Paĝo kreita: 030215

La sekva eseeto aperis en Literatura Foiro, n-ro 67 (Junio, 1981), paĝoj 5-10.

DKJ

Humura Ŝanĝiĝo

"Kial miaj maljunaj gepatroj
ne ĝuas la bildstriojn de LAT?"

verkis David K. Jordan

Ĉiumatene post ellitiĝo mi kutimas min sidigi en kiel eble plej komforta brakseĝo kun taso da kafo kaj kun la matenĵurnalo, LOS ANGELES TIMES, por prepari min kontraǔ la malfacila ideo, ke komenciĝas la nova tago. Ĉam mi komencas per la paĝo de bildstrioj. Se mankas al mi tempo, mi ofte legas nur la bildstriojn. De temp' al tempo stilo malaperas, kaj la redakcio enmetas novan. Memore al la malnova, mi elbuŝigas du-tri fiesprimojn pri la ŝanĝo, sed post kelkaj tagoj ekĝuas la novan.

Plej laste min vizitis miaj maljunaj gepatroj, kaj mi tuj rimarkis, ke la ĵurnalo enhavas sufiĉe multajn bildstriojn kiuj ne estas humuraj por homoj de ilia generacio. Speciale neŝatataj de ili estis la pli novaj.

bildo
Diable, Roĝero … Restas plena monato antaǔ la printempo!

En Usono, ĵurnalaj bildstrioj vendiĝas per naciaj kompanioj al multaj diverslokaj ĵurnaloj. Ĉiu stilo estas do pli malpli nacia objekto, kaj ne reprezentas nur regionan humuron. La lokaj ĵurnaloj ĉe miaj gepatroj eldonas multajn samajn bildstriojn kiel LAT. La problemo do ne estis simpla malkutimo. Plue, LAT estas la plej grava ĵurnalo de okcidenta Usono. La problemo do ankaǔ ne estis, ke ĝi celas nur malplimulton de la loĝantaro.

Mi komencis scivoli ĉu la stilo de la usona bildstria humuro eble ŝanĝiĝadas? Ĉu eblas ke la humuroj de la epoko de miaj gepatroj aǔ geavoj subtile malsamas al la nuna? Se jes, kia, mi komencis scivoli, estas la diferenco? Kiel malsimilas plej lastaj popularaj bildstrioj al pli tradiciaj?

Dum mi parolis pri la problemo kun pli aĝaj homoj kaj esploris pri la humureco de diversaj komiksoj laǔ malsamaĝaj amikoj, ŝajnis al mi, ke la novaj bildstrioj havas almenaǔ kelkajn novajn karakterizojn kiujn mi malofte trovas en pli malnovaj usonaj strioj.

Rimarku strion 1: "Diable, Roĝero … Restas plena monato antaǔ la printempo!" Roĝero sidas absolute kaj esence ordinarega ĉe la manĝotablo, trinkas la matenan kafon, kaj legas la ĵurnalon. Sed li portas artefaritajn flugilojn de papilio. La papiliaj flugiloj ne spegulas en simpla maniero internan ĝojon pri ekprintempo. Kontraǔe, lia mieno spegulas neniun ĝojon. Anstataǔe la flugiloj (artefaritaj, ŝnure ligitaj al la dorso) implicas frenezan obstinon kaj patologian devigon, ne ĝojon. La edzino, ege ordinara usona virino, enuigita per la flugiloj, vidas la flugilojn samkiel ni ilin vidus, kiel signon de nenormaleco, nenormaleco kiun si devas toleri ĉe la edzo, sed kies esprimon ŝi preferus maloftigi. La universala homa ĝojo je printempo transformiĝas ĉi tie al patologio.

La bildstria artisto kritikas la emon en usona socio nuligi naturajn emociojn. Kaj trakti ilian esprimon kiel malsanon. La kritiko estas profunda: Roĝero ne nur estas viktimo de la malsimpatia edzino; li mem agas ne ĝoje, sed patologie. Kio amuzu, samkiel ĉe aliaj strioj, estas troigo kaj simileco al nia ĉiutaga vivo. Sed la troigo ĉi tie estas (a) la konflikto inter la ordinareco de la ekstero de Roĝero kaj lia interna sentemo pri printempo kaj (b) la fakto, ke socio kondukas Roĝeron al esprimo de sia printempa sentemo kiel patologion.

