Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-02-14
Paĝo ĝisdatigita:

La Avara Muelisto

Iru al Normala Versio

  1. A ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, loĝis en vilaĝeto de nia Esperantujo muelisto, kiu nomiĝis Oreko, kaj kiu posedis magian muelilon. La magia muelilo estis kreaĵo de iu ne plu memorita prapatro de Oreko-la-muelisto, prapatro kiu estis, verŝajne, potenca sorĉisto de antaŭ eĉ pli multaj jarcentoj, kiam la mondo estis eĉ pli juna, kiam la drakoj de Eŭropo estis eĉ pli multaj, kaj kiam la aziaj gigantoj estis eĉ pli grandaj.
  2. La muelilo estis magia dumaniere. Unue, ĝi estis eterne fiksita, ne detrueble kaj ne moveble, en la familia muelejo, kaj tie ĝi ŝirmis sian mastron la mueliston kontraŭ ĉiu vundo. Sed plue (kaj plej utile), la magia muelilo produktis kvanton da faruno precize duoblan de la kvanto da tritiko kiun oni enverŝis. Se kamparano alportis kvar funtojn da tritiko muelenda, la muelilo produktis ok funtojn da faruno.
  3. Kompreneble Oreko-la-muelisto neniam malkaŝis tiun fakton al tia kamparano, ĉar tia ĉi avarulo sendube dezirus la ekstran farunon. Oreko-la-muelisto simple kaŝis la ekstrajn sakojn da faruno, redonis al la kamparano kvar funtojn da faruno, ricevis sian moneton, kaj nenion diris.
  4. Pro tio ke la magia muelilo produktis ekstran farunon, do, Oreko-la-muelisto povis mueli tritikon por la kamparanoj pli malmultekoste ol iu ajn alia muelisto, kaj la kamparanoj laŭte laŭdis lian malavaron.
  5. La frato de Oreko-la-muelisto estis farun-vendisto en la ĉefurbo. Li nomiĝis Orekso. Ĉiun semajnon li vojaĝis al la muelejo por viziti sian fraton Orekon-la-mueliston kaj por ricevi farunon vendotan en la ĉefurbo dum la sekva semajno.
  6. Orekso-la-farun-vendisto neniam malkaŝis al siaj klientoj, ke la faruno kostis al li neniom, ĉar tiaj ĉi avaruloj sendube dezirus havi ĝin senpage. Pro tio ke la faruno de la magia muelilo kostis ja neniom, do, Orekso-la-farun-vendisto povis ĝin vendi pli malmultekoste ol aliaj farun-vendistoj, kaj la civitanoj de la ĉefurbo alte taksis la malavaron de Orekso-la-farun-vendisto.
  7. La du bonaj kaj ĉiel respektataj civitanoj Oreko-la-muelisto kaj Orekso-la-farun-vendisto fariĝis do ĉiutage pli riĉaj, tute simile al bonaj kaj ĉiel respektataj civitanoj en iu ajn erao kaj en iu ajn lando.
  8. Post kelkaj jaroj ili konstruis novajn domojn kaj aĉetis belegajn kaleŝojn kaj ĉevalojn. Ju pli ili riĉiĝis, des pli komforte ili vivis. Sed ankaŭ ju pli komforte ili vivis, des pli da mono ili elspezis. Kaj ju pli da mono ili elspezis, des pli ili bezonis, tute simile al riĉuloj en aliaj landoj, kiuj bezonas pli da mono, kaj ĝin bezonas pli urĝe, ol la malriĉuloj. Fine, kvankam la muelilo muelis nokte kaj tage, ĝi ne sufiĉe produktis por subteni la du fratojn en la nove konvena komforto.
  9. Unu tagon al Oreko-la-muelisto venis ideo: Se el tritiko la muelilo muelas duoblan kvanton da faruno, kion produktus ĝi muelante oron? Ege li ekscitiĝis, kaj kun forte batanta koro li eltiris el sia monkaŝejo brilan oran moneron de la speco uzata en tiuj fruaj tagoj. (Ili pezis po unu uncon kaj nomiĝis “steleroj”.) Timeme, timeme sed esperplene li metis la steleron en la muelilon. Bruegaj estis la krakoj dum la muelilo pistis la unu-uncan moneron. Sed post kelkaj sekundoj elŝutiĝis ora pulvoro.
