Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2012-11-24
Paĝo ĝisdatigita:

La Mondo de Drakoj kaj Gigantoj

Iru al Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian amatan Esperantujon la fama reĝo Rimo II “la Senvalora”, kiu estis la antaŭulo de Kuni I “la Grandioza”, (kiu atingis la tronon kaj la titolon “Grandioza” postkiam li savis la landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).

Tamen en la tempo de Rimo II “la Senvalora” la lando restis ankoraŭ ne savita, kaj la vivo ĝenerale estis mizera, kiel ĝi kompreneble devus esti en mondo plena de drakoj kaj de gigantoj (kaj de volapukistoj).

Eĉ ankaŭ por la drakoj kaj la gigantoj la vivo estis mizera. Sangon soifantaj ili estis (kompreneble), sed en tiu antikva tempo bonan sangon oni malfacile trovis. Certe en Idujo ne bongustis la sango. En Solresolujo malpli. Kaj verŝajne tute mankis sango al la loĝantaro de Klingonujo, en kies vejnoj fluis nur sengusta akvaĉo, maltaŭga por drakoj kaj gigantoj.

La sangon soifantajn drakojn kaj gigantojn do tre interesis la sango de niaj samlandanoj. Dolĉa (laŭdire) ĝi estis, kiel mielo. (Al drakoj kaj gigantoj kompreneble plaĉas mielo, ĉar al ĉiu plaĉas mielo.) Tamen la plej bona sango (laŭ la vidpunkto de drako aŭ de giganto) estas sango de belulino, kaj kompreneble la plej bela belulino laŭ la leĝoj de tiu fora antikva epoko nepre kaj malhazarde estis princino.

Do la ĉefa deziro de ĉiu drako kaj giganto de la mondo estis viziti nian verdan landon, flari niajn verdajn florojn, vidi niajn verdajn vidindaĵojn, ĝui niajn buntajn popoldancojn, sed super ĉio viziti nian reĝan palacon kaj gustumi la soifatan sangon de ĉiu trovebla princino.

Pro tio kompreneble la reĝo Rimo II “la Senvalora” estis mizera. Sed kion fari? Je tago jam antaŭprognaskita de la reĝa astrologo kaj konfirmita de la reĝa sorĉisto, jes alvenis du spionoj el la landoj de la drakoj kaj la gigantoj, princinan sangon soifantaj.

Ili elŝipiĝis ĉe la haveno de la ĉefurbo, lacaj post longa vojaĝo en malgranda antikva ŝipeto sur kiu ili povis manĝi nur malbongustajn maristojn, sed ili pleniĝis je ĝojo antaŭ la glora kaj brila verdeco de nia kara lando. Post mallonga paŭzo en la havena kafejo por trinki kafon kaj manĝi kelnerinon, ili iris rekte al la hotelo por iom ripozigi sin.

“De kie vi venis?” demandis la komizo de la hotelo, kiu plenumis formularon.

“De Eŭropo kaj Azio,” respondis la drako kaj la giganto.

“Kaj kio estas viaj profesioj?”

“Ni estas drako kaj giganto, sangon soifantaj,” ili respondis.

“Kaj ĉu la vojaĝo estas faka aŭ feria?” demandis la komizo.

“Tion ni malfacile distingas. Ni venis por gustumi la sangon de verdaj princinoj, kiun ni aparte soifas.”

“Feria, do,” decidis la komizo.

“Ne nepre. Se ni sukcesos, kompreneble ni reiros hejmen por verki turismajn librojn, kaj venos do multegaj aliaj drakoj kaj gigantoj en granda moda movado por sango-turismo.” Tiel respondis la drako kaj la giganto.

“Do faka, tiuokaze,” findecidis la komizo, kiu tiel skribis en la formularo, kaj li donis al ili la ĉambro-ŝlosilon.

En la hotelĉambro la du spionoj kalkulis kiel plej efike renkonti la princinon kaj gustumi ties soifatan sangon, miele dolĉan. “Laŭ onidiro,” diris la drako, “princinoj amas poezion.”

“Certe ja ili amas poezion!” respondis la giganto. “Poezion amas ĉiu. Samkiel mielon!”

“Ni sendu al ŝi do poemon,” diris la drako, “poemon tiel mirinde belan, ke ŝi tuj invitos nin al aŭdienco.”