Sed ĉu patologiaj homoj rajtas nin amuzi, eĉ se la patologio mem estas la kritikata? Se jen estas tio kion malŝatas la gepatroj, ĉu la koro de la diferenco inter ilia respondo kaj tiu de miaj pli junaj amikoj do povus resti en (ĝenerale) pli granda ricevemo al socie, kaj fizike, patologiaj personoj, ĉe la junuloj?

Por ĝui la strion, oni ja devas permesi sin enlasi la ideon ke frenezuloj (kia estas Roĝero) rajtas loĝi inter ni, kaj ke neordinaruloj povas havi por ni mesaĝon, sen esti superhomoj de aliaj planedoj. La generacio de miaj gepatroj kredeble estis, en tiu rilato, malpli tolerema: unu 50-jara amiko ne plu legas la bildstriojn, ĉar ili enhavas homojn tro malbelajn por esti ŝercaj!

bildo

Certe dum jardekoj niaj lernejoj propagandis por tia celo, ĉefe responde al la "rasa problemo" de nia lando. Kaj certe ekzistas ankoraǔ hodiaǔ voĉoj "novdekstraj" kiuj kriaĉas kontraǔ ĝenerala tolero pri malordinareco. Ĉu la novdekstruloj pravas kiam ili diras, ke usonaj junuloj (kaj junkoruloj) estas hodiaǔ pli toleremaj ol antaǔe? Ĉu tial la patologio de Roĝero povas esti por mi simpla fakto kiu partoprenus en la ŝerco samkiel partoprenus alia simpla fakto, dum por miaj gepatroj la patologio haltigas la aferon antaǔ ol ili atingas la ŝercopunkton? Interesa hipotezo.

Se temas pri unika sperto de la nuntempa generacio, oni pensu ankaǔ pri aliaj unikaj spertoj de la nuntempa usona generacio de junaj plenkreskuloj (la plejmulto da legantoj de LAT). Se ni eble malsimile sintenas pri malordinareco ĉe "ordinaraj" homoj, eble ni posedas ankaǔ aliajn trajtojn kiuj eksplikus aliajn malsamajn opiniojn pri la ĝuebleco de bildstrioj.

Ekzemple la strio 2 uzas ne nur monstron ("patologiulon"), sed monstron mekanikan: grandegan robotan muson kiun la kato prefere ne ataku. La kredebleco de tia monstro eble postulas toleremon al "patologiuloj", sed ja grandparte ĝi konstruiĝas sur alia ideo kiun eble ne sufiĉe posedas la pli aĝa generacio: la maŝinmondo. Tia monstro povas esti sufiĉe kredebla kaj interesa nur por generacio kiu plenaĝiĝis ne nur sub propagando pri toleremo sed ankaǔ en mondo kie komputoroj rapide fariĝas ĉiutagaĵoj (fakte mi verkas tiun ĉi tekston per komputoro, do ne per skribmaŝino, samkiel verkas ege multaj junaj usonanoj eĉ la privatajn leterojn). Kiu do ne sentas la konstantan ĉeeston de "inteligentaj" maŝinoj en sia vivo kredeble malpli simpatias al tia ŝerco. Ŝercoj pri komputoroj malofte amuzas miajn gepatrojn.

bildo
Tuj rigardu, Anjo: Ĝi revenas!

Se Roĝero estas iom patologia, kaj se la kato atakas ion mekanikan, la strio 3 enkondukas ankoraǔ alian elementon: la imagojn kiujn kredebligis por ni la televido kaj kinofilmoj. "Tuj rigardu, Anjo: Ĝi revenas!" diras la edzo dum la paso de la aǔtomobilo tra aǔtomata lavejo.

Kiam oni soforas tra tia aparato, aperas en la mallumo gigantaj brosoj kaj neantaǔvideblaj sprucoj da sapa akvo. Infanoj aǔ teruriĝas aǔ ĝuas la senton de danĝero kaj de aventuro. La ekapero de monstro "el la profundoj" en tia aparato simple spegulas la neklarajn timojn de infanoj … sed nur se la leganto estis infano post la kreo de tiaj aparatoj, kaj nur se por li monstroj el la profundoj estas enlasebla ideo, jam enkapigita dum infaneco per filmoj kaj televido. Pli aĝa persono neniam travivis infanecon kie aǔtolavejoj estis interese danĝeraj spertoj kaj "elprofundaj monstroj" estis vivaj ebluloj.

Nehomaj, preskaǔhomaj, k homaĉaj formoj havas por usonaj hodiaǔuloj enlaseblecon kiun ili simple ne posedas (kredeble) por la pasinta generacio.

