Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:
ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la loĝantoj de nia Esperantujo trinkis vinon verdan kaj bieron verdan, teon verdan kaj kafon verdan. (Lakton ili tute ne trinkis, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni ne trinkas lakton verdan, kompreneble.)
Vinon verdan oni produktis el verdaj vinberoj, kaj verdaj vinberoj kreskis en tiu epoko nur en nia fora okcidenta provinco, kie loĝis afablaj kaj simplaj kamparanoj, kiuj malĝuste prononcis la vokalojn kaj emis forgesi la akuzativon.
En tiu sama provinco naskiĝis la grafo Usus, nevo de nia fama Reĝo Kuni II, kaj pro tio la reĝa ĉefvinisto, ĉefministro kaj ĉefimpostisto. Samkiel la kamparanoj de la regiono, ankaŭ la grafo Usus estis afabla kaj simpla homo, kiu modeste regis la vinproduktadon, nome de la reĝo, kiel ankaŭ la regionan impostan sistemon kaj la ĝeneralan organizon de ĉiaj lokaj registaraj aferoj. Estante nur grafo, kaj ne reĝo, li loĝis en modesta grafa palaco, kaj ne eleganta, reĝa palaco. Kaj samkiel ĉiu de sia hejma provinco, li malĝuste prononcis la vokalojn kaj emis forgesi la akuzativon.
Kompreneble la grafo Usus amegis la verdan vinon de sia hejma provinco, kiun li trinkis grandkvante kun sia tagmanĝo kaj kun sia vespermanĝo kaj kun sia antaŭenlitiĝa verda kuko. Efektive ĝuste pro sia granda amo al la verda vino li kapablis resti (eĉ kiam li vizitis la ĉefurbon) afabla kaj simpla homo, kiu malĝuste prononcis la vokalojn kaj emis forgesi la akuzativon. Ankaŭ ĝuste pro la vino li fariĝis de unu jaro al la sekva ĉiam pli afabla kaj ĉiam pli simpla; li ĉiam pli malklare prononcis la vokalojn (ĝis ĉiuj samis) kaj ĉiam pli ofte forgesis la akuzativon (ĝis ĝi tute malaperis).
“Me ames ven!” ofte diris la grafo Usus al la grafino Ususin’, kaj ŝi neniam sciis ĉu li amas ŝin aŭ ĉu li amas vinon, aŭ ĉu eventuale li simple emas ien iri. Tamen ne gravis, ĉar li estis afabla kaj cetere li estis ja grafo.
“Le heŭndo me mordes,” diris la grafo Usus iun tagon al la grafino Ususin’, kaj ŝi ne sciis ĉu vundiĝis la grafo aŭ la hundo. Tamen ne gravis. Post sufiĉe da vino verda, pace dormis ambaŭ.
“Ĉeŭ ploves?” kelkfoje li demandis antaŭ ol li eliris en sia grafa kaleŝo, kaj ŝi ne sciis ĉu li havis intereson pri pluvo estanta, estinta aŭ estonta. Sed ne gravis, ĉar post iom da vino verda la grafo ne plu rimarkis ĉu li estas malseka.
Bedaŭrinde, grafo afabla kaj simpla malfacile kolektis impostojn, kaj grafo jaron post jaro pli afabla kaj pli simpla des malpli facile kolektis impostojn. Do post kelkaj jaroj mankis ne nur klaraj vokaloj en la grafa buŝo kaj ne nur akuzativoj en la grafaj frazoj, sed mankis ankaŭ mono en la grafa kaso eĉ por aĉeti vinon verdan. Kompreneble okazis granda krizo. Kiam la afabla kaj simpla grafo ne ricevis sian kutiman vinon kun la tagmanĝo, nek kun la vespermanĝo, nek kun la antaŭenlitiĝa kuko, li restis simpla, sed li tute malafabliĝis.
“Kial mankes vin’?” laŭte demandis la grafo.
“Ĉar oni ne sukcesis kolekti impostojn, grafa moŝto,” respondis la kasisto.
“Se vi ne kalektes impasto, vea kapo ani ferstreku!” kriis la grafo. “Mi ames vin’!”
