Iru al la Esperantisma ludejo,
Ĉefa paĝo de la retejo,
Listo de rakontoj.


Paĝo fondita: 2023-05-11
Paĝo ĝisdatigita:

La Reĝo Dikega

Iru al Printebla Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esperantujon regis la reĝo Topiro III, “la Dikega”.

Topiro III estis la filo de longa reĝa sangolinio: Lia patro estis Topiro II, “la Stulta”, kiu estis malpli inteligenta ol ŝtono. Kontraste, lia plej elstara antaŭulo estis Kuni I “la Grandioza” (kiu atingis la tronon kaj la titolon “grandioza” post kiam li savis nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).

En nia lingvo, la vorto “granda” representas ion aŭ iun malordinaran rilate al dimensioj. Ekzemple: “Nia amenda reĝo loĝas en granda palaco dum ni loĝas en kabanetaĉoj.”

La sama vorto “granda” ankaŭ povas indiki ion aŭ iun eminentan, potencan aŭ primirindan. Ekzemple, “Nia amenda reĝo estas granda poeto dum ni restas analfabetaj.”

Kuni I, la Grandioza, en la epoko de Topiro III, “la Dikega”, ankoraŭ ne titoliĝis “grandioza,” sed simple “granda,” samkiel aparte admirindaj reĝoj de aliaj landoj, ekzemple: Petro la Granda (caro de Rusujo), Karolo la Granda (reĝo de la frankoj), kaj Alfredo la Granda (reĝo de la angloj).

Kompreneble, tiuj “grandaj” reĝoj estis imponaj, sed ne nepre fizike grandaj. (Ekzemple, Kuni I ja estis malpli granda ol multaj niaj samlandanoj.)

La patro de Topiro III, “la Dikega”, estis, ni diris, Topiro II, “la Stulta”, kiu estis malpli inteligenta ol ŝtono. Kiam naskiĝis lia filo, la estonta Topiro III, la reĝa patro Topiro II estis treege fiera.

“Venu ĉiuj! Vidu min! Rigardu min!” diris Topiro II, “la Stulta”. “Mi produktis bebon! Mi patras! Mia estas mirindulo! Venu ĉiuj kaj admiru min!”

(Efektive, Topiro II, “la Stulta”, estante ja malinteligenta, tute forgesis —aŭ eble neniam komprenis— ke virinoj, ne viroj, naskas bebojn. Efektive li vere ne sciis de kie venas beboj, sed nur, ke ĉi tiu bebo estas la lia.)

Ĉiuj korteganoj venis por admiri la bebeton, kaj ekkrii pri ĝia beleco —kvankam ĝi tute ne estis bela— kaj pri ĝia jam evidenta inteligenteco, sendube heredaĵo de ĝia brila patro —kvankam ĉiu kortegano bone sciis, ke Topiro II estas malpli inteligenta ol ŝtono.

Topiro II, “la Stulta”, estis do tre kontenta, ĝis iu maljunulino en la kortego diris: “Kiel li estas belega! Kaj kiel ĉarma! Kaj kiel alloge malgranda!”

“Malgranda? Malgranda!?” Topiro II, “la Stulta”, subite malkontentiĝis. La maljunulino pravis. La bebo estis ja malgranda. Beboj jes estas tiaj! “Sed ĉiu reĝo de nia Esperantujo devus esti granda! Grandega eĉ!” kriis Topiro II, “la Stulta”.

Tiel li ordonis, ke oni manĝigu lian filon kiel eble plej plene, por ke li kiel eble plej grandiĝu.

Pasis kelkaj jaroj, kaj la princo kreskis kaj kreskis. Kiel infaneto li rapide fariĝis diketa. Trijaraĝa, dika. Kvinjaraĝa, dikega.

Okjaraĝa, lia ŝvelanta ventro subite disŝiris elegantan silkan ĉemizon, antaŭan donacon de iu forgesita imperiestro en fora lando en Azio.

Dekjaraĝa, lia grandiĝanta postaĵo rompis la belan princan tronon, antaŭan donacon de iu forgesita reĝo en fora lando en Afriko.

Kiam li havis dek du jarojn, aliaj infanoj hezitis ludi kun li ĉar okaze de ludo-perdo li kapablis sursidi kaj platigi ĉiun kontraŭulon.

