Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:
ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esperantujon regis la bona Reĝo Kuni I, “la Grandioza”, savinto de nia lando en la militoj kontraŭ la drakoj kaj kontraŭ la gigantoj kaj kontraŭ la najbaraj volapukistoj.
La edzino de Kuni I, “la Grandioza”, kaj reĝino de nia lando, estis la belega kaj eleganta Sinjorino Iĝino. Neniu en Esperantujo, nek en Volapukujo, nek en Idujo, nek eĉ en malproksimaj landoj kiel Solresolujo aŭ Vulkanujo, estis pli bela ol la Sinjorino Iĝino, nia reĝino; nek pli eleganta, nek pli inteligenta, nek pli virta, nek en iu ajn kvalito pli bona.
Iom strange, tamen, estis tio, ke la reĝino ŝajne havis tre malkonstantan naturon. Foje ŝi deziris porti nur helajn vestojn, alifoje nur malhelajn. Foje ŝi ege amis manĝi fiŝaĵon, alifoje ŜI malamis fiŝaĵon, egale ege. Foje ŝi argumentis pli logike kaj pli racie kaj pli profunde ol iu ajn filosofo; alifoje ŝi emocie and freneze esprimis nur stultajn sensencaĵojn . Foje ŝi estis gaje parolema, alifoje funebre silenta. Efektive, malkonstanteco —t.e., ŝanĝebleco — estis fundamenta parto de ŝia naturo. Sed ŝia ŝanĝebleco ne multe gravis, feliĉe, ĉar (en tiu frua epoko) beleco estis la plej grava aspekto de iu ajn reĝino. Tute malsimile al hodiaŭ, neniu (en tiu frua epoko) atentis serioze pri la gustoj aŭ argumentoj aŭ humoroj de “nuraj” virinoj, almenaŭ kondiĉe, ke ili estis belaj.
La Reĝo Kuni I, “la Grandioza”, kaj la belega Reĝino Iĝino loĝis en la granda antikva kastelo de nia ĉefurbo kaj ĉiutage ili veturis en kaleŝo laŭ la stratoj de la urbo kaj la popolo laŭtlaŭte ĝojkriis: Hura, hura, hura. (Aŭ, se ili estis maljunaj kaj ne plu havis dentojn: Huŭŭa, huŭŭa, huŭŭa.)
Je la sama momento de nia historio, kaj ankaŭ en nia bela lando Esperantujo, vivis la plej malgranda homo de la tuta homaro. Tiu homo tiom malgrandis, ke li estis alta je malpli ol eĉ unu centimetro. Fakte li estis malpli alta ol eĉ nur kvin milimetrojn. Li estis tiom malalta, ke oni apenaŭ povis vidi lin.
La nomo de ĉi tiu stranga hometo estis Igo, samkiel la nomo de lia patro, kaj de ties patro, kaj de ties patro, tra tuta genealogio da pra-Igoj. Vi eble scivolas kie povus loĝi homo tiom malgranda, aparte en danĝera antikva tempo kiam la mondo estis ankoraŭ juna, kaj kiam ankoraŭ estis drakoj en Eŭropo kaj kiam ankoraŭ estis gigantoj en Azio. Jen inteligenta demando!
Fakte la loĝloko de Igo, samkiel la loĝloko de ĉiuj pra-Igoj, estis ilia plej granda sekreto, ĉar ili ja loĝis en la reĝa kastelo mem! Kaj kie en la reĝa kastelo? Ne ĉiam en la sama loko. Ili ŝanĝis la lokon de unu pra-Igo al la sekvinta, ĝis fine al Igo. Igo, malgraŭ sia malgrandeco, estis tamen vera viro, masklega kaj vilega, kun vira voĉo kaj viraj gustoj. Kaj kiam la unuan fojon li ekvidis la belan reĝinon, li tujtuj decidis ekloĝi dum sia tuta vivo en ŝia orelo.
Multaj nuntempuloj taksas tion apenaŭ kredebla. Sed ĝi ja okazis. Tiel skribis niaj historiistoj, kaj la historiistoj de Esperantujo neniam mensogas (kvankam ili amas belajn rakontojn). Igo ekloĝis ja en la orelo de la bela Reĝino Iĝino. Ni tion devas kredi.
