Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:

Rondiro la Turisto

Iru al Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la turoj de la grandioza ĉefurbo de nia kara Esperantujo logis admirantojn de ĉiuj partoj de nia lando.

Kia granda, glora, grandioza, turoriĉa ĉefurbo!

Ankaŭ el aliaj, barbaraj landoj venis vizitantoj por primiri niajn vidindajn turojn. El Volapukujo, el Interlingvujo, el Solresolujo, el Idujo, eĉ el foraj Loglanujo kaj Vulkanujo ili venis, barbare misvestitaj, barbare misrigardantaj, barbare miskomprenantaj kaj barbare misparolantaj.

Ili malbone parolis nian lingvon. Ili emis “osi” kiam ili devis “isi” kaj emis “isi” kiam ili devis “usi”, kun la rezulto, ke neniu tute certis kion ili diris. Tamen ni estas popolo ĉiam tolerema eĉ al eksterlandanoj kaj do toleris ilin.

Inverse, ankaŭ niaj propraj civitanoj, scivolemaj pri la ĉirkaŭaj barbaroj, kelkfoje forlasis siajn komfortajn domojn en Esperantujo kaj vizitis la barbarajn terenojn. Inter ili, la plej fama estis la arkitekto Rondiro, kreinto de niaj famaj verdaj turoj, respekteginda homo, jam de alta aĝo.

Iun jaron (kiam nia kara reĝo Ungibo estis ankoraŭ nur princo), Rondiro la turisto vizitis Loglanujon por ekzameni la historiajn turaĉojn de tiu landaĉo. Kompreneble antaŭ la aventuro li jam eklernetis la loglanan, sed sovaĝan lingvaĉon apenaŭ elbuŝigeblan kiel la loglanan oni nur malfacilege ellernas, kaj la loglanaj kapabloj de Rondiro la turisto estis tre modestaj. Li emis “osi” kiam li devis “isi” kaj emis “isi” kiam li devis “usi”, kun la rezulto, ke neniu tute certis kion li diris. La vortoj “antaŭ” kaj “malantaŭ” estis por li iom konfuzaj en la loglana lingvo, kun la rezulto, ke ofte li iris al malĝusta pordo, manĝis ĉe malĝusta tablo, aŭ pagis ĉe malĝusta giĉeto. La loglanaj numeraloj ĉiuj similis kaj li emis proponi 50 stelojn por objekto kies prezo estis nur 15.

En la loglanuja ĉefurbo li loĝis en malgranda hotelo super fama trinkejo, kiu nomiĝis La Granda Bruo. La bruego efektive estis ja miriga kaj malpermesis al Rondiro la turisto eĉ du minutojn da dormo. La duan tagon li plendis pri ĝi. Sed la vorto “bruo” signifis en la loglana nur “varmo,” do la hotelestro missupozis, ke al li tro varmas kaj simple estingis la fajron en la hotela kameno. La duan vesperon denove la bruo malpermesis al Rondiro la turisto eĉ du minutojn da dormo kaj aldone kompatinda Rondiro la turisto preskaŭ pereis pro la malvarmo. Sed li ne kuraĝis denove plendi pri la bruo ĉar li timis eblan perdon ankaŭ de la litotukoj. Post tiaj malvarmaj, bruaj noktoj, Rondiro la turisto sentis sin pli aĝa.

En la granda katedralo de la barbara ĉefurbo, Rondiro la turisto trovis belegan gastlibron kaj entuziasme subskribis ĝin. Iom strange, ĉe la supero de unu kolumno troviĝis la vorto “aĝo.” Do, Rondiro la turisto tre zorge enskribis sian aĝon en la kolumnon. Bedaŭrinde la libro ne celis gastojn, sed kontribuontojn kaj la vorto “aĝo” en la loglana signifas “donaco”. Per sia subskribo kaj aĝo, Rondiro la turisto do promesis kontribui sufiĉe grandan monsumon al la katedralo. La apuda oficisto larĝe kaj afable ridetis kiam li vidis la malavaran numeron kaj postulis tujan pagon. Post tia granda elspezo, Rondiro la turisto sentis sin ankoraŭ pli aĝa.