Tion decidinte, la du spionoj petis ĉambroservon, manĝis la servistinon —“tute ne malbone,” diris la giganton— kaj komencis verki poemon.

“Komencu per floroj,” proponis la drako. “Bonaj poemoj temas pri floroj. Rop! rop! rop!” (“Rop! rop! rop!” estas la sono kiun faras drako feliĉe ekscitita.)

“‘Violoj estas bluaj; rozoj estas ruĝaj!’” komencis la giganto. “Kio rimiĝas kun ‘ruĝaj’?” li demandis.

“Nenio. Vi devos meti la rozojn unue, stultulo!” diris la drako.

“‘Rozoj estas ruĝaj; violoj estas bluaj!’ Jen! Kaj kio rimiĝas do kun ‘bluaj’?” demandis la giganto.

“Ho, ekzistas abundaj rimoj,” diris la drako:

Rozoj estas ruĝaj; violoj estas bluaj!
Kun via ruĝa sango, estas ni kongruaj!
aŭ:
Proponu al ni sangon; ni venos la unuaj!
aŭ:
Ni estas nur draketoj, do ne terure bruaj!

“Sed mi ne estas drako!” plendis la giganto. “Kaj ĉiuokaze la sango venas tro frue en la poemo. Tio ne estas subtila. Bona poezio devas esti subtila. Kaj plue, bona poeto ĉiam forlasas kelkajn substantivajn finaĵojn por montri, ke temas pri poezio. Ho, kaj ĝi devas enhavi ankaŭ simbolojn.”

“Eŭ! eŭ!” diris la drako. (“Eŭ! eŭ!” estas esprimo de drakoj malfeliĉaj, kompreneble.) “Do, bone. Jen:”

Ruĝas la roz’; bluas violoj!
Jen poemo, ne proz’
Kaj jen multaj simboloj!

“Sed,” diris la giganto, “ankaŭ bonaj poetoj ofte interŝanĝas substantivojn kun adjektivoj. Ekzemple:

Rozas la ruĝ’;· violas la blu’!
Ne timigas nia muĝ’, sed nur la en viaj vejnoj posta sanga tru’!

“Eŭ! eŭ! eŭ! Vi estas la plej malbona poeto de la mondo!” kriis la drako. “Eŭ! eŭ! eŭ!”

“Zijjj!” diris la giganto. (Gigantoj diras “Zijjj!” ĉu feliĉaj ĉu malfeliĉaj; ili estas iom malpli esprimivaj ol drakoj.)

Dum la du spionoj ŝvitis ankoraŭ super sia poezia alfabeto, la hotela komizo, kiu memkompreneble estis pli inteligenta ol li ŝajnis, raportis al la ĉefo de la reĝa polico, ke la urbon alvenis drako kaj giganto, sangon soifantaj, el foraj landoj, kaj ke aparte la sangon de la princino ili soifis.

Kaj la ĉefo de la reĝa polico ĝuste tion raportis rekte al la reĝo Rimo II “la Senvalora,” la antaŭulo de la reĝo Kuni I “la Grandioza”, kiu estis savonta nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj (kaj de la najbaraj volapukistoj).

“Drako kaj giganto?” demandis Rimo II “la Senvalora”. “Ho ve! ve! ve!” li kriis. (Esperantujaj reĝoj malfeliĉaj neniam kriis “Eŭ! eŭ! eŭ!” Tiel sin esprimis nur drakoj.) “Kion fari? Kion fari? Ho ve! Venigu la saĝan Generalon Kuni; eble li savos nin de la drako kaj la giganto. (Kompreneble en tiu frua tempo neniu sciis, ke Kuni poste fariĝos reĝo kaj ke oni nomos lin “grandioza”.)

Intertempe en la hotelo la drako kaj la giganto daŭre strebis verki poemon por la princino, poemon tian, ke ŝi tuj ilin invitos al aŭdienco, kie ili povos gustumi ŝian soifatan sangon.

“Do jen!” diris la giganto:

Ruĝas rozaro; violaro nur bluaĉas!
Sang-similas ruĝa roz’; violo enuaĉas!