Kiam li unue ekloĝis en la orelo de la reĝino, Igo ne kuraĝis paroli al ŝi. Li tro miris pro la beleco de sia nova domo kaj ne kuraĝis riski elpuŝon el la komforta loĝejo fare de la fingro de la Reĝino Iĝino. Dum kelkaj monatoj li logis en la orelo de la reĝino tute silente kaj sen eksterordinaraj aferoj. Sed fine, iun tagon, dum la reĝino promenis en la reĝa ĝardeno, ekfalis branĉeto de arbo, kiun ŝi ne povis vidi. “Atentu, reĝino!” Igo subite kriis. La reĝino eksaltis pro surprizo kaj pro tio la branĉeto ne vundis ŝin. Igo savis la reĝinon!
Li ege fieris. Sed la Reĝino Iĝino tute ne komprenis kio okazis. “Kiu parolis?” ŝi demandis al la malplena aero. “Kiu parolis tiom proksime al mi?”
Igo forte fieris kaj samtempe li admiris la reĝinon kaj ege deziris ŝian admiron kaj amon. Li do ne povis rezisti la tenton respondi:
“Mi parolis,” li diris.
“Kiu vi estas?” demandis la moŝta reĝino kaj ŝi rigardis scivole en la malplenan aeron. “Kaj kie vi estas?!”
Igo ne kuraĝis konfesi kie li logis, ĉar li ne deziris devigan kaj subitan neceson trovi novan loĝlokon. Do (malsimile al niaj historiistoj) li mensogis, nu … almenaŭ li mensogetis: “Mi estas nevidebla, sed tre proksima kaj mi amas kaj honoras vin.”
“Sed tio estas tute neebla!” diris Iĝino
“Ebleta,” respondis Igo.
Jen la unua konversacio inter la Reĝino Iĝino kaj la malgranda viro Igo, kiu loĝis en ŝia orelo.
Dum monatoj ili restis geamikoj, ĉiam pli intimaj kaj havis multajn konversaciojn. El la bela orelo Igo povis vidi multon kion Iĝino ne povis vidi. Kaj li ofte savis ŝin de embarasoj pro sia scio pri tio kio okazas apud ŝi.
“Rapidu,” li diris, “ĉar maldeca ĝardenisto deziras deklami maldecajn vortojn al vi.” Kaj ŝi rapide kuris por eviti tian malvirtan okazon.
“Malrapide turnu vin dekstren,” li diris, “por rigardi kiel viaj servistinoj ŝtelas viajn pudron kaj parfumon.” Kaj ŝi sin turnis kaj el-trovis la perfidon kaj punis la servistinojn.
“Rapide ekrigardu tra la fenestro kaj vi vidos malamikojn kiuj planas murdi nian reĝon Kuni I, “la Grandiozan”, en lia lito!” Kaj ŝi ekvidis la malamikojn kaj raportis la malamikojn al la reĝo Kuni I, “la Grandioza”, kiu tuj kaj taŭge senkapigis ilin.
“La popolo sendas al vi florojn,” diris Igo. “Vi devas danke blovi al ĝi kisojn.” Kaj ŝi blovis al la popolo kisojn kaj la popolo amegis ŝin.
Ĉion kion ordonis Igo, la reĝino faris. Kaj ili estis bonegaj geamikoj. Dum pasis la monatoj, Igo kaŭzis, ke la reĝino amu lin kaj eĉ ke ŝi amoremetu lin. Fine li kuraĝis diri al ŝi vortojn pri amo:
“Mi estas vere belega viro,” li diris, “masklega kaj vilega kaj same virbela kiel virsona. Mi amas vin. Ĉu ankaŭ vi ne amas min?”
Ruĝaj ja estis la vangoj de la sinjorino Iĝino kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn. Kaj la reĝo vidis la ŝanĝon. “Ĉu vi estas malsana?” demandis la reĝo. “Viaj vangoj estas tiom ruĝegaj!”
