Paĝo fondita: 2024-01-09
Paĝo ĝisdatigita:
ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esperantujo estis la fama Topiro II, “la Stulta”. (Li ne estis nia plej inteligenta reĝo.)
Bedaŭrinde ĉie tra la lando bubaĉoj kreadis mokajn kantaĉetojn pri la reĝa stulteco. Nuntempaj historiistoj konstatas, ke multaj estis tre amuzaj, sed Topiro II, “la Stulta”, responde ordonis al sia ege pli inteligenta frato verki sekrete kolekton da “saĝegaĵoj” false uzante la nomon “Topiro II” kiel aŭtoro. Tiam la reĝo dekretis: “Mi estas ne stulta, sed brila. Ekde nun ĉiuj lernejanoj en Esperantujo devos parkeri miajn saĝegaĵojn antaŭ diplomiĝo.” (La dekreto kompreneble certigis ĉiun, ke li estas eĉ pli stulta ol antaŭe supozite, eble malpli inteligenta ol ŝtono.)
Tiu pli inteligenta frato nomiĝis Ŝnufo, kaj portis la titolon “dukegon”. Ĉar li estis inteligenta, la reĝo Topiro nomumis lin ĉefkasisto de la lando kaj ordonis, ke li ĉiam trovu monon por ĉiu reĝa kaprico.
Estante ĉefkasisto, Dukego Ŝnufo loĝis en granda fortika trezorejo, kie li ĉiutage sidadis en senfenestra ĉambro kaj okupiĝis pri fiskaj aferoj kaj lamentadis pri la konstanta malsufiĉo da mono por ĉiu reĝa kaprico. Sed neniu persono —aŭ preskaŭ neniu— povas okupiĝi NUR pri mono. Sidante solece meze de tiom da kontlibroj, la dukego Ŝnufo kelkfoje revis pri la ekstera vivo, kaj aparte pri belaj junulinoj eventuale edzinigeblaj.
Ĉiudimanĉe la dukego Ŝnufo vojaĝadis laŭ la stratoj en bela verda kaleŝo por sperti freŝan aeron kaj por okulumi belulinojn. (Belulinoj estis aparte multaj, ĉar laŭ reĝa dekreto ĉiu jululino en nia lando estis belega kaj en la lernejoj oni devige kantis pri ties beleco, same kiel pri la saĝeco de Topiro II, “la Stulta”.)
Reiru al la komenco de la paĝo.
Dume, belega junulino, kiu nomiĝis Ĉiafloro, loĝis kun sia familio en malgranda kabanaĉo en malriĉa kvartalo apud la Granda Kloako. Ĉiutage Ĉiafloro marŝadis laŭ la stratoj por peti almozon. Kiam ŝi estis jam infaneto Ĉiafloro aŭdis kaj kredis la antikvan proverbon: “Bela rideto ĉion ebligas.” Do, almozpetante ŝi ridetis al ĉiu, kaj ŝia almozpetado tial estis aparte sukcesa.
Unu tagon dum ŝi almozpetadis, preterpasis la eleganta verda kaleŝo de la ĉefkasisto, la dukego Ŝnufo.
“Ŝnufo! Ŝnufĉjo! Karulo! Kalulĉjo! Edzinigu min, Karulĉjo,” laŭte kriis Ĉiafloro.
“Kio, diable?!” respondis Dukego Ŝnufo, koleriĝonte.
“Bela rideto ĉion ebligas” Ĉiafloro pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj la dukego diris “Ho jes, karulineto, ho jes!”
Tre baldaŭ la dukego Ŝnufo edzinigis ŝin, kaj Ĉiafloro fariĝis ne plu almozpetanto sed altnivela, modega, eleganta, moŝtega dukegino.
Pasis iom da tempo. La dukegino ekamis ĉian riĉaĵon kiun ŝi ne ĝuis dum sia antaŭa vivo apud la Granda Koako: belajn vestojn, bongustajn manĝojn, komfortan liton, teatraĵojn, koncertojn, vojaĝojn tra la stratoj en elegantegaj kaleŝoj. Ŝi diligente lernis kio estas kvalito, kaj baldaŭ ĉio devis esti de la plej alta kvalito.