Tagmeze Rondiro la turisto penis aĉeti sandviĉon, sed bedaŭrinde, la vorto “sandviĉo” en la loglana signifas “ŝuo” kaj la kelnero, supozante lin freneza, alportis nur vazon da akvo. Feliĉe la vorto “biero” samas en Esperanto kaj en la loglana kaj eblis trinki tiom da biero kiom al li plaĉis. Sed post tri tagoj dum kiuj li englutis preskaŭ nur bieron, Rondiro la turisto sentis sin ankoraŭ pli aĝa.

Rondiro la turisto deziris viziti faman vilaĝon Ŝlejeridejon por vidi la turojn de la vilaĝa muro. En tiuj antikvaj tempoj kaj tiu barbara lando ne ekzistis aŭtobusoj, sed oni povis iri de lok' al loko per publika kaleŝo. Iu proponis al Rondiro la turisto, ke li uzu kaleŝon numero 587, sed sur neniu kaleŝo videblis numero. Anstataŭe sur ĉiu kaleŝo troviĝis nomo de nekonata celloko. Iu diris, “Surgrimpu ĉi tiun. Ĝi vin kondukos al Ŝlejeridejo.” Surgrimpis Rondiro la turisto la kaleŝon, sed ĝi iris en la kontraŭa direkto kaj lasis lin en kampo kelkajn kilometrojn for de ĉiu vilaĝo. Li reiris al la ĉefurbo piede. Post tia longa marŝado, Rondiro la turisto sentis sin ankoraŭ pli aĝa.

Estante barbaroj, la loglanujanoj aparte amis manĝi hundaĵon, kiu estis facile havebla en ĉiu restoracio. Al Rondiro la turisto ege malplaĉis la hundaĵo kaj je ĉiu okazo li strebis eviti ĝin. Iun tagon li feliĉis kiam kelnero proponis al li pladojn “senhundaĵajn”. Avide li mendis nur “senhundaĵajn” pladojn. Bedaŭrinde ĉiu plado enhavis do kataĵon! Post tiom da hundaĵo kaj kataĵo, Rondiro la turisto sentis sin ankoraŭ pli aĝa.

Meze de la vizito, Rondiro la turisto eksentis sin iom malsana, kun forte malagrabla sento en la stomako kaj furioza diareo. Li serĉis apotekon kaj petis medikamenton kontraŭ la diareo. Bedaŭrinde en la loglana lingvo, la vorto “diareo” signifas “taglibro” kaj la apotekisto proponis tion, ke, se Rondiro la turisto suferas pro sia taglibro, li ne plu skribu en ĝi. Tamen, li deziris vendi ion al la fremdulo kaj do proponis al la nesuspektanta Rondiro la turisto venenon kontraŭ moskitoj kaj muŝoj, ĉar ĝuste tion deziras multaj vizitantoj en Loglanujo. La veneno gustis kvazaŭ miksaĵo de ajlo kaj koto kaj inspiris en la homo viglan vomon. Post tia vigla vomado, Rondiro la turisto sentis sin ankoraŭ pli aĝa.

Iun tagon la vetero en la barbara ĉefurbo estis mirinde klara, la aero estis gojige freŝa kaj la pejzaĝo estis glore bela. Al hazarda preterpasanto diris Rondiro la turisto: “Kia perfekta tago!” Bedaŭrinde en la loglana ekzistas tradicia esprimo, uzata nur de ĝisostaj malamikoj, “Kia perfekta tago por via morto.” La ŝokita loglanujano, timante tujan atakon de Rondiro la turisto, decidis, ke li plej bone tuj komencu sian sindefendon kaj kun kelkaj bubaĉoj batadis kompatindan Rondiron ĝis li ne plu certis pri la vetero. Post tia batado, Rondiro la turisto sentis sin ankoraŭ pli aĝa.

Kiam li sukcesis reveni al Esperantujo, la haroj de Rondiro la turisto estis jam blankblankaj kaj lia dorso jam kurbiĝis kaj liaj piedoj jam hezitis, ĉar ĝuste tiom survoje li fariĝis pli aĝa.

Hodiaŭ kelkaj diras, ke ni esperantoj ŝajnas esti pli aĝaj ol aliaj personoj. Tio okazas survoje al foraj landoj kaj aparte ĉe turistoj. En Esperanto ni nomas la fenomenon “voj-aĝado”.

Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.