Sed la kasisto pro la malklaraj vokaloj komprenis nur la plej lastan frazeron. “Ho, li amas min,” pensis la kasisto. “Do, ne gravas, ke mi afable kaj simple ne kolektis la imposton.”
Tamen tio ne estis la signifo, kaj oni senkapigis lin.
“Me ames ven’! Me ames ven’!” ekkriis la grafo. Kaj li kuris de unu ĉambro al alia en la modesta grafa palaco serĉante la lastan guton de la kara vino verda. Sed li trovis neniom.
“Kie estes veno?” kortuŝe lamentis la grafo. “Mi ames veno. Mi bezeŭnes ven’!”
“La reĝa vindeponejo estas tute malplena, ĉefvinista moŝto,” raportis la kontrolisto de deponejoj. “La vino en la lando ne apartenas al la reĝo. Kaj se ni ne pagos, la deponejoj ne vendos la vinon al la registaro.”
“Esto nova empasto! Ĉea vin’ deves este reĝa!” ekkriis la grafo. Kompreneble li intencis diri, “Estu nova imposto! Ĉia vino devas esti reĝa!” Sed pro lia malklara prononco, neniu povis esti certa.
Tuj li iris al la ĉefurbo; kaj en la ĉefurbo tuj li iris al la reĝa palaco; kaj en la reĝa palaco tuj li iris al la akceptejo de la reĝo Kuni II por proponi tion, ke ĉia vino estu reĝa. Nia reĝo Kuni II komprenis nek la aferon nek la proponon. Unuflanke, li ne aparte ŝatis verdan vinon. Aliflanke, li neniam komprenis la strangan, malklaran akĉenton de la fora okcidento. Kaj kompreneble, neniu ĝis tiam kuraĝis klarigi al li, ke oni tute ne sukcesis kolekti impostojn pro la afableco de lia simpla kaj drinkema grafa nevo.
“Kion do vi proponas, finfine?” demandis Kuni II al la nekomprenebla grafo post kelkaj minutoj de nekompreno.
“Ĉieŭ vin’ deves este reŭĝa! Ĉieŭ vin’ deves este reŭĝa!”
“Bone, do se tio kontentigos vin, mi faros dekreton,” diris finfine nia reĝo, Kuni II. Sed Kuni II miskomprenis la malklarajn vokalojn de lia grafa nevo. “Ĉiu vino estu ruĝa!” li dekretis.
“Ne roĝa, reŭĝa!” kriegis la grafo.
“Silentu! Ĝuste ruĝa mi jam diris,” respondis la reĝo Kuni II. “Kaj ĉiuokaze mi jam faris la dekreton!”
“Ne roĝa, ne roĝa! Reŭĝa!” krietis la grafo. Sed ankoraŭ la reĝo Kuni II ne komprenis.
“Iom da vino do ankaŭ estu blanka,” diris la reĝo finfine. “Kaj oni mem enverŝu la koloron kiu plej plaĉas al li, aŭ al ŝi.”
“Ne roĝa, reŭĝa!” kriegis la grafo, denove. Liaj malklaraj vokaloj kaj manko de akuzativoj jam delonge ĝenis la reĝon, sed la laŭta kriego estis eĉ malpli tolerebla.
“Kaj cetere, senkapigu lin. Li malklare parolas,” diris la reĝo, Kuni II.
Kaj oni do senkapigis la simplan kaj drinkeman grafon, kiu tro amis vinon verdan, kiu tro malklare prononcis la vokalojn kaj kiu forlasis ĉiam la akuzativon.
Ni hodiaŭ la vokalojn kompreneble tre klare prononcas, eĉ en nia plej okcidenta provinco. Kaj akuzativojn eĉ en la okcidenta provinco oni ne kuraĝas forgesi. Kaj, pro la reĝa dekreto de tiu epoko, ni ne plu trinkas vinon verdan.
La nomo de la grafo Usus, ĉefvinisto, ĉefministro kaj ĉefimpostisto, restas ankoraŭ hodiaŭ en nia lingvo, ĉar se li parol-US pli klare, oni ne senkapig-US lin. Kaj kompreneble se li parol-US pli klare, la vino de nia kara Esperantujo rest-US verda.
Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)
(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.