Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:

Tri Misiistoj Kiuj Celis Savi la Malsamideanojn

Iru al Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la plej granda kaj plej bela kaj plej verda konstruaĵo de nia granda kaj bela kaj verda ĉefurbo (krom kompreneble la reĝa palaco) estis la antikva Katedralo de la Sankta Harmonio. Fiere kaj verde ĝi staris ĉe la ĉefa placo, kontraŭ la palaco, apud la bazaro, kie ĉiu civitano povis tage ĝin admiri. Ĉiutage venis pilgrimantoj el ĉiuj partoj de nia lando kaj eĉ el strangaj landoj, foraj kaj fremdaj, por preĝi kaj adori en nia plej altnivela preĝejo kaj por ĝin admiri. “Kiom granda ĝi estas!” diris ili. “Kaj kiom bela ĝi estas! Kaj kiom verda ĝi estas!”

La antikva katedralo havis altajn fortajn murojn: murojn de miljaroj, verdajn pro miljara musko. Ĉe la enirejo staris elegantaj verdaj pordegoj, kaj figuritaj sur ili scenoj pri la vivo de nia Sinjoro. Super la pordegoj estis la balkono, kie dum militoj nia episkopo benis la pacajn batalantojn de nia armeo kun verdaj steloj sur la brustoj. Ĉe la pinto de la plej alta turo troviĝis verda statuo de la anĝelo Facila Vento, kun imponaj flugiloj.

Ene de la granda sanktejo mem staris la fama Altega Altaro, sur kiu ĉiujare la plej indaj gejunuloj de nia lando oferis sian famon, fortunon kaj junecon por fariĝi gemonaĥoj kaj kontribui sian voĉon por la senĉesa ripetado de nia himno por eterna ben’ kaj sankta harmonio.

La plej allogaj, plej talentaj, plej efikaj el la gemonaĥoj rajtis post kelkaj jaroj membriĝi en la plej alta rondo, La Diligenta Kolegaro, kiu rajtis elekti la episkopon.

Iun jaron, sub la episkopo Forta Voko, La Diligenta Kolegaro decidis sendi misiistojn por laboro paca en aliaj landoj, foraj kaj fremdaj, kie loĝis kompatindaj malsamideanoj kiuj ankoraŭ ne parolis nian karan lingvon, por savi ilin. Por ĉi tiu grava laboro, la Kolegaro elektis tri rektajn, kuraĝajn kaj neflankiĝantajn junajn monaĥojn, kaj diligente la tri misiistoj ekpristudis la lingvaĉojn de tri malsamideanaj landoj, ĝis fine venis la tago por iri.

Iris ili kun l’espero. Iris ili kun l’obstino. Iris ili kun la pacienco.


Egefu en Idujo

Kiam Egefu la unua misiisto alvenis al fora Idujo li renkontis la timemajn sovaĝajn idujanojn kaj li diris al ili: “Mi estas Egefu la unua misiisto kaj mi venis por vin savi. Konduku min al via ĉefo!” Kaj ili tion faris. La ĉefo de la sovaĝaj idujanoj havis frenezajn okulojn kaj malpurajn harojn kaj li odoraĉis pro la ajlo kiun li maĉis kiam li manĝis vivantajn homojn.

“Mi estas Egefu la misiisto, honora sovaĝa iduja lidero, kaj mi venis por vin savi per nia simpla fleksebla verda lingvo kiun inteligenta persono lernas rapide kaj facile,” diris Egefu la unua misiisto.

“Min savi?” demandis la sovaĝa ĉefo. “Hura, hura! Ĉiam mi deziris saviĝi. Mia kara iduja popolo, kvankam ĝis nun sovaĝa, tamen estas inteligenta popolo. Ĝi lernos rapide kaj facile.” Kaj la sovaĝa ĉefo pretis kunvenigi ĉiujn idujanojn por ke la misiisto ilin savu kaj al ili instruu nian simplan flekseblan verdan lingvon.

Sed Egefu la unua misiisto ne kontentiĝis per nur tio. Civilizita persono devas pli ol nur lingve taŭgi. Necesas ankaŭ kompreni aliajn aferojn, aferojn nediskutitajn en la Katedralo de la Sankta Harmonio.

“Ho sovaĝa iduja ĉefo,” diris Egefu la unua misiisto. “Ne temas nur pri nia simpla fleksebla verda lingvo kiun rapide kaj facile lernas inteligenta persono. Krom tio vi bezonos ankaŭ vin prepari por kontakto kun flugantaj teleroj el kiuj venos eĉ pli verdaj misiistoj kun kapoj en formoj de piramidoj.” La sovaĝa ĉefo hezitis. Lerni simplan flekseblan verdan lingvon li certe pretis. Eĉ tion lernigi ankaŭ al sia popolo li pretis. Sed bonvenigi piramidkapulojn el flugantaj teleroj ŝajnis, nu, troaĵo. (Kaj krom tio, estante sovaĝulo, li ne sciis kio estas telero.) Do anstataŭ permesi al Egefu la misiisto ekinstrui, li manĝis lin.

