Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la retejo.
Reiru al la paĝo de instruiloj aŭ aliaj
testofabrikiloj: Faru Frazojn, Repensu


Paĝo fondita: 2011-09-17
Paĝo ŝanĝita:

Test-fabrikilo "Enskribu Ion"
por Instruistoj

Formataj Reguloj, Specimenaj Dataoj,

Celo:

Tiu ĉi paĝo permesas al instruisto sendi tekston pri sintakso aŭ morfologio al mia programo CGI, kiu ĝin ŝanĝos al sinkorektiva testeto kiun la instruisto povas tuj uzi en sia propra retejo. La elektoj troviĝas ene de normalaj tekstaj linioj.

La testeto postulas, ke la lernanto entajpu ĝustajn vortojn en la skatoletoj de la plenaj frazoj. Sed nur la korektaj vortoj restas. Nekoraktaj malaperas! La studento devas ŝanĝi respondojn ĝis ĉio estas korekta kaj restas en la skatoletoj. Kiam ĉiu skatoleto estas plena, la koloro de la paĝo ŝanĝiĝas.

Se la lernanto ne povas diveni la ĝustan respondon, pretas helpi "Helpo-koboldo," tamen nur kelkajn fojojn.

Por eviti senton de instruista minaco, mankas en la programo rimedo por raporti la "aventurojn" de la studento al la instruisto.

La produktita kvizeto haveblas formatoj X, H, aŭ Unikoda (t.e., kun cirkonfleksoj), sed la entajpado devas esti en formato X.

Instrukcioj:


Skatoletoj por Dataoj

Nomo de Testeto:

Instruistaj Instrukcioj (Tio aperos post la vorto "Tasko".)


Teksto kun Ekzercaj Esprimoj


Numero de Helpoj fare de la Helpo-Koboldo:

Formato: Unikodo, X, H            

   




Specimenaj Dataoj

La sekva (blua) teksto estas en ĝusta formato. Vi povas englui ĝin en la skatolon por dataoj.

Oktobro sekvas [[septembron]], kaj en Kebekio la vetero 
farigxas malpli [[varma]]. La maljuna hundo ne plu deziras 
ludi ((mal-interne)) [[ekstere]], sed preferas dormeti antaux 
la ((fajroloko)) [[kameno]]. 

Jen la sezono kiam la ((rat-similaj bestetoj)) [[musoj]] emas 
enveni la domon, kio kreas multe da laboro por la ((cxasema 
dom-besto)) [[kato]].
%%
En la nordo en oktobro venas la unua [[negxo]] de la vintro, 
sed en Montrealo nur malofte negxas antaux la sekva 
monato, [[novembro]].

Ĉefaj Reguloj pri Formato:

La dosiero teksta devas kongrui kun la sekvaj reguletoj:

  1. Ĉiun ĝustan respondon enmetu inter duoblaj rektaj krampoj: [[ĝusta respondo]]. Ne estas limo pri la numero de tiaj unuoj en la tuta testeto. (Se en via klavaro mankas la rektaj krampoj por tajpi "[[" kaj "]]", tajpu anstataŭe "(((" kaj ")))".)
  2. Se vi deziras enmeti helpeton antaŭ aŭ post la spaco, enmetu ĝin inter duoblaj rondaj krampoj kaj ĝi aperos en kontrasta koloro: ((malsomera sezono)) [[vintro]].
  3. Vi povas elekti inter formatoj "X", "H", kaj "Unikodo" por la fina testeto, sed nepre uzu nur la formaton X por krei la teston!
  4. Por konservi "veran" X-on en formatoj "H" kaj "Unikodo", metu antaŭ ĝi krisignon: La Chau!x de Fonds.
  5. Mi rekomendas ke vi produktu ĉiun testeton en formato X aŭ H eĉ se vi ankaŭ uzas formaton unikodan, ĉar kelkaj komputiloj ankoraw ne ĝuste montras unikodon.
  6. Ĉiu alineo finiĝu per %%. (Tio estas ellasebla por la plej lasta.)
  7. Se mankos "instrukcioj" la programo entajpos "Entajpu vortojn kiuj gramatike kaj sence estas ĝustaj laŭ la resto de la teksto!"

Post viaj instrukcioj, la programo aldonos la sekvajn vortojn:

La ĝustaj respondoj restos. La malĝustaj (aŭ neantaŭviditaj) tamen malaperos. Okaze de bezono, vi povos peti helpon de la "Helpo-koboldo" Simple klaku en la skatoleto. Bedaŭrinde la Helpo-koboldo emas moki vin, kaj se vi petos helpon pli ol XXX-foje, la paĝo eĉ flaviĝos! (Jen honta okazo!)

Tamen se vi sukcesos plenigi ĉiujn skatoletojn SEN FLAVIĜO, la paĝo roziĝos pro ĝojo!

Bonvolu noti: Ĉi tiu testeto ekzistas nur por via propra uzo. La komputilo nek memoros nek raportos al iu ajn viajn testetajn aventurojn.

("XXX-foje" —la numero de helpoj fare de la Helpo-koboldo— estos tiom kiom vi elektis. Se vi ne elektos alian numeron, la Helpo-koboldo helpos nur 3 fojojn.)

Aliaj Observoj

  1. Malplenaj linioj tute malgravas.
  2. Nepre tralegu vian finredaktitan testeton kaj nepre provu ĉiujn ĝiajn demandojn. (Oni facile mistajpas!) Kredeble vi deziros modifi kelkajn aspektojn. Ekzemple, vi eble deziros aldoni bildojn, aŭ ŝanĝi la enkondukajn instrukciojn. Laŭvole faru!
  3. Kaj apostrofoj (') kaj duoblaj citiloj (") estas tute uzeblaj. Ankaŭ aliaj simboloj specialaj sekvas ordinarajn regulojn de HTML. Simile oni povas enmeti instrukciojn de HTML mem, ekz.: <i> aŭ <b>.
  4. Se mankos indikilo de korekta respondo, aperos urĝa ruĝa averto sur via testeto. (Provu! Kostos neniom!)
  5. Mi rekomendas mallongajn testetojn por ke lernantoj ofte spertu sukceson. Kontrolu samcele ke la numero de helpoj haveblaj de la Helpo-koboldo kongruas kun viaj celoj.
  6. La sinkorekta aspekto de la testeto dependas de la programeto JavaScript kiu kaŝas en la paĝo de HTML. Se vi kunmetos multajn testetojn sur la sama paĝo, ili komence devas havi malsamajn nomojn, ĉar la internaj kodoj devenas de la nomo kiun vi donas al la testeto.
  7. La dato kiam kreiĝis la testeto estas laŭ la tempo en Kalifornio, kie loĝas la patrina komputilo. Se tio ĝenas, vi kompreneble povos redakti ĝin.
  8. Mi min anticipe senkulpigas se tiu ĉi programo komplikigos vian vivon en neantaŭvidita maniero. Mi celis nur esti helpema!

Reiru al la komenco.