Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la retejo.


Paĝo ĝisdatigita:

Kantoj por Zamenhofaj Bankedoj
(Zambanaj Kantoj)

Enhavo:

  1. Ho, Zamenhof Vi Foras Nun! (Melodio: Little Town of Bethlehem)
  2. Portu Lumon, Ho Ludovikego! (Melodio: Un Flambeau Jeanette Isabella)
  3. Universala Kongreso (Melodio: Adeste Fideles)
  4. Ho Zamenhof! (Melodio: O Tannenbaum!)
  5. Feliĉegan Naskiĝtagon (Melodio: Jingle Bells)

Enkonduko: Via Problemo k Ties Solvo

La Problemo:
photo by DKJ
Zamenklaŭs
La Solvo:

Reiru al la komenco de la paĝo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Ho, Zamenhof Vi Foras Nun!
(melodio: Little Town of Bethlehem/Ho, Eta Urbo Betlehem)

1. Ho Zamenhof vi foras nun,
Ripozas en trankvil'
En paco de senzorga dorm'
Sub milda stela bril'.

Keklfoje ni scivolas
Ĉu bone fartas vi?
Ĉu eĉ anĝel' parolas
Kaj skribas en l'L.I.?
2. Ĉe vi en la ĉieloj
Ĉu nun trovgiĝas PIV?
Ĉu kantas la anĝeloj
Pri -ig kaj -iĝ kaj -iv?

Ĉu laŭ la Eternulo
(korekta ĉiam li)
La landon tie nomu ni
Ĉjeluj' aŭ Ĉieli'?

Reiru al la komenco de la paĝo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Portu Lumon, Ho Ludovikego!
(melodio: Un Flambeau Jeanette Isabella/Portu Torĉon Ĵanet Isabela)

1. Portu lumon, ho Ludovikego!
Portu lumon al nia homar'!
Ho heroo de Bi-alistoko,
Ho-o majstreg' de forta voko!
Ho! Ho! Kiel la lingvo belas!
Ho! Ho! Kiel ni amas ĝin!
2. Sekvu nin, ho vi esperantistoj!
Venku kun ni, ho esperantar'!
Ĉu ekstere la mond' krokodilas
Dum esperante ni tril-trilas?
Jen pre-tiĝas la mond' por venko!
Jen pre-tiĝas la mond' por ni!
3. Venkos ni kontraŭ obstinaj baroj,
Venkos ni kontraŭ reĝo kaj car',
Venkos ni super ĉiaj obstakloj,
Se helpos nin cent mil mirakloj!
Ho! Ho! Kiel la lingvo belas!
Ho! Ho! Kiel ni amas ĝin!

Reiru al la komenco de la paĝo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Universala Kongreso
(melodio: Adeste Fideles/Venu Fidelaj)

1. Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso!
Venu, ho venu, en harmoni'!
Kun la vortaro
Flugu trans la maro!

AŬ: Ĉeestu la Kongreson, (3-foje)
Kongresu kun ni!!
AŬ Vizitu Montrealon, (3-foje)
En Kebeki'!
2. Aŭskultu diskutojn, kantojn k balbutojn!
Librojn aĉetu kun poezi'!
Skribu poŝtkarte,
Himnon kantu parte.

AŬ: Ĉeestu la Kongreson, (3-foje)
Kongresu kun ni!!
AŬ Vizitu Montrealon, (3-foje)
En Kebeki'!
3. Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn,
distrajn programojn ĉeestu kun ni!
Gaje bankedu!
Ne dubulojn kredu!

AŬ: Ĉeestu la Kongreson, (3-foje)
Kongresu kun ni!!
AŬ Vizitu Montrealon, (3-foje)
En Kebeki'!

Por la kebekiigo de la teksto mi dankas al Ĵenja Amis.

Reiru al la komenco de la paĝo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Ho Zamenhof!
(melodio: O Tannenbaum!/ Ho Abio)

1. Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Hodiaŭ vi naskiĝis.
Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Hodiaŭ vi naskiĝis.

Vin kiel majstron sekvas ni
Kaj verdajn pensojn pensas ni.

Ho Zamenhof de nia kor'
vi certe estas reĝo!

2. Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Ni amas Esperanton!
Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Ni amas Esperanton!

Ne nur paroli ĝuas ni,
Legadon amas ankaŭ ni.

Ni skribas kaj aŭskultas ja
Kaj krokodilas ankaŭ.

3. Vin, verdan lingvon, amas mi,
(Sed ne akuzativon).
Vin, verdan lingvon, amas mi,
(Sed ne akuzativon).

Nur kiam mankas vort' al mi
Entuziasmas mi malpli.

Sed amas mi, vin amas mi,
Se ĉio fluas glate!

4. Atendas, atend-ad-as ni
La Verdan Venkon Finan!
Atendas, atend-ad-as ni
La Verdan Venkon Finan!

Malnovaj zorgoj for de ni!
La vintro pasos; restos ni,

Fortegaj ni, verdegaj ni,
Simile al abioj.

Reiru al la komenco de la paĝo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Feliĉegan Naskiĝtagon
(melodio: Jingle Bells/Tintilaro)

1. Sidante sur la seĝ',
Malantaŭ vortareg'
Longege serĉis ni,
Kaj sole kaj en greg'
Esprimon ĝustan por
Saluti taŭge vin
Dum naskiĝtage tostas ni
Per rimoj kaj per vin'!
(2-foje:)
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir-o!
2. Ni serĉis tra la nokt'
Konfesu ni sen blag,
Sed mankas simpla vort'
Por via naskiĝtag.
Nur eblas kunmetaĵ',
Nur kvarsilaba vort',
Nur "Feliĉegan Naskiĝtagon"
Jen kruela sort'!
(2-foje:)
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir-o!

Reiru al la komenco de la paĝo, al la Esperantisma Ludejo.