Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2012-02-14
Paĝo ĝisdatigita:

La Reĝidino Mal

Iru al Normala Versio, Printebla Versio.


  1. Korelativoj
    k.i.am
    k.i.u
    Antaŭ multaj jar.cent.o.j, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esper.ant.uj.o estis la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II, kiu estis la filo de Kuni I "la Grandioza" (kiu atingis la tronon kaj la titolon "grandioza" post kiam li savis nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapuk.ist.o.j).
     

  2. Korelativoj
    nen.i.u.n
    t.i.am
    t.i.u
    t.i.o
    i.am
    i.el
    t.i.o
    Dum la reĝ.ad.o de Kuni III, nia lando ĝenerale ĝuis pacon kaj prosperon. La popolo varme amis sian reĝon kaj preĝis por lia sano kaj longa vivo. Ankaŭ la reĝo estis feliĉa. Lia lando estis prospera, lia popolo lin amis kaj ne estis probabl.ec.o de baldaŭa milito. Nur unu problemo lin turmentis. Li havis neniun filon kaj nur unu fil.in.on. Laŭ la tiam.aj moroj de nia lando, la sekv.ont.a reĝo de Esper.ant.uj.o ŝajne devos esti la edzo de ĉi tiu fil.in.o, kaj pro tio la filo de alia homo. Kuni III iam pri.pensis la problemon, ke ne povos esti Kuni IV, la filo de Kuni III, kaj de tempo al tempo li sin demandis ĉu li eble ne iel perfidis siajn patron kaj avon pro la manko de tiu Kuni IV ne.est.ont.a. Kaj tio turmentis lin.

  3. Korelativoj
    k.i.am
    nen.i.am
    k.i.u.j
    La reĝo fin.fin.e rezignis esperon pri eventuala filo kaj decidis racie serĉi bonan kaj taŭgan jun.ul.o.n indan far.iĝ.i edzo de la reĝ.id.in.o, far.iĝ.i bo.fil.o de la reĝo kaj fine far.iĝ.i reĝo. Kuni III ofte legis en libroj kaj aŭdis de vojaĝ.ant.o.j, ke kiam oni proponas kaj princ.in.o.n kaj regnon, neniam mankas trup.eg.o.j da jun.ul.o.j kiuj venas kaj konkursas inter si por la honoro. La reĝo ne deziris kompletan ĥaoson en la lando kiam li invitos la esper.ant.a.j.n jun.ul.o.j.n al la reĝa kastelo, kaj li tre zorge planis la aferon.

  4. Korelativoj
    k.i.u.j.n
    ĉ.i.u
    k.i.u
    ĉ.i.u.j
    k.i.u.n
    k.i.es
    Li decidis unue anonci la edz.in.ig.ebl.ec.on de la reĝ.id.in.o kaj la kvalitojn kiujn havu ĉiu kandidato. La sama anonco publike portu hor.ar.on laŭ kiu la kandidatoj sin prezentu ĉe la kastelo por ekzameno. La reĝo mem verkis la tekston. La reĝa presisto presis la anoncon en grandaj verd.kolor.a.j literoj. Kaj la reĝa anonc.ist.o portis kopiojn al ĉiuj vilaĝoj de nia lando kaj najlis ilin al la plej grandaj arboj. Jen la teksto kiun verkis la reĝo Kuni III:

    Nia reĝa moŝto
    kun plezuro anoncas al
    nia am.a(n)t.a popolo, ke ŝia
    reĝ.id.in.a moŝto, nia am.a(n)t.a
    fil.in.o, la bela, juna, ĉarma, sprita,
    ĝentila, eleganta princ.in.o Mal, nun.tempe
    pret.ig.ad.as sin por ge.edz.iĝ.a rito kun sam.landa
    jun.ul.o, kiu povos per sukceso en reĝa
    ekzameno de granda danĝero
    kaj ega komplik.ec.o sin
    demonstri taŭga bo.fil.o
    de nia moŝto, taŭga edzo de la
    princ.in.o Mal kaj (fin.fin.e) taŭga reĝo.
    Jun.ul.o.j kies nomoj komenc.iĝ.as per la litero A,
    ĉe.est.u la ekzamenon kaj konkurson ĉe la kastelo
    lundon je la 9-a atm. Kies nomoj komenc.iĝ.as
    per la litero B, ĉe.est.u je la 11-a atm.
    Kies nomoj komenc.iĝ.as per la
    litero C, ĉe.est.u je la 3-a
    ptm. Kies nomoj
    komenc.iĝ.as per
    la litero …