Kiam la princo havis dudek jarojn, mortis la reĝo Topiro II, “la Stulta”, kaj la dikega princo fariĝis Topiro III, kaj ordonis, ke ĉiu en la lando nomu lin “la Granda.” Se iu alimaniere nomus lin, li sidiĝus sur tiu kaj platigus lin.

Kompreneble la korteganoj tuj riverencis kaj komencis timeme diri: “Jes, grandega moŝto ‘la Granda’. Ja certe, grandega moŝto ‘la Granda’! Ho certe, grandega moŝto ‘la Granda’!”

En la stratoj la ordinaraj personoj iomete ridetis pri la titolo “la granda.” Nur ebriuloj kuraĝis primoki lin sed nur meznokte kaj nur en trinkejetoj en kvartelaĉoj.

Ebrie demandis unu: “Ĉu li vere imagas, ke li povos rivali kontraŭ Kuni I, ‘la Granda’”? Ĉiu laŭte rikanis.

Diris ebrie alia: “La delikata reĝino naskis princeton. Ĉu vi povas imagi kiel la reĝo sukcesis gravedigi ŝin sen platigo?” Efektive, neniu kuraĝis imagi tion, sed ĉiu rikanis ankoraŭ pli laŭte, kaj ĉiu tostis la ne-platan reĝinon kaj la princeton (kiu nomiĝis Ungibo).

Kompreneble la reĝaj spionoj aŭskultis ĉion en la trinkajoj, eĉ trinkejetoj en kvartalaĉoj, kaj devis raporti ĉion al la reĝo (kvankam ofte —nu, tre ofte— ili tro ebriiĝis por memori ĉion).

Raportis unu spiono: “Ho moŝtego ‘la Granda’, la popolamaso diras (nur inter si), ke via moŝto ne estas vere granda.”

“Sed ĉu mi ne estas la plej granda persono en la lando?” demandis Topiro.

“Ho jes, alta moŝto, ‘la Granda’. Sed kelkaj diras ke homo kapablas fariĝi eĉ pli granda.”

“Tion mi do faros! Mi fariĝos la plej granda homo de la tuta mondo, de la tuta historio. Oni portu al mi pli da manĝaĵoj!” Kaj li laŭte ruktis.

Li manĝis kaj manĝis, dum preskaŭ ĉiu horo de ĉiu tago, ĉiam strebante fariĝi la plej granda persono en la historio. Kaj la palacaj kuiristoj ĉiutage laboris duoble por sufiĉe manĝigi la reĝon. Kaj la civitanoj pagis duoblajn impostojn por provizi la palacan kuirejon.

La reĝo Topiro III, “la Dikega”, estis tre sukcesa en internaciaj rilatoj. Ekzemple, kiam ambasadoro el fora Solresolujo venis por postuili ĉiom de nia oro, Topiro III simple sidiĝis sur li kaj platigis lin. Kompreneble Solresolujo sendis armeon por puni nian landon, sed la armeo de Solresolujo enhavis nur ok homojn, kaj la reĝo sidis sur ili unu post la alia ĝis ĉiu el la ok estis tute plata. Li laŭte ruktis kaj ĝojege frapetis kaj karesis sian amatan ŝvelantan ventregon.

Li manĝis kaj manĝis, dum ĉiu horo de ĉiu tago, ĉiam strebante fariĝi la plej granda persono en la historio. Kaj la palacaj kuiristoj laboris trioble por sufiĉe manĝigi la reĝon. Kaj la civitanoj pagis trioblajn impostojn por provizi la palacan kuirejon.

Post kelkaj jaroj venis invado el Klingonujo. La klingona armeo estis eĉ malpli granda ol la armeo de Solresolujo. Krome la klingonaj soldatoj okupiĝis precipe pri matematikaj ludiloj kaj tial forgesis kunporti armilojn. Tial nia admirinda reĝego sidis sur ĉiu el ili kaj rapide platigis la tutan klingonan armeon: soldatojn kaj ludilojn. Li laŭte ruktis kaj ĝojege frapetis kaj karesis sian amatan ŝvelantan ventregon.

Li manĝis kaj manĝis, dum ĉiu horo de ĉiu tago, ĉiam strebante fariĝi la plej granda persono en la historio. Kaj la palacaj kuiristoj ĉiutage laboris kvaroble por sufiĉe manĝigi la reĝon. Kaj la civitanoj pagis kvaroblajn impostojn por provizi la palacan kuirejon.

