon. Tiam klaku la butonon "Sendu" kaj (se Dio volontas) tuj revenos via testeto en formo de paĝo HTML taŭga por la TTT. Simple gardu la paĝon kun taŭga titolo kaj sufikso .htm aŭ .html. (Mia programo ne gardas kopion, do se vi ne mem sekurigos vian testeton ĝi simple malaperos.)

Sub la skatoleto vi trovos specimenajn dataojn en ĝusta formato. Provu: simple "kopiu" la demandojn kaj "gluu" ilin en la skatoleton. Klaku la butonon kaj vidu la rezulton. Prove, eĉ metu la rezultan testeton sur vian paĝon de la TTT por eksperimento. Se ĉio ĝuste funkcias, libere uzu ĉi tiun paĝon por fari novajn testetojn laŭbezone.

(Vi povas elekti inter formatoj "X", "H", kaj "Unikodo" por la fina testeto. Por entajpi aŭ eglui la demandojn kaj respondojn, uzu formaton unikodan aŭ formato X! Por konservi "veran" X-on en el-ir formatoj "H" kaj "Unikodo", metu antaŭ ĝi krisignon: La Chau!x de Fonds.)

Nepre tralegu vian finredaktitan testeton kaj nepre provu ĉiujn ĝiajn demandojn. (Oni facile mistajpas!) Kredeble vi deziros modifi kelkajn aspektojn. Ekzemple, vi eble deziros aldoni bildojn, aŭ ŝanĝi la enkondukajn instrukciojn. Laŭvole faru!

Skatoletoj por Dataoj

Nomo de Testeto:


Instruistaj Instrukcioj (Tio aperos post la vorto "Tasko".)


Demandoj k Respondoj:

Elira Formato: Unikodo (ĉapelita), X, H            
Fono: Hela, Malhela

   




Specimenaj Dataoj

La sekva (blua) teksto estas en ĝusta formato. (Memoru ke la alineoj estas sensignifoj.)

radio|La cxefurbo de Francio estas |Novjorko|Londono|%Parizo|Tokio !!! La Chau!x de Fonds %%
rs!!!Tokio trovigxas en !!! %Japanio!!!Usono !!! Koreio !!! Kalifornio|Rusio
%%
droplist|La cxiel amata "Centra Oficejo" trovigxas en |Londono|Moskvo|Istanbulo|%Roterdamo |Amsterdamo |Juna Damo|Olda Damo|Damna Damo
%%
checkbox|Kiuj el la sekvaj estas sanktuloj?|Napoleono|%Sankta Auxgustin|%Sankta Ursula|Hitlero|Topiro I, la Timiga
%%
cs|Kiuj el la sekvaj NE estis esperantistoj? |J. Baghy | H. Dresen |%J. Stalin |%Napoleono


Reguloj pri Formato:

La dosiero teksta devas kongrui kun la sekvaj reguletoj:

  1. Ĉiu demando finiĝu per %%. (Tio estas ellasebla por la plej lasta.)
  2. Ĉiu demando konenciĝu per nomo de "speco" plus la "tubo" (|) por montri la formon kiun ĝi havu en la paĝo HTML. (Se ĉe via klavaro mankas tubo, uzu anstataŭe tri krisignojn: !!!)
  3. Enlaseblaj "specoj" estas:
  4. Post la nomo de la speco plus ĝia tubo (aŭ tri krisignoj) venas la demando mem, plus alia tubo, kaj poste la diversaj respondoj, kun tuboj inter si. Fine la %%. Blankaj spacoj apud la disigiloj %% kaj tuboj estas sen signifo por la programo, do vi rajtas aŭ uzi aŭ forlasi laŭvole.
  5. La ĝusta (korekta) respondo devas havi la simbolon % tuj antaŭ la unua litero. (Laŭ mia sperto forgesi pri tio estas mia plej ofta formata eraro.)
    Exemploj de Speco-Kodoj k Resultoj
    Speco "Droplist" (dr): droplist | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas
    Speco "Radio" (ra):radio | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas
    Lolaon
    Luluon
    Lilion
    Sen Respondo 
    Speco "Radio Samvica" (rs): rs | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas Lolaon   Luluon  Lilion  Sen Respondo 
    Speco "Checkbox" (ch):  checkbox | Ludoviko amas | Lolaon |%Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas
    Lolaon  
    Luluon 
    Lilion
    Speco "Checkbox Samvica" (cs):  cs | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas Lolaon  Luluon  Lilion
  6. Malplenaj alineoj tute malgravas, krom en tio ke la unua alineo ne rajtas esti malplena.
  7. La originalaj demandoj k respondoj devas esti en formato X, sendepende de la formato de la finita paĝo de HTML.
  8. Kaj apostrofoj (') kaj duoblaj citiloj (") estas tute uzeblaj. Ankaŭ aliaj simboloj specialiaj sekvas ordinarajn regulojn de HTML. Simile oni povas enmeti instrukciojn de HTML mem, ekz.: <i> aŭ <b>.
  9. La demando "Sen respondo" troviĝas kiel la komenca respondo laŭ necese. La programo aldonas tion kaj vi ne prizorgu.
  10. La programo raportos al vi "Eraro: malĝusta formato" por demando kie ĝi ne povas kompreni la instrukciojn pri formato. Plej ofte tio ĉi okazas se oni forgesas aldoni la nomo de la speco ("radio" k.s.) ĉe la komenco. Se mankos indikilo de korekta respondo, aperos simila raporto pri eraro. (Provu! Kostos neniom!)
  11. Se mankos "instrukcioj" la programo entajpos "Elektu el la donitaj ebloj. "

Limoj

  1. Ĉar la formato cele ne indikas la naturon de la eraroj --nur la numeron-- mi rekomendas nur mallongajn testetojn. Se la demandoj estas facilaj, la testeto povas esti pli longa, eble 10 ĝis 12 demandoj. Se la demandoj estas malfacilaj, la testeto estu pli mallonga por ne malkuraĝigu la studentojn. Por bona ekzerco, la samaj demandoj povas esti organizitaj komence en tri testetojn, kaj poste en nur du aŭ eĉ unu!
  2. La sinkorekta aspekto de la testeto dependas de la programeto JavaScript kiu kaŝas en la paĝo de HTML. Se vi kunmetos multajn testetojn sur la sama paĝo, ili komence devas havi malsamajn nomojn, ĉar la internaj kodoj devenas de la nomo kiun vi donas al la testeto.
  3. Se la unua alineo estas malplena, vi ricevos indikilon pri malĝusta formato por la unua demando.
  4. Se mankos la %% je la fino de ĉiu demando, la rezulto estos malĝustega.
  5. La dato kiam kreiĝis la testeto estas laŭ la tempo en Kalifornio, kie loĝas la patrina komputilo. Se tio ĝenas, vi kompreneble povos redakti ĝin.
  6. Mi min anticipe senkulpigas se tiu ĉi programo komplikigos vian vivon en neantaŭvidita maniero. Mi celis nur esti helpema!



Reiru al la komenco.