“Ne,” respondis la reĝino honeste (ĉar ŝi estis tro virta por mensogi). “Mi aŭskultas voĉeton kiu forte allogas min.”
“Kies voĉeton?” demandis la reĝo, kiu nenion aŭdis.
“Voĉeto tiel bele bela kaj tiel vire vira, ke ĝi povus postuli ion ajn kaj mi ĝin farus. Pro tio miaj vangoj estas ruĝaj. Kaj, malfeliĉe, mi estas tiel amema al li kaj tiel entuziasma por li, ke min nur tedas kaj malinteresas vi, mia sinjoro,” diris la Reĝino Iĝino (kies malmensogema virto ŝajnis de temp’ al tempo iom troa).
La reĝo estis forte kolera. Nun ankaŭ liaj vangoj estis ruĝaj, kaj ĝuste en tiu momento li ekvidis la etetan viron en la orelo de la reĝino. Scivolemege, li kaptis Igon per siaj fingroj kaj rigardis lin.
“Kio estas tio ĉi!” li demandis. “Mia nomo estas Igo,” diris la eteta vireto, “kaj mi konfesas, ke mi kaŭzis tion, ke ja la reĝino malĝojas kaj ekamis kaj ke ŝiaj vangoj estas ruĝaj. Sed mi ne povis eviti tion, ĉar mia sorto estas ja kaŭzado kaj ŝanĝado. Pardonu do min.” Sed la vortoj lasis la reĝon eĉ pli kolera.
La Reĝino Iĝino tuj komprenis kio okazis kaj ankaŭ ŝi faris konfeson, jene:
“Mi konfesas, ke pro ĉi tiu malgranda viro kiu loĝis en mia orelo mi malĝojis kaj ekamis kaj ke pro li miaj vangoj estis ruĝaj. Sed mi ne povis eviti tion, ĉar mia sorto estas ja ŝanĝebleco. Pardonu do ankaŭ min.”
Sed la reĝo estis ĉiam pli kolera dum li aŭskultis. Kaj kiam ŝi finis sian plendadon, li estis jam freneze kolera:
“Pro viaj egegaj malvirtoj ankaŭ mi intencas sekvi mian naturon: Vi deziris resti ĉiam apude, do mi permesos al vi ĝuste tion: Vi restu unu apud la alia mortaj en tombo!”
Kuni intencis, ke tuj mortu la vireto detesteble kaŭza kaj ŝanĝema kaj li intencis, ke poste mortu la kompatinde ŝanĝebla malvirta reĝino, kaj li intencis, ke li mem ilin metu en tombegon.
Sed en tiu momento, li fortege ternis kaj pro la ternado lasis fali la vireton Igon, kiu tuj forkuris (por loĝi en malpli danĝera orelo de iu ajn malgrava servistino). Sen la kaŭza vireto, la kompato de Kuni (kaj eble ankaŭ la beleco de la ploranta reĝino) povis superi la reĝan koleron. Do li pardonis al sia reĝino, kiu amis la reĝon denove (ĉar ŝanĝebleco estis ŝia naturo). Kaj ili vivis feliĉe ĝis la fino de siaj vivoj.
Kiel memoraĵo de tiuj okazoj, restas en nia lingvo eĉ ĝis hodiaŭ la sufikso -IG-, per kiu ni indikas kaŭzojn kaj ŝanĝemajn agojn, similajn al tiuj de la ĉiam ŝanĝema Igo.
Kaj ankaŭ restas la sufikso -IĜ- per kiu ni indikas ŝanĝeblajn naturojn kaj agojn similajn al tiuj de la Reĝino Iĝino. Kiam vireto penas kaŭzi amon por li ĉe virino, ni diras ke li penas enam-IG-i ŝin. Kaj se li eksukcesas pri tio, ni diras, ke ŝi enam-IĜ-as.
Restas ĝis hodiaŭ ankaŭ la vorto “kun”, el la nomo de Kuni, ĉar Iĝino kaj Kuni poste vivis ĝismorte feliĉe kunkunaj.
Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)
(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.