  10. Ekscitegite Oreko-la-muelisto pesis la pulvoron. Ĝi pezis ĝuste du uncojn! Kun laŭta ĝojkrio li kuris al la kaŝejo kaj elprenis ĉiujn siajn (multajn) stelerojn, kaj li ilin ŝutis manplenon post manpleno en la aparaton. Bruegaj denove estis la krakoj dum la muelilo pistis kaj pistis ĉiujn stelerojn en oran pulvoron, ĝis fine ĝi produktis duoble la originalan pezon.
  11. Post tiu eltrovo, la vivo de la du fratoj tute ŝanĝiĝis. Oreko-la-muelisto ne plu havis intereson pri muelado de tritiko, kaj fermis la muelejon al siaj antaŭaj klientoj. Sed li ne klarigis la aferon al sia frato, Orekso-la-farun-vendisto, ĉar tiu avarulo sendube dezirus duonon de la oro. Kontraŭe, li simple aĉetis farunon ĉe aliaj muelejoj kaj ĝin donis al sia frato, samkiel antaŭe.
  12. “Strange,” pensis la aliaj muelistoj. “Strange, ke Oreko-la-muelisto venas al ni por aĉeti farunon, kaj pagas nin per oro. Sed bone ankaŭ. Pli bone ol strange!” Kaj ĉar ili taksis la aferon pli bona ol stranga, ili do avare gardis la oron kaj ne plu pripensis la strangecon de la fenomeno.
  13. Ĉiun tagon pasigis Oreko-la-muelisto muelante orajn monerojn en pulvoron, fandante la oran pulvoron, kaj muldante novajn orpecojn por nova muelado. Per tiom da oro, Oreko-la-muelisto kompreneble povis aĉeti ĉion kion li deziris. Li dungis laboristojn por konstrui kastelojn, kaj aĉetis vestaĵojn el plej pura silko kaj verda veluro. La platoj de lia tablo estis al oro pura.
  14. De temp’ al tempo ankaŭ la najbaroj de Oreko-la-muelisto scivolemis pri la fonto de la nova riĉeco, sed ankaŭ al ili Oreko-la-muelisto donacis iom da oro, kaj, feliĉegaj pri sia nova oro, ankaŭ ili ĝentile sin detenis de plua demandado pri la afero. “Pli bone ol strange!” ili pensis. Oreko-la-muelisto vivis do en ĉiam pli komforta stato kaj lia frato, Orekso-la-farun-vendisto, nur iomete malpli.
  15. Oni ne imagu, ke Oreko-la-muelisto ne laboris! Kontraŭe, li laboregis eĉ! Ĉiun tagon li devis mueli la orpecojn en pulvoron, fandi la oran pulvoron, kaj muldi novajn orpecojn. Sed dum li ŝvitis por duobligi kaj reduobligi sian oron, li pripensis multajn kuraĝigajn devizojn:

    Per oro al la gloro!
    Adoro al oro, floro en koro!
    Laboro por oro, doloro por gloro!
    Oro en la koro faros min nur kreditoro!
  16. Nu, dum Oreko-la-muelisto vivis en ĉiam pli komforta stato, kompreneble la ĝenerala prospero de nia Esperantujo ĉiam malaltiĝis. Oreko-la-muelisto dungis la plej bonajn laboristojn je salajroj tiel altaj, ke eĉ la reĝo ne povis konkurenci. Li aĉetis belajn objektojn kaj la plej bonajn manĝaĵojn. Plej bonajn ŝafojn li aĉetis je pli alta prezo ol iu alia, kaj la ĝenerala prezo de ŝafaĵo tiom altiĝis, ke preskaŭ neniu povis plu ĝin manĝi.
  17. Eĉ faruno, antaŭe malmultekosta pro la “malavaraj” kaj “sindonaj” prezoj de Orekso-la-farun-vendisto, multekostiĝis ĝis tia grado, ke ordinaraj civitanoj ne havis rimedojn por aĉeti eĉ panon, kaj devis sendi la infanojn por serĉi pecetojn de arboŝeloj.
  18. Sed ju pli altiĝis la prezoj, des pli da oro la muelisto feliĉe elspezis, ĉar ĉiutage la magia muelilo daŭre muelis orpecojn en orpulvoron, orpulvoron el orpecoj, orpecojn en orpulvoron, orpulvoron el orpecoj.