“Rop! rop! rop!” respondis la feliĉa drako. “Perfekte! Nu, ne! Atendu! Diable, ne! Vi mem enuas; la violo enu-ig-as vin! “Enui” estas netransitiva! Eŭ! eŭ!” (“Zijjj!” diris la giganto. “Ho zijjj! zijjj! zijjj!”)

Post ankoraŭ du-tri horoj kaj multaj rekomencoj, ili fine estis pretaj por la aŭdienco —“Rop! rop!” diris la drako— kaj ili survojiĝis al la palaco, rigardante laŭvoje en la butikojn, ĝuante la belajn parkojn kaj la arkitekturajn vidindaĵojn de nia ĉiam verda ĉefurbo. Kompreneble ili manĝetis diversajn civitanojn laŭvoje, el kiuj ĉiu pli bongustis ol la surŝipaj maristoj, sed el kiuj egale neniu same dolĉis kiel mielo. (“Stulta onidiro,” grumblis la giganto. “Zijjj!”)

Atinginte la palacon, ili frapis ĉe la grandega verdega pordego. Respondis Kuni, la reĝa subulo, kiu estis savonta nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj (kaj de la najbaraj volapukistoj). Kuni jam ĉion sciis pri la planoj de la du spionoj ĉar al li raportis ne nur la ĉefo de la reĝa polico, sed ankaŭ la reĝaj astrologo kaj sorĉisto. “Saluton!” li diris, ĝentile tamen ruze. “Kiel mi povos vin helpi?”

“Ni venis kun poemo por la princino bela kies sangon ni soifas,” diris la drako. “Rop! rop! rop!” Kaj la giganto tuj komencis deklami:

Rozoj ja ruĝegas; violoj tamen ne!
Violoj nur bluaĉas. Ho ve! Ho ve! Ho ve!
Nin memorigas rozoj pri sango kaj miel’;
Sed violoj nur bluozaj pli foras el ĉiel’!

“Haltu! Haltu!” kriis Kuni. “Mi ne povas toleri tion! Vi estas la malplej bonaj poetoj de la mondo! For! For!” Kaj tiom li fariĝis kolera, ke, prenante sangon soifantan glavon kiu hazarde troviĝis ĉemane en la palaco, li forĉasis la drakon kaj la giganton ne nur el la reĝa palaco, sed el la ĉefurbo kaj el la tuta lando eĉ.

Memevidente, la drako kaj la giganto, mem sangon soifantaj, neniam vidis antaŭe glavon egale soifan, kaj ege timis konstatante, ke ĝuste ilian propran sangon soifis la glavo. Rapide kuris ili ĝis la landlimo kun Volapukujo, time kriante “Eŭ! eŭ! eŭ!” kaj “Zijjj! zijjj!”

Kiam ĉiuj tri, Kuni kaj la drako kaj la giganto, fine atingis la landlimon, la ruza Kuni diris: “Do! Al mi mankas la forton ĉasi vin plu, eĉ malgraŭ tio, ke vi estas la malplej bonaj poetoj de la mondo. Tamen jen ni ĉe la landlimo kun Volapukujo. Ĉu vi sciis, ke la sango de la volapukujanoj estas (laŭ onidiro) eĉ pli dolĉa ol la sango de eventualaj esperantujaj princinoj? Ĝis revido!”

La drako kaj la giganto okulumis unu la alian, kaj post iom da ripozo, komencis prove manĝi volapukujanojn. Bongustegaj ili estis (tamen iom grasaj kaj eble malbonaj por la koro samkiel ĉio bongusta). “Rop! rop! rop!” diris la drako. Kaj jen ekfiniĝis aĉa Volapukujo.

Ĝuste tiel nian landon savis Generalo Kuni de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj. Nia reĝo Rimo II, “la Senvalora”, al kiu mankis princo, nomumis lin Reĝo Kuni I, “la Grandioza,” savinto de nia lando. Kaj eĉ ĝis hodiaŭ neniu esperantuja poeto kuraĝas komenci poemon per rozoj kaj violoj.

La nomoj de la du spionoj restas kompreneble ankoraŭ en nia lingvo. Ĉiam la giganto esprimis sin per “zijjj” kaj la drako per “rop” kaj “eŭ”. Do la antikvajn landojn (nun esperantujajn provincojn) de la gigantoj kaj de la drakoj oni nomas eĉ ĝis hodiaŭ A-zijjj-o kaj Eŭ-rop-o.

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.