Unu tagon Ĉiafloro diris al la dukego Ŝnufo: “Via malnova kaleŝo estas tro eksmoda kaj tute maleleganta. Aĉetu por mi pli elegantan kaleŝon, Karulĉjo.”
“Kio, diable?!” li respondis koleriĝonte. “Tio tro kostos!”
“Bela rideto ĉion ebligas” Ĉiafloro pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj li diris “Ho jes, karulino, ho jes!”
Kaj li aĉetis por ŝi elegantegan oran kaleŝon. (Por reteni la koloron verdan, li verde farbigis la ĉevfalojn.)
Alian tagon ŝi diris: “Via senfenestra fortikaĵo estas taŭga por reĝa trezorejo, sed ne por moda dukegino kiel mi. Konstruigu por ni grandiozan palacon, Karulĉjo.”
“Kio, diable?!” li respondis koleriĝonte. “Tio tro kostos!”
“Bela rideto ĉion ebligas” Ĉiafloro pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj li diris “Ho jes, karulino, ho jes!”
Do, jam eluzinte ĉiom de sia propra mono por aĉeti la kaleŝon (kaj multajn aliajn aferojn kiujn ŝi “bezonis”), li “prunte” prenis monon el la reĝa trezorejo por konstruigi la “bezonatan” palacon.
Unu tagon, ĝuante sian vivon modan kaj komfortan, ŝi pensis pri siaj kompatindaj malriĉaj parencoj. “Miaj kompatindaj parencoj estas malriĉaj, Karulĉjo,” ŝi diris al la dukego. “Riĉigu ilin por liberigi ilin el kabanaĉoj en malriĉa kvartalo apud la Granda Kloako.”
“Kio, diable?!” li respondis koleriĝonte. “Kabanaĉoj en malriĉa kvartalo apud la Granda Kloako sufiĉas por tiaj personoj! Kaj krom tio riĉigi ilin estus tro multekoste.”
“Bela rideto ĉion ebligas” ŝi pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj li diris “Ho jes, karulino, ho jes!” Kaj li konsentis liberigi de malriĉeco ŝiajn gepatrojn kaj gefratojn kaj geonklojn kaj gekuzojn kaj ties geedzojn kaj eĉ ties dorlotatajn gehundojn kaj gekatojn kaj gepapagetojn.
Reiru al la komenco de la paĝo.
La dukegino Ĉiafloro strebis ĉiam sekvi modojn tre lastajn. Aŭ pli bone modojn plej lastajn. Aŭ plej bone modojn postplejlastajn. Ekzemple, la dukegino portis nur laŭmodajn vestojn. Kiam ĉiuj modulinoj plej ŝatis vestojn en helaj koloroj, ŝi diris al la dukego “Ĉi tiuj malhelaj vestoj estas jam eksmodaj. Mi bezonegas vestojn helajn.”
“Kio, diable?!” li respondis koleriĝonte. “Tio tro kostos!”
“Bela rideto ĉion ebligas” Ĉiafloro pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj li diris “Ho jes, karulino, ho jes!” Kaj li aĉetis por ŝi vestojn helajn.
Nur modajn emociojn spertis la dukegino. Kiam modis esti kolera, ŝi estis ĉiutage kolerega. Kaj kiam modis anstataŭe esti honta, ŝi pri ĉio hontis. Ŝi estis enua aŭ timida, memfida aŭ ĵaluza, trista aŭ petolema ĉiam laŭ la plej lastaj modoj.
Nur pro malsanoj la plej modaj Dukegino Ĉiafloro suferis. Se en certa jaro la plej elegantaj personoj suferis pro la gripo, pro la gripo suferis ankaŭ ŝi. Suferegis eĉ, pro tio ŝi bezonegis la plej famajn kaj plej multekostajn kuracistojn.