  19. La reĝo de nia Esperantujo en tiuj tagoj estis la fama kaj brava Rimo II, “La Senvalora”, kaj ankaŭ li suferis pro la altaj prezoj. La oraj trezoroj kolektitaj de liaj prapatroj dum longe forgesitaj militoj, la donacoj de longe mortaj regitoj —ĉio rapide elfluis el la reĝa kaso nur por hejti la kastelon! Kio povus esti la kaŭzo de la netolereble altaj prezoj de ĉio?
  20. Ankoraŭ la magia muelilo mueladis oron, kaj ankoraŭ la prezoj altiĝadis. Neniu, krom Oreko-la-muelisto kaj lia frato Orekso-la-farun-vendisto kaj iuj scivolemaj najbaroj de Oreko-la-muelisto, posedis sufiĉe da oro por aĉeti ion ajn, ĉar ĉiu vendisto deziris vendi nur al la muelisto por ricevi kiel eble la plej altan prezon. Tiel teruraj fariĝis la stato de la Esperantoj en tiu epoko, ke forta viro bonvole laboregis duonan tagon kontraŭ nur peceto da pano. Sed oni povis aĉeti tian peceton nur per dek uncoj da oro. Tamen ankoraŭ Oreko-la-muelisto avare muelis oron.
  21. Finfine oro estis tiel multa, tiel kvanta, tiel amasa, ke la tuta lando ŝajnis esti plena nur de oro. Krom Oreko-la-muelisto, neniu plu havis oravaron, kaj ĉiu deziris nur la malnovajn tagojn kiam honesta laboro gajnis honestan salajron, sen gloro kaj sen oro. La laboristaj proverboj de la epoko spegulas sian malentuziasmon pri oro:

    Per oro al ploro!
    Amoro al oro, hororo en koro!
    Laboro sen oro, gloro sen angoro!
    Oro en la koro igos vin nur debitoro!
  22. La reĝo Rimo II, “La Senvalora”, konsultinte ĉiujn kaj ĉiajn saĝulojn de la kortumo, eksciis nur, ke la saĝuloj postulas pli altan salajron.
  23. Konsultinte ĉiujn kaj ĉiajn fakulojn pri ekonomio en la reĝa universitato, li eksciis nur, ke la akademianoj postulas pli malavarajn esplor-stipendiojn.
  24. Konsultinte siajn spionojn, li eksciis nur, ke ili ricevas pli da oro de Oreko-la-muelisto ol de la reĝo mem.
  25. Li pensis kaj pensadis. Fine la reĝo Rimo II, “La Senvalora”, ordonis la ĉeeston de la du fratoj, Oreko-la-muelisto kaj Orekso-la-farun-vendisto. Kiam ili alvenis al la reĝa kastelo (en oraj kaleŝoj tirataj de blankaj ĉevaloj), la reĝo diris:
  26. “Miaj spionoj raportis al mi pri via magia muelilo (antaŭ ol vi dungis ilin por esti viaj propraj spionoj). Kaj miaj saĝuloj memorigis al mi pri la kondiĉoj de ĝia magio (antaŭ ol vi dungis ilin por konsili vin). Kaj kiam mi vizitis la vilaĝojn en mia kaleŝo tirata de blankaj ĉevaloj (antaŭ ol vi ilin aĉetis de la reĝa ĉevalisto por tiri vian propran kaleŝon), mi vidis la malfeliĉon de la kamparanoj.
  27. “Mi komprenas, ke via muelilo estas nedetruebla kaj nemovebla el via muelejo, kaj mi scias, ke vi, Oreko-la-muelistaĉo, estas nevundebla pro la sama sorĉo. Sed via damnenda kaj avara plimultigo de oro kaŭzadas la ruiniĝon de nia ekonomio. Kion do vi proponas, ke mi faru?”
  28. Oreko-la-muelisto spite kaj defie respondis: “Reĝaĉeta moŝtaĉeto,” li diris, “la muelilo estas trezoro de mia familio, ricevita de prapatra sorĉisto forgesita, kaj nun ĉar mi finfine komprenas, ke ĝi kapablas mueli ne nur tritikon, mi povos ĉiam esti la plej riĉa homo de la mondo. Mi estas ja nevundebla, kaj vi do povas nenion fari por kontraŭstari min.”
  29. Kaj li sin turnis kaj formarŝis.
  30. Sed lia frato, Orekso-la-farun-vendisto, sciis, ke nur la muelisto mem estas nevundebla, ne la vendisto, kaj pli dolĉe do li diris al la kolerega reĝo: “Reĝega moŝtego, mi komprenetas, ke mia frataĉeto eble iomete tro fieraĉetas pri la muelilaĉeto, sed mi celos lin persvadeti.”
