Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.

Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:

Pri Kio Temas?

Dum pluraj jaroj mi verketis amuzetajn rakontetojn kiujn mi deklamis kiel erojn de distraj vesperoj k.s., antaŭ entuziasmaj (… nu …) aŭskultantoj. Fine mi decidis ilin kolekti en libreton, kiun mi disdonis al kelkaj amikoj en 1993.

Do en 1996 aperis la libreto: Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X) Pri ĝi skribis recenzisto en Fonto:

"Estas vere plaĉa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaŭ aperi dua kaj tria eldonoj, ĉar tian verkon ne eblas ne aprezi."

En la libro troviĝis ankaŭ enkonduka eseo, “Esploro pri Folkloro kaj Falsloro”, kie mi klarigas miajn celojn por ĝi kaj la naturon de la provo farita.

La rakontoj enhavas sufiĉe multajn “enmovadajn ŝercojn”; pro tio ĝi tute ne celis komencantojn, sed veteranojn de la Esperanta movado (kiujn mi eĉ iomete primoketis). Tamen kelkaj instruistoj komencis uzi unu aŭ alian el la rakontoj en klasoj, supozeble ĉar, malordinare, ili ekzercas lernantojn streĉe je gramatiko kaj vortordo sed sen tro de vortara strebo.

Responde al daŭra intereso, en 2012, pli malpli, mi preparis tri rakontojn en formato por interreta paĝo kaj aldonis tri novajn. Dum la deviga tutmonda hejmrestado pro la koronaviruso en 2020, mi reformatigis la restantajn rakontojn de la libro, kaj aldonis pedagogiajn versiojn (kun kvizetoj kaj indikiloj pri vortfarado) de la antaŭparolo kaj de kelkaj rakontoj kiujn oni eble plej efike uzu en klasoj. Kaj mi deklamis ĉiujn en vaste uzata formato mp3.

Ĉi tie troviĝas do la dek du rakontoj de la originala libreto kun kvar aldonaj. —dek ses entute. Eble aliaj sekvos. Eble ne. La originala libro aĉeteblas (ŝoke malmultekoste) ĉe la libroservo de Esperanto-USA.

Reiru al la komenco de la paĝo,
Esperantisma Ludejo,
ĉefa paĝo de la retpaĝaro.