“Aligu kuracistojn, Karulĉjo,” ŝi diris al la dukego. “Ne la ordinarajn, sed la plej altnivelajn. Kaj multajn. Ho ve! Doloras min la kapo, doloras min la brako, doloras min la stomako. Doloras min la ĉio! Mi plej probable tuj mortos.”
“La ‘ĉio’?!” li respondis mirante.
“Bela rideto ĉion ebligas” Ĉiafloro pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj li diris “Ho jes, karulino, ho jes!” Kaj tuj li venigis la plej kostajn kaj altnivelajn kuracistojn.
Sed se la skevan jaron la gripo estis jam eksmoda, kaj la elegantulinoj de nia lando suferis pro alergio kontraŭ anseroj, do pro alergio kontraŭ anseroj suferis ankaŭ la dukegino. Suferegis eĉ. Kaj certe ne pro la antaŭjara gripo. La gripo?! Tute ne. Gripo estis jam vere TRO pasintjara. Bedaŭrinde por kuraci alergiojn kontraŭ anseroj necesis multaj plej famaj kaj altnivelaj kuracistoj.
En certa jaro ĉiuj elegantulinoj pro frenezeco suferis kaj bojis kiel hundoj aŭ furzis kiel bovoj. Tial la dukegino Ĉiafloro, hunde bojante kaj bove furzante, brile, vaste, pitoreske kaj elegantege ŝajnigis sin pli freneza ol eĉ la plej delira papago.
Entute, neniu en la lando estis pli moda ol la dukegino Ĉiafloro, la edzino de la dukego Ŝnufo. Kaj ĉiuj eventualaj modulinoj povis nur imiti ŝin —almenaŭ tiuj eventualaj modulinoj kun sufiĉe da mono. (Modismo, oni notu, povas multe kosti.)
Reiru al la komenco de la paĝo.
Unu tagon Dukegino Ĉiafloro proponis al Dukego Ŝnufo, ke ili fondu universitaton por instrui al junaj geelegantuloj kiel esti kiel eble plej modaj kaj kiel eviti ĉion eksan aŭ hieraŭan. La dukegino Ĉiafloro eĉ konstruigis elegantan pordegon kaj grandan nomŝildon kun la bela nomo:
“La nova universitato —“TAMEN”— nun bezonas grandan, elegantan konstruaĵon, Karulĉjo,” ŝi diris. “Palacegon de Modismo.”
“Kio, diable?! Sed vi jam foruzis ĉiom de la mono, diable! Kaj la mian, kaj tion de la la reĝa trezorejo!” li respondis koleriĝonte.
“Bela rideto ĉion ebligas” Ĉiafloro pensis al si mem. Tial ŝi bele ridetis, kaj tuj li diris “Ho jes, karulino, ho jes!”
Sed bedaŭrinde ja mankis pli da mono, eĉ en la reĝa trezorejo. Ne eblis konstrui novan universitaton palacan. La universitato povis resti nur nomo.
Preskaŭ samtempe la reĝo Topiro II, “la Stulta”, eklernis pri forŝtelado el la reĝa trezorejo fare de la ĉefkasisto Dukego Ŝnufo. Kolerege li malĉefkasistigis kaj malnobeligis la dukegon Ŝnufon. La eksgedukegoj fariĝis almozpetantaj malriĉuloj —ĉiel malmodaj— li por la unua fojo, ŝi por la dua.
La eksgedukegoj finis sian vivon en malgranda kabanaĉo en malrĉa kvartalo apud la Granda Kloako, situacio tute ne moda. Kaj neniam fondiĝis la Tutesperantuja Akademio de Modoj Estimendaj kaj Novegaj (TAMEN)
Sed en nia lingvo restas ankoraŭ la nomo de la priesperita universitato, ĉar eĉ ĝis hodiaŭ ni diras, ke KVANKAM ni esperantujanoj ne havas multe da mono kaj ne estas aparte modaj, TAMEN ni estas ĝojplenaj. Krom tio ofte ni ĝojoplene ridetas, kredande ke “bela rideto ĉion ebligas”. Aŭ ebligas almenaŭ ion.
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.