Mia hipotezo, do, fariĝis ke la sperto de mia generacio, plenkreskiĝinta en epoko de televido kaj filmoj, de la deveno de komputoroj, kaj de tre forta propagando favore al la akceptebleco de homoj kiel homoj malgraǔ patologioj, permesas al ni junaj plenkreskuloj ke ni ĝuu multajn specojn de bildostrioj kiuj aǔ ne interesas al niaj gepatroj, aǔ ilin mallogas.


Centra en tia analizo estas homigemo: la tendenco imagi ke nehomaj objektoj estas homsimilaj. Tio estas forta tendenco en Usono, kaj estis tia dum multaj jardekoj. Jam en la tagoj de W. Disney, oni trovis certe kantantajn gitarojn, ktp.

Usonanoj, mi ekkomprenis dum mi loĝis en Ĉinio, mirinde facile emas homigi siajn ĉirkaǔaĵojn. "Ne frapu la tablon, kara. Kiel vi sentus pri tio se vi estis ja tablo?"

Se mia analizo pri la diferenco inter generacioj pravas, tiu ĉi tendenco al homigemo devus esti eĉ pli severa ĉe miaj samaĝuloj ol antaǔe. Sed mi ankaǔ kredemas, ke tradicia homigemo de usonanoj sin etendas al novaj limoj kaj en novajn direktojn. Esenca en la fenomeno de homigemo estas ekzistismaj probleblemoj pri la rilato de la homaro al la universo. Tio kapablas esti timiga problemo, kaj unu el la novaj direktoj de la homigema tendenco povas esti la esplorado de la danĝeroj de la universo. Tia sanĝo speciale ja harmonius kun la ĝeneralaj aktualaj necerteco kaj timemo pri ekz. eventuala eluzo de naturaj produktaĵoj (kiel nafto) , troa multiĝo de la homa loĝantaro, ktp.

La esploro de la "danĝera universo" per homigaj modifoj jam de multaj jaroj troviĝis en la ĝenro de terura fikcio kaj speciale de teruraj filmoj. Ĝuste tia minaca flanko de naturajobjektoj subtile homigitaj estas centro de la 20-jarcenta ĝenro de fikcio: teruraĵoj, speciale teruraj filmoj.

Unu speco de bildstria serco do konstruiĝas sur ekkompreno ĝuste de la troaj limoj al kiuj kondukas nin tia emo. Kaj por la gepatra generacio, kiu malpli ekscesas tiurilate, la serco estas malpli evidenta.

bildo
Levu tuj la manojn!

Konsideru la strion 4, ekzemple: "Levu tuj la manojn!" Tiel dirante, unu terpomo minacas duan per terpoma senŝeligilo kia estas trovebla en iu ajn usona kuirejo. La ŝerco estas simpla kaj ne speciale nova: imagu la vidpunkton de la terpomo! Sed en la emocia fono troviĝas ja multaj ekzistismaj problemoj pri la pozicio de la homo en la universo. Kio novas eble estas la minaca kvalito.

La serio de strioj fine de la paĝo estas ekzemplo de homo kies vivo fine plektiĝas kun homigita sed nehoma objekto de ĉiu usona domo: televidilo. La serio ŝercas ne nur per la usona necerteco pri la eventuala homeco de televidiloj, sed per la de ĉiuj spertata konflikto inter la allogo de popularaj televidprogramoj kaj la egale popularaj esprimoj pri la malvaloro de la televidaj programoj en la homa sperto.

La televidilo ĉi tie estas malica, eĉ diableta seduktilo, pli ol duone homa. La homigemo al maŝino, kaj la sento de danĝero, kaj la malforto de la heroo (Ĉako) antaǔ objekto de la propra domo —ĉio ĉi estas sufiĉe nuntempaj temoj en usonajbildstrioj.


Bildstrioj estas grava populara artoformo. Ili gravas ĉefe por socia analizo pro la kapablo speguli la socion kiu ilin uzas. Kontraǔe kaj simile, la analizo de bildstrioj postulas analizon de la problemoj kaj la interesoj de tiu socio.

Kiam sanĝiĝas socio, kompreneble la sanĝiĝon povas speguli la bildstrioj. Komprenante, ke la usona socio kaj karakteroja vigle kaj rapide sanĝiĝadas en tiu ĉi jarcento, ni ne surpriziĝu trovi ke malsimilaj bildstrioj estas amuzaj por malsimilaj generacioj.

Eble jen kial miaj gepatroj ne ŝatas la novajn bildstriojn de LOS ANGELES TIMES. Aǔ eble ili simple maljuniĝas.


 

bildo


Reiru al la komenco.