Kaj jen finiĝis la kariero de Egefu, la unua misiisto por nia lingvo kaj por flugantaj teleroj.

Ŝavar in Volapukujo

Kiam alvenis Ŝavar la dua misiisto al pli fora Volapukujo, li renkontis grupeton de simplaj, kompatindaj kaj barbaraj volapukujanoj kaj li diris al ili: “Mi estas Ŝavar la misiisto kaj mi venis por vin savi. Konduku min al via ĉefo!” Kaj ili kondukis lin al la reĝo. La reĝo de la barbaraj volapukujanoj portis terure grandan kronon kaj sidis sur terure granda seĝo el oro kaj el kornoj de ekzotikaj bestoj. Terure grandaj soldatoj nur duone vestitaj staris ambaŭflanke kaj dek ses dancistinoj tro vigle kaj ne ĉiel dece dancis ĉirkaŭ li. Malantaŭ li, sur obstina baro, staris la kapostoj de antaŭaj misiistoj, plejparte el Usujo.

“Mi estas Ŝavar la misiisto, honora barbara volapukuja lidero, kaj mi venis por vin savi per nia simpla fleksebla verda lingvo kiun inteligenta persono lernas rapide kaj facile,” diris Ŝavar la dua misiisto.

“Min savi?” demandis la barbara’ reĝo. “Hura, hura! Ĉiam mi deziris saviĝi. Mia kara volapukuja popolo, kvankam ĝis nun barbara, tamen estas inteligenta popolo. Ĝi lernos rapide kaj facile.” Kaj la barbara reĝo preparis kunvenigi ĉiujn volapukujanojn por ke Ŝavar la dua misiisto povu ilin savi kaj al ili instrui la mirindan lingvon verdan.

Sed Ŝavar la dua misiisto ne kontentiĝis per nur tio. Civilizita persono devas pli ol nur lingve taŭgi. Necesas ankaŭ kompreni aliajn aferojn, aferojn neniam instruitajn en la verda Katedralo de la Sankta Harmonio.

“Ne temas nur pri nia simpla fleksebla verda lingvo, kiun rapide kaj facile lernas inteligenta persono,” diris Ŝavar la dua misiisto. “Krom tio vi bezonos politikajn ŝanĝojn. Vi devos starigi parlamenton kaj post tio partiojn. Kaj tiam vi devos subteni la plej verdan partion per donacoj de mono kaj de tempo. Vi devos propagandi kontraŭ ĉiuj aliaj partioj. Vi devos havi stratajn manifestaciojn kontraŭ ĉiuj ideoj kiujn vi mem ne la unuaj pripensis.

“Ĉiu devos subteni la partion de verdeco, de kontraŭnaciismo, de kontraŭtabakismo, la partion kiu promesas eternan feliĉon per malimpostoj, la partion de tiuj kiuj manĝas nur artiŝokojn kaj ĉokoladon kaj malpermesas panon kaj lakton, la partion de libera seksumado, la partion kiu subtenas rajtojn kaj de bestoj kaj de vegetaĵoj kaj de mineraloj, la partion de senpagaj sportbiletoj kaj de senlima tofuo. Nur tiel vi vere komprenos nian simplan flekseblan verdan lingvon!”

“Sufiĉas!” Kriis la reĝo barbara. “Neniu rajtas mencii tofuon en mia palaco! Mi abomenas tofuon! Senkapigu lin tuj!” Kaj tuj ili senkapigis Ŝavar-n la duan misiiston. Lerni simplan flekseblan verdan lingvon certe pretis la reĝo kaj la tuta barbara volapukuja nacio. Sed starigi tutan politikan partion kaj aparte partion de senlima tofuo! Jen afero netolerebla!

Kaj tiel finiĝis la kariero de Ŝavar la dua misiisto por nia lingvo kaj por nova partio.

Bemulo en Usujo

En eĉ pli foran landon Usujon alvenis nur malfrue la tria el niaj karaj misiistoj, Bemulo la misiisto. Renkontante grupeton de miskredantaj usujanoj, li diris al ili: “Mi estas Bemulo la misiisto kaj mi venis por vin savi. Konduku min al via ĉefo!”

