Paĝo fondita: 2023-04-17
Paĝo ĝisdatigita:
ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian junan Esperantujon la simile juna reĝo Rimo I “la Valora,” kiu estis la patro de la sekva reĝo, Rimo II “la Senvalora”, kaj antaŭulo de Kuni I “la Grandioza” (kiu atingis la tronon kaj la titolon “Grandioza” postkiam li savis la landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).
En la tempo de Rimo I “la Valora” la lando bedaŭrinde restis ankoraŭ ne savita. Senbride marŝis drakoj kaj gigantoj tra la mondo. Kaj civilizacion ankoraŭ minacadis la najbaraj volapukistoj.
Pro la barbareco de la najbaraj volapukistoj, kompreneble devis okazi grandaj militoj por savi civilizacion. Kaj ĉar okazis grandaj militoj por savi civilizacion, necesis forta armeo. Kaj ĉar necesis forta armeo necesis ankaŭ multaj soldatoj. Ĉiu esperantujano nature deziris savi civilizacion, tiel en tiu antikva tempo kiel ankaŭ hodiaŭ, kaj tial Esperantujo havis multegajn soldatojn: soldatojn brilajn kaj stultajn, riĉajn kaj mizerajn, junajn kaj oldajn, dikajn kaj sveltajn, fierajn kaj hontemajn, komencantajn kaj veteranajn, sukcesajn kaj povrajn, fidelajn kaj perfidajn.
Samkiel nuntempe ni esperantujanoj de tiu epoko estis pacama popolo, kies planoj por savi civilizacion inkluzivis precipe arton kaj literaturon kaj diskutojn pri filozofio, ne militojn. Ĝuste pro tio niaj konkursoj kaj premioj kaj foiroj estis literaturaj, ne boksaj aŭ luktaj. Kaj ĝuste pro tio nia granda armeo nomiĝis la “Pacaj Batalantoj”.
La Pacaj Batalantoj strebis savi civilizacion ne per bomboj kaj pafiloj sed plejparte per la verkado de esejoj kaj leteroj kaj de noveloj kaj poemoj. La solaj “bataloj” de niaj soldatoj estis precipe inter si kaj precipe pri lingvo kaj literaturo (aŭ kelkfoje pri novaj religioj aŭ pri nove pensitaj sanigaj metodoj). Tamen pri aferoj lingvaj kaj literaturaj ili kapablis fariĝi timige batalemaj, kelkfoje detruemaj, de temp’ al tempo eĉ mortigemaj (ĉiam pace).
Inter la Pacaj Batalantoj troviĝis unu kun la promesoplena nomo Venkego. Venkego ne estis juna. Por vere diri, li estis jam maljuna, multoble pli maljuna ol la juna reĝo Rimo I “la Valora”.
Kiel niaj aliaj soldatoj, maljuna Venkego okupiĝis pri literaturo, kaj unu tagon, sub la influo de tre arda kaj fervora pasio, li verkis poemon kun la titolo “Venu la Verda Venk’!”. Amase kaj vaste ĉiu taksis la titolon (kaj tial la tutan poemon) brilega, kaj multegaj civitanoj hastis por membriĝi en la Pacaj Batalantoj por ĉie deklami “Venu la Verda Venk’!” kaj tiel savi civilizacion. (En tiu fora epoko —malsimile al nia pli lumigita epoko— oni kutime ne legis la plenajn tekstojn de literaturaj verkoj, sed nur la titolojn. Ĉiu altege taksis la poemon “Venu la Verda Venk’!” nur pro la titolo, kaj neniu rimarkis la mirindan aĉecon de la nelegata poemo mem.*)
*-Flanknoto: Jen, ekzemple, la komenca strofo:
Venu la Verda Venk’!
Venu, venu verda venko!
Ne nur sidu sur la benko!
Malkrokodilemo ĉie bonfartu!
Cis fina gloro tuj ĉio startu!
… ktp
Pro tiu vaste laŭdata titolo kaj neniam legita poemo, nia reĝo Rimo I “la Valora” nomumis la simplan maljunan soldaton Venkegon generalo super ĉiuj aliaj generaloj: “generalestro” —kun impona salajro— kaj ordonis, ke li (unue) pacigu la soldatojn interbatalantajn pri literaturo kaj ke li (poste), se eble, fortimigu la drakojn kaj la gigantojn kaj ke li (trie, aparte grave) venku la sovaĝajn najbarajn volapukistojn. Aŭ se ne ĉi ĉio, almenaŭ ke li (kvare) verku epopeon pri tiaj dezirindaj celoj. Kompreneble ĉiu konstatis, ke tiaj taskoj postulos sufiĉe da tempo. Eble jarojn.