  31. “Ne ‘aĉetemu’ al mi!” kriegis la reĝo. “Vi faru pli ol tio!”
  32. (La reĝo speciale koleriĝis ne nur pro la defio de Oreko-la-muelisto, sed ankaŭ ĉar li ĵus rimarkis, ke Orekso-la-farun-vendisto portas veluran jakon kiun portis la reĝo mem ĝis antaŭ du semajnoj, kiam li devis ĝin vendi por aĉeti pajlon por la reĝaj blankaj ĉevaloj, kiujn li devis vendi antaŭ du tagoj por aĉeti panon por la reĝa tablo.)
  33. “Vi perdos la kapon post nur tri tagoj se vi ne elpensos rimedon por haltigi tiun muelilaĉon, eĉ se mi devos vendi la reĝan tablon por reaĉeti la ekzekutan hakilon! Foriru, kaj bone pensu!”
  34. Orekso-la-farun-vendisto pensis kaj pensadis. Eble la lando povus ne plu uzi oron kiel monon por aĉetoj kaj vendoj. Sed kion oni uzu? Eble oni uzu arĝenton anstataŭ oron. Aĥ, sed lia frato Oreko la muelisto sendube simple muelus do arĝenton, kaj la sama problemo okazus pri arĝento post iom da tempo. Li pensis pri kupro, kaj pri bronzo, kaj pri salpecoj. Verŝajne la muelilo povus duobligi ion ajn.
  35. La trian tagon Orekso-la-farun-vendisto iris al la muelejo de sia frato. Li trapenetris grandegan amason da scivolemaj najbaroj kiuj atendis ekster la muelejo por ricevi oron por esti malscivolemaj kaj eniris, sed ne sukcesis konvinki sian fraton ĉesigi la muelilon. Apud la muelilo estis nova tablo (kiun Oreko-la-muelisto aĉetis de la reĝa kastelo tiun saman matenon), kaj sur la tablo troviĝis poemo kiun verkis la filineto de Oreko-la-muelisto pri oraj rozoj en ora ĝardeno.
  36. Subite bloveto da vento faligis la papereton en la muelilon. Tuj elvenis kelkcent peceroj da papero ĝuste duoble la pezon de la originalo. Malfeliĉe rigardante la pecerojn, Orekso-la-farun-vendisto subite naskis ideon: la muelilo efektive detruis la poemon. Jen la solvo. La muelilo povis duobligi oron kaj arĝenton samkiel farunon, sed poezion ĝi nur detruis duoblante la pezon de la papero.
  37. Tujtuj Orekso-la-farun-vendisto rajdis al la reĝa kastelo (antaŭ kiu li vidis ŝildon kiu reklamis lueblajn ĉambrojn). Tujtuj li rapidis al la granda salono (nun sen mebloj). Tujtuj Orekso-la-farun-vendisto klarigis la aferon al la reĝo Rimo II, “La Senvalora”. Kaj tujtuj la reĝo disdonigis dekreton. De tiu momento la oficiala mono de Esperantujo fariĝis poemoj. (Kompreneble ni ne plu uzas poemojn anstataŭ mono hodiaŭ. Posteulo de Oreko-la-muelisto fariĝis presisto kaj inventis la komercan presilon. Li tuj komencis presi poemojn en multegaj ekzempleroj. Sed tio estas alia rakonto.)
  38. En sekva jarcento, sekva reĝo plenigis la muelilon per ĉiom de la oro en la lando (krom la oro de la reĝa kaso, kompreneble) kaj kovris ĝin per koto kaj betono, kreante grandan monton kiu nomiĝis Hontomonto. Nia kara Esperantujo neniam plu suferis pro troeco da oro, kvankam ankoraŭ hodiaŭ ni emas produkti iom troan kvanton da poezio.
  39. La nomoj de Oreko-la-muelisto kaj de lia frato Orekso-la-farun-vendisto restas ankoraŭ en nia lingvo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni parolas pri komenco per la prefikso “EK-” ĉar Or-EKo-la-muelisto komencis la aferon de oro. Kaj ni parolas pri fino per la prefikso “EKS-” ĉar Or-EKSo-la-farun-vendisto eksigis la valoron de oro en nia lando. Ankaŭ la nomo de nia kara reĝo Rimo II, “La Senvalora” restas en nia parolo, ĉar per rimoj oni verkas poezion, kelkfoje senvaloran.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.