“Ĉefo? Kio estas ĉefo? Al civilizita popolo kia estas ja ni, kompreneble mankas ĉefo. Ni havas prezidenton,” diris unu. “Kaj li estas nur stultulo,” aldonis la dua. “Ni esperas tuj elekti alian,” diris la tria. “Sed ankaŭ li estos stultulo,” diris la dua. “Kian aferon vi havas?” demandis la unua al Bemulo la misiisto.

“Karegaj miskredantaj usujanoj,” diris Bemulo. “Mi estas Bemulo la misiisto kaj mi venis por vin savi per nia simpla fleksebla verda lingvo kiun rapide kaj facile inteligenta persono lernas.”

“Sed ni jam parolas simplan flekseblan lingvon,” diris la unua usujano. “Kaj inteligentaj personoj ĝin jam konas!”

“Ho vi miskredantoj,” kompatis Bemulo la misiisto. “Komprenu. Via lingvo ŝajnas simpla kaj fleksebla nur al vi! Al mi ĝi estas granda mistero!”

“Povas esti,” respondis la dua usujano, “ke vi ne estas inteligenta persono!”

“En la granda mondo multaj ne parolas vian lingvaĉon,” obstine daŭrigis Bemulo la tria misiisto.

“Ni neniam renkontas ilin,” respondis la tria usujano. “Eble vi serĉas alian landon.”

“Kaj krome,” forte kriis Bemulo la misiisto, “via lingvaĉo ne estas verda! Jen tio!”

“Verda?!”

“Jes ja! Rigardu: El ‘amiko’ mi povas krei novajn vortojn: ‘amikino’, ‘amikeco’, ‘amikido’, ‘amiketo’, ‘amikego’, ‘eksamiko’, ‘fiamiko’, ‘amikaĉo’, ‘amikiĝi’, ‘amikigi’, ...”

“Mirinde,” respondis la miskredantaj usujanoj. “Ni devos tuj saviĝi per via simpla fleksebla verda lingvo. Ni vokos la aliajn.”

Sed Bemulo la tria misiisto ne kontentiĝis per nur tio. Civilizita persono devas paroli la lingvon pli profunde, kaj Bemulo la tria misiisto estis prilaborinta mirindajn plibonigaĵojn neniam eĉ pripensitajn en la Katedralo de la Sankta Harmonio.

“Atendu,” li diris. “Antaŭ ol vi kunvenigos la aliajn, mi montru al vi mian novan prefikson belan bla. BLA-amiko estas amiko jam delonge konata. Kaj alia nova prefikso bela estas gu. GU-amiko estas amiko renkontita en subtera fervojo. Kaj NO-amiko estas amiko kiu hazarde ĝuste nun vojaĝadas per ŝipo. Do BLA-GU-NO-amiko estas malnova amiko renkontita en subtera fervojo kiu ĝuste nun vojaĝas per ŝipo. Belege, ĉu ne?”

La tri usujanoj okulumis unu la alian, mire.

“Ankaŭ sufiksojn mi kreis por plibonigi la lingvon,” entuziasme daŭrigis Bemulo la tria misiisto. “Amik-AP-o estas amiko kiu perdis sian ĉapelon en taksio. Amik-IC-o estas amika insekto kun tamen longa pikilo kiu turmentas la hundon.”

La tri usujanoj okulumis denove unu la alian. Unu hazarde havis en la mano sian fiŝreton.

Bemulo la tria misiisto daŭrigis: “Amik-AK-i estas verbo kiu signifas ‘celebri la dekunuan datrevenon de la fojo kiam via plej intima amiko edziĝis kun via eksedzino kaj vi ne ĉeestis la feston ĉar vi devis ripari la bankuvon.”

Subite la tri usujanoj sukcesis kapti Bemulon la trian misiiston per la fiŝreto. Daŭre li deliris dum ili kondukis lin al la policejo, de kie oni kondukis lin al frenezulejo, kie dum jaroj li prilaboradis libron kun la titolo Plenega Analizega Gramatikego de Nia Ĉiam Pli Verda Lingvo Baldaŭ Fariĝonta Universala.

Kaj tiel finiĝis la kariero de Bemulo la tria misiisto por nia lingvo, kiu deziris savi ne nur la malsamideanojn sed la lingvon mem.

Memoriga Monumento

Pro la morto (aŭ freneziĝo) de niaj misiistoj, malsukcesis do la klopodoj savi la sovaĝajn malsamideanojn, kiuj plejparte restas ankoraŭ ne savitaj.

La nomoj de niaj tri famaj misiistoj, Egefu kaj Ŝavar kaj Bemulo, restas ankoraŭ en nia lingvo. Kaj eĉ ĝis hodiaŭ kiam samideano miksas kun instruo pri nia lingvo aliajn aferojn kaj tiel forpelas eventualajn entuziasmulojn, ni nomas tiun “Egefu-Ŝavar-Bemulo”.

Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.