Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:

La Fratoj Erudi
kaj la Druida Krizo

Iru al Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esperantujo estis la fama Topiro II, “la Stulta”. (Li ne estis nia plej inteligenta reĝo.) En tiu fora epoko la ĉefa tagĵurnalo por ĉiuj ĉefuloj de la ĉefurbo nomiĝis “La Ĉefa Sento”. (Oni ankoraŭ ne nomis ĝin “La Nova Sento” —tio okazis nur cent jarojn poste, kiam novuloj renovigis ĝin.)

Kiam la reĝo disdonis novajn leĝojn, li ilin eldonis en “La Ĉefa Sento”. Kiam grafo junulinon grafinigis, oni legis pri la geedziĝa festo en “La Ĉefa Sento”. Kiam fajrego detruis la ĉefurban malĉastejon kaj elkuris ses grafoj, du dukoj kaj dekduo da baronetoj, tiam oni sin turnis tuj al “La Ĉefa Sento” por ekscii iliajn diversajn senkulpigojn. Kaj kiam nian Esperantujon invadis la reĝo de Atujo, ĝuste “La Ĉefa Sento” informis la publikon pri niaj heroaj bataloj kontraŭ fiaj atujanoj.

Ne nur la artikoloj, sed ankaŭ la eseoj “de la redakcio” de “La Ĉefa Sento” ludis gravan rolon en nia nacia vivo. Kiam la ĵurnalo proponis refarbon de la reĝa kastelo, oni ĝin tuj refarbis, eĉ pli brile verda ol antaŭe. Kiam la ĵurnalo proponis, ke ĉiu ĉesu kanti volapukajn kantojn, ĉiu ja ĉesis ilin kanti. Kiam la redakcio esprimis dubojn pri la ĝentileco de manĝado per piedfingroj, la tuta loĝantaro de nia kara lando forlasis tuj tiun ĉi aĉan ekskutimon kaj kelkaj eĉ komencis kovri la piedfingrojn per ŝuoj.

Kvankam “La Ĉefa Sento” gravegis en la socia vivo esperantuja, tamen ĝi ne estis granda ĵurnalo kaj ĝin ne prilaboris granda stabo. Ja temis efektive pri entrepreno de nur du personoj: du fratoj de la malnova familio Erudi: Diso kaj Miso. Diso Erudi, la pli aĝa, redaktis kaj presis la ĵurnalon kaj portis ĝin al la ĉefa vendejo. Diso Erudi estis, do, la redaktoro. Miso Erudi, la malpli aĝa, estis la sola raportisto. Li kompreneble ne kapablis sole trakuri ĉiutage la tutan landon por mem serĉi novaĵon. Anstataŭe li faris intervjuojn kun kaj bone kaj malbone konataj personoj por raporti pri iliaj vivoj, agoj, aŭ opinioj kaj por ekscii kio ĵus okazis ĉe ili.

La plej efika loko por tiaj intervjuoj estis certa trinkejo, kie kolektiĝemis la ĉefuloj de la reĝa kortego. La trinkejo nomiĝis La Obstina Baro kaj Miso Erudi troviĝis ĉiutage ĝuste tie, kie li, horon post horo, interbabilis kun malkontentaj grafoj, kun babilemaj duketoj kaj kun sekretaj agentoj de Atujo.

Pro la trinkeja bruo (inter aliaj kaŭzoj), Miso Erudi ne ĉiam sukcesis ĉion aŭdi aŭ precize memori. Ne nur korelativojn li emis malĝuste aŭdi, sed ankaŭ ordinarajn vortojn dum li sidis intervjuante en La Obstina Baro. Foje en intervjuo la reĝa kuiristo pritraktis “odoron de frukta kuko”, sed Miso Erudi verkis pri “honoro de lukta duko”. Tial la reĝo Topiro II, “la Stulta”, serĉis dum monatoj “la luktan dukon” por plu honorigi lin. (Topiro II, “la Stulta”, ne estis nia plej inteligenta reĝo.) Alifoje ĉefministro vere “gravega” iom ŝokiĝis kiam Miso Erudi anstataŭe taksis lin “graveda”. Ankoraŭ-foje fama poeto parolis pri “la poeta vivo kaj ĝia decida feliĉo”, sed Miso Erudi verkis pri “la poefaga vivo kaj ĝia acida sandviĉo”.