Ja pasis multaj jaroj. Pacaj batalantoj naskiĝis kaj vivis kaj mortis (kiel ankaŭ iliaj literaturaĵoj) kaj Generalestro Venkego fariĝis ĉiam pli maljuna. Maljunega. Mirinde maljuna. Liaj paŝoj ekmalripidiĝis. Lia dorso ekkurbiĝis. Liaj oreloj eksurdiĝis. Liaj dentoj komencis elfali. Li malfacile promenis. Li nur balbute parolis. Li emis neantaŭvidite kaj abrupte endormiĝi.
La volapukujanoj, rimarkante la maljunegecon de Generalestro Venkego, kaj la fakton ke niaj aliaj soldatoj restis hejme plenatente prizorgante literaturaĵojn, invadis nian karan Esperantujon, kun soldatoj kaj ĉevaloj, kun tamburoj kaj trumpetoj, kun glavoj kaj kirasoj, kun arkebuzoj kaj kanonoj.
Nia reĝo Rimo I “la Valora” rapidis por veki kaj voki Generalestron Venkegon. Kaj Generalestro Venkego tuj kunvenigis manplenon da soldatoj kaj marŝigis ilin al la fronto kun niaj propraj tamburoj kaj trumpetoj kaj glavoj kaj kirasoj kaj arkebuzoj kaj (plej grave) niaj aparte timigaj kanonoj.
Nia lingvo havas kvin belajn vokalojn. Tial nia armeo havis kvin belajn kanonojn, ĉiu kun aparta vokala sono. Niaj soldatoj ofte parolis pri “la kantoj de la kanonoj”. Kelkaj eĉ penis verki simile belvokalajn kantojn por poeziaj antologioj kaj krestomatioj.
Kelkaj civitanoj maltrankviliĝis pri tio ke la volapuka lingvo posedas ok vokalojn kaj Volapukujo posedis do ok kanonojn. Sed volapukujaj kanonoj estis malpli belsonaj —certe neniu en Volapukujo parolis pri “la kantoj de la kanonoj”! Kaj tri el ili ofte misfunkciis, bezonante konstantan riparadon. Krom tio, Volapukujo estis barbara lando al kies poemoj mankis bonaj rimoj kaj al kies soldatoj mankis la sperto kiu devenas el interbataloj pri lingvo kaj literaturo. Pro tio sen ia ajn dubo, la volapukuja invado povis do nur fiaski.
Por ke bataloj estu bone organizitaj kaj ne tute ĥaosaj, la Pacaj Batalantoj ĉiam pafigis la kanonojn laŭ alfabeta ordo.
Paf! sonis nia unua kanono. Paf paf paf!
Pef! sonis nia dua kanono. Pef pef pef!
Pif! daŭrigis nia tria. Pif pif pif!
Pof kaj Puf! sonegis niaj kvara kaj kvina kononoj.
Pof puf pof puf pof puf!
Post nia paf kaj nia pef, post nia pif kaj nia pof, kaj speciale post nia fina puf, ĉiu invadanta soldato jam mortis kaj la glora venko venis al ni.
“Ve-ve-ve-venu la ve-ve-ve-verda ve-ve-ve-venko!” ĝoje laŭtkriis maljuna Generalestro Venkego de sur sia bela kaj alta ĉevalo, kaj li ĉielen svingis sian glavon. Ja, entuziasme li svingis eĉ DU glavojn, po unu en ĉiu mano. Ne plu mantenante la bridon de la ĉevalo, kaj en la sama momento neantaŭvidite kaj abrupte ekdormante, tuj li falis el la selo al la grundo, sed li falis ankoraŭ kriante “ve ve ve …”. Kaj tiam, BOP! Li rompis sian kapon kiel falintan melonon.
Kompreneble li mortis, sed venke kaj do feliĉe.
La venka festo estis ege glora afero, kaj nia tuta lando ĝojege kaj plenkore festis (pli ebrie ol dece, laŭ kelkaj samideanoj). Oni bedaŭris pri la falinta generalestro, kompreneble kaj pri lia kapo rompita kiel falinta melono, sed ĉiuj laŭte kaj fiere ripetis unu al la alia lian finan, patrujaman krion: “ve ve ve…!” Nia reĝo Rimo I “la Valora” eĉ deklaris, ke tiuj signifoplenaj silaboj fariĝu grava nacia devizo.
Tial, memore al Generalestro Venkego, la belega devizo “Venu la Verda Venk’!” restas en nia lingvo en la pli simpla formo kiun li kriis en la plej lastaj momentoj de sia vivo. Kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni esperantujanoj, en momentoj de forta emocio (ĉu feliĉa ĉu malfeliĉa), emas kortuŝe krii “ve-ve-ve!”
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.