  5. Korelativoj:
    nen.i.u
    t.i.u
    t.i.o.n
    t.i.u.j
    k.i.u.j
    t.i.a
    t.i.el
    Fakte, la anonco de la reĝo Kuni III mensogis iom.et.et.e (kvankam neniu en tiu epoko kuraĝis tion tro publike diri). La reĝ.id.in.o, laŭ la sperto de tiuj kiuj renkontis ŝin, ne estis precize bela. Komence, ŝiaj okuloj ne estis de la sama koloro. Unu estis bruna kaj la alia blua. Plue, ŝiaj oreloj ne estis de la sama grand.ec.o: unu estis granda, kun long.eg.a lobo kaj la alia estis eta, kaj preskaŭ sen lobo. Ŝia kolo estis pli longa (aŭ tia ŝajnis al tiuj kiuj renkontis ŝin) ol la kolo de iu ajn fraŭl.in.o de la lando. Sed malgraŭ la long.ec.o de ŝia kolo, ŝia mentono estis eksterordinare eta, aparte se oni konsideras, ke ŝi havis vere impone grandan buŝon. Kaj el tiu buŝo, oni devas konfesi (ĉar tiel konfesis tiuj kiuj renkontis ŝin), venis fi.vort.o.j kiuj ruĝ.ig.ismar.ist.o.j.n kaj soldatojn. Sub la kolo trov.iĝ.is monta korpo pli dika (pro la kuk.et.oj de la reĝa kuir.ej.o) ol iu alia en la lando (aŭ eĉ en najbaraj landoj inkluzive de Volapuk.uj.o).

  6. Korelativoj
    t.i.u.j
    k.i.u.j
    Se oni emas paroli tut.ver.e, oni ankaŭ ne povas kaŝi ŝian aĝon, ĉar ŝi ne plu estis precize "juna". La ne.jun.ec.o de la princ.in.o estis kompren.ebl.e bona atesto pri la sukcesa long.viv.ec.o de ŝia patro, la reĝo Kuni III, sed krom tio ĝi ŝajnis (al tiuj kiuj renkontis ŝin) ne tro multe al.don.i al ŝia al.log.o.

  7. Korelativoj
    ĉ.i.o
    k.i.o.n
    t.i.u.j
    k.i.u.j
    nen.i.u
    t.i.o.n
    Krome, eleganta kaj ĉarma ŝi nur apenaŭ estis, kaj nur al certaj gustoj. (Denove oni ekpensas pri la maristoj kaj soldatoj.) Fakte, preskaŭ ĉio kion la reĝa anonco diris pri la princino Mal estis mensoga, almenaŭ laŭ la sperto de tiuj kiuj renkontis ŝin. Sed kompreneble neniu en nia feliĉa lando kuraĝis tion tro publike diri.

  8. Korelativoj
    k.i.am
    t.i.u.j
    ĉ.i.u.j
    ĉ.i.u
    nen.i.u
    t.i.a
    Kiam ili legis la anoncon, multaj jun.ul.o.j ĝojis pro ebl.ec.o far.iĝ.i bo.fil.o de la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II, la filo de Kuni I "la Grandioza". Kaj multaj jun.ul.o.j (grand.part.e la samaj) ĝoj.eg.is je ebl.ec.o far.iĝ.i eventuala reĝo. Sed kiam tiuj jun.ul.o.j pensis pri la reĝ.id.in.o Mal, pri ŝiaj ne.sam.kolor.a.j okuloj, kaj pri ŝiaj ne.sam.grand.ec.a.j oreloj, kaj pri ŝia impone granda buŝo super eksterordinare eta mentono je la pinto de la plej longa kolo de la regno, super korpo pli dika ol iu alia en la lando aŭ eĉ en najbaraj landoj, ili hezitis. Kaj kiam ili aŭskultis raportojn pri ŝiaj mar.ist.o.ruĝ.ig.a.j fi.vort.o.j kaj fi.anekdot.o.j, ilia kuraĝo ne plu povis sub.teni ilian ambicion. Tra la lando, en la trink.ej.o.j de ĉiuj etaj vilaĝoj, drinkis konsole la ne.kuraĝ.a.j jun.ul.o.j de Esper.ant.uj.o. Ĉiu deziris far.iĝ.i reĝo, sed neniu volis far.iĝ.i edzo de tia princ.in.o sen bel.ec.o, jun.ec.o, ĉarm.ec.o, sprit.ec.o, ĝentil.ec.o kaj elegant.ec.o.

  9. Korelativoj
    k.i.am
    nen.i.u
    Kiam venis lundo kaj la reĝo sen.pacienc.e atendis la kandidatojn ĉe la kastelo, el la tuta lando venis neniu por konkursi kaj edz.iĝ.i al la princ.in.o Mal. Rezulte ŝi restis dum sia tuta vivo fraŭl.in.o (kaj ne tro ĝentila). Post la morto de nia reĝo Kuni III, la tronon ricevis lia nepo, Topiro I "la Tim.ig.a". La reĝ.ad.o de Kuni III far.iĝ.is legenda, ĉar jen estis la unua fojo en la historio kiam neniu en la lando bonvolis edziĝi al la princ.in.o kaj far.iĝ.i reĝo.

  10. Korelativoj
    k.i.am
    i.u
    t.i.u
    La nomo de tiu terura reĝidino restas ankoraŭ en nia lingvo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni en Esperantujo parolas pri la beleco de Mal, la jun.ec.o de Mal, la ĉarm.ec.o de Mal kaj tiel plu. Kiam iu estas al ni ĝentila laŭ la stilo de la reĝ.id.in.o Mal, ni diras, ke tiu estas Mal-ĝentil.a. Kaj ni parolas tute prave.


Amuziĝu: Provu kvizeton pri ĉi tiu rakonteto.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.