Iun tagon (en aprilo, oni diras), Miso Erudi sidis en la trinkejo La Obstina Baro, kie li intervjuis mebliston pri la fabrikado de nekredeble belaj verdaj seĝoj. “Oni devas gardi la seĝon kontraŭ ĉiaj fluidoj!” diris la meblisto. “Oni devas gardi la reĝon kontraŭ ĉiaj druidoj” skribis Miso Erudi en sia notlibro.

Topiro II, “la Stulta”, paliĝis kiam li legis la sekvan tagon en “La Ĉefa Sento”: “Oni devas gardi la reĝon kontraŭ ĉiaj druidoj!” Tuj li ordonis, ke oni serĉu tra la lando por trovi druidojn.

Ankaŭ la grafoj kaj la dukoj, la ministroj kaj baronetoj, leginte pri la granda danĝero al la reĝo, ektimis pri eventualaj atakoj de druidoj. Ili diris unu al la alia: “Se la druidoj minacas eĉ la reĝon (eĉ kvankam li ne estas nia plej inteligenta reĝo), des pli facile ili minacus ankaŭ nin!”

La tuta nobelaro do kaŭris en siaj kasteloj dum soldatoj ĉie serĉis malsukcese la danĝerajn druidojn. Maljuna barono mortis pro timo, kaj tiun ĉi “druid-atakon” oni raportis en la paĝoj de “La Ĉefa Sento”. Kaj tio eĉ pli timemigis la nobelaron.

Ankaŭ ordinaraj homoj ektimis la druidojn. “Se eĉ baronon en ŝtona kastelo la druidoj kapablas mortigi,” la popolanoj diris unu al la alia, “des pli nin homojn ordinarajn en niaj pajlotegmentaj domaĉoj!” Kaj kaŭris ankaŭ ili en siaj domoj.

En la armeo la soldatoj, ne trovinte la nevideblajn druidojn, ektimis nenaturaĵojn eventualajn. “Ĉu nevidebla malamiko, kiu kapablas ataki eĉ nobelojn en ties kasteloj, ne povus laŭvole vundi simplajn soldatojn?” La soldatoj do emis kaŭri tremante en siaj kazernoj.

Tiel finfine haltis la ĉiutaga vivo de nia Esperantujo, kompatinda lando tro kredema je sia ĉefa ĵurnalo. Eĉ Miso kaj Diso Erudi iom timis, kolektante kaj publikigante la timigajn onidirojn.

En Esperantujo en tiu epoko loĝis nur unu druido, ĝisoste lojala al nia grandioza reĝo Topiro II, “la Stulta” (kiu ne estis nia plej inteligenta reĝo). Li kompreneble ŝokiĝis leginte en “La Ĉefa Sento” pri la “danĝeraj kapabloj” de druidoj. Kaj li miris vidante la paralizon de la lando. Sed li ne kuraĝis konfesi sin druido, timante, ke oni atakus ĝuste lin.

Tamen nur li kiel sola druido de Esperantujo kapablus klarigi la situacion. Nur li kapablus garantii, ke druidoj ne minacos la ŝtaton. Li vojaĝis al la ĉefurbo. Tie li trapasis la senhomajn stratojn ĝis la trinkejo La Obstina Baro. Ene amasego kaŭre drinkis kaj kaŭre klaĉis. Tie li serĉis Mison Erudi, la raportiston. Sed kion li diru, sciante, ke en tia terura bruo Miso Erudi sendube ĉion miskomprenos? “Via artikolo pri druido,” li komencis...

“Pri kio?” demandis Miso Erudi.

Sed la druido estis ja ruzulo. “Via artikolo pri piramido,” li diris, “estis nek ĝusta nek valida!”

“Ho, pri druido,” diris Miso Erudi.

La sekvan tagon en “La Ĉefa Sento” bonorde oni legis, ke malgraŭ la antaŭa artikolo, “druido estas nek bongusta nek arakida”.

“Oni timu do ne plu druidojn”, daŭrigis la artikolo de Miso Erudi, la raportisto, “ĉar jam venis la malbongustaj arakidoj por helpi al la popolo kaj ĝin protekti.”

Topiro II, “la Stulta”, feliĉege deklaris oficialan ferian tagon: “Tago de Arakidoj Malbongustaj”, kaj ĉie oni sonigis ĝoje sonorilojn. La druido suspiris kaj hejmeniris, dum oni honorigis la fratojn Erudi kiel reĝosavantajn heroojn.

Omaĝe al Miso kaj Diso Erudi, iliaj nomoj restas en nia lingvo eĉ ĝis hodiaŭ:

Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.