Post kelkaj jaroj de konstanta pligrandiĝo, la reĝo Topiro III, “la Dikega”, estis tro dika por eliri la tronĉambron de la palaco, kaj kiam necesis ke eksterlandaj armeoj aŭ komercistoj aŭ ambasadoroj estu platigitaj, oni afable kaj ĝentile invitis ilin al aŭdienco kun la reĝo.

La eksterlandanoj plenaj de scivolemo, feliĉe respondis al la invito al la palaco, feliĉe envenis la tronĉambron, kaj miregis pri la reĝa ventrego.

“Ĝi estas mirinde granda!” ĉiuj diris. “Tia Ventrego neniam antaŭe estis vidita!” diris pluraj. “Tiom impone enorma!”diris multegaj. “En mia lando tute mankas io ajn simila!” diris aliaj.

Topiro III, “la Dikega,” tre ŝatis la admiron kiun lia ventrego allogis, sed post iom da tempo eĉ la admiro komencis enuigi lin kompare kun plua manĝado, kaj li do platigis la vizitantojn. Tiam li ĝojege frapetis sian amatan ŝvelantan ventregon. kaj rekomencis vori sian monto-grandan tagmanĝon.

Post kelkaj jaroj plentempa manĝado sufiĉis nur por susteni lian mirindan dikecon, sed ne plu por pligrandigi la jam enorman ventron, kaj li devis manĝi ĉiam pli rapide por enbuŝigi pli da manĝaĵo en ĉiu minuto. Ĉiun tagon li celis manĝi pli rapide ol antaŭe. Li ne plu paŭzis dum li platigis vizitantojn, sed manĝante platigis ilin. Pli kaj pli rapide li manĝis. Li eĉ ne multe dormis. Sed nur manĝis.

“Mi estas Topiro III, la Granda!” li ripetis buŝplene. “Mi estas pli granda ol Petro aŭ Karolo aŭ Alfredo, tiel nomite “grandaj”! Mi estas pli granda ol eĉ Kuni I, “la (nur tiel nomita) Granda!” Kaj li laŭte ruktis.

Unu tagon, dum li fanfarone laŭdis sian propran grandecon, li samtempe enbuŝigis plenan porkon. Post laŭta rukto, li ĝojege frapetis kaj karesis sian amatan ŝvelantan ventregon.

Sed subite kaj samtempe okazis du aferoj:

Unue, kun tondre laŭta “pum”-sono lia ventrego krevis, kaj reĝeroj disflugis en ĉiuj direktoj.

Due, samtempe, la planko de la tronĉambro kun tondre laŭta “krak”-sono kolapsis, kaj la eksplodanta reĝo falis en la suban ĉambron, kies planko tuj ankaŭ kolapsis, kiel ankaŭ la planko de la ĉambro sub tiu, kaj sub la sekva, kaj tiel plu ĝis la plej profunda kelo.

Malfortigite, la muroj kolapsis, kaj, sen muroj, falis la tegmento. Rapide la tuta reĝa palaco enfalis, fariĝante alta ĥaosa monto da brikoj kaj da stangoj kaj da tegoloj kaj da kaheloj kun la korperoj de la explodinta reĝo subterigitaj en iu enfalinta kelo sube.

La alta kosto de manĝaĵo por grandigi la reĝan ventron lasis neniom en la nacia kaso por restaŭri la palacon, aŭ eĉ por konstrui ĉerkon sufiĉe grandan por la reĝa(j) restaĵo(j).

Oni haste kreis modestegan palaceton el kaduka ŝtofbutiko kaj modestegan troneton el malnova fruktoskatolo. Kaj de sur tiu troneto la nova reĝo Ungibo tuj faris du dekretojn.

Unue: oni simple lasu la ruinaĵon kiel tombon. (Ĝi fariĝis post multaj pluvoj la senforma monteto kiun oni vidas hodiaŭ en la norda parto de nia ĉefurbo.)

Due: La nomo de nia fama rego “Kuni I, la Granda” fariĝu “Kuni I, la Grandioza”, por klarigi, ke grandeco ne egalas al grandiozeco.

Sekve, eĉ ĝis hodiaŭ ni esperantujanoj evitas grandecon; plejparte ni havas nur malgrandajn organizojn, malgrandajn ĵurnalojn, malgrandajn ekskursojn, malgrandajn klasojn, malgrandajn kongresojn, malgrandajn oficejojn, malgrandajn festojn, kaj (kompreneble) malgrandajn kasojn —malgrandajn jes, sed ĉiam kaj ĉiel GRANDIOZAJN!

Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.