Paĝo fondita: 2020-04-26
Paĝo ĝisdatigita:
ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, loĝis en nia Esperantujo sorĉisto, kiu nomiĝis Cogo-Hojoso. Li estis la plej grandioza sorĉisto de la mondo, ĉar li havis tri povojn:
La malbelaj junuloj de nia Esperantujo (kiuj kompreneble estis malmultaj) fidis al li amigi belajn junulinojn por ke ili povu edziĝi. La malkuraĝaj soldatoj de nia Esperantujo (kiuj kompreneble estis malmultaj) fidis al li senbatale mortigi malamikojn. Kaj nia tuta Esperantujo fidis al li samideanigi la malsamideanojn (kiuj, strange, estis ege multaj). Tiel per sekretaj vortoj, per strangaj aparatoj kaj aparte per la Magia Ĉapelo Varba, ĉiuj povis geedziĝi, nia lando ne timis malamikojn kaj la Verda Afero ĉiutage kreskis kaj prosperis, almenaŭ ete.
La reĝo de nia Esperantujo en tiu epoko estis la fama kaj forta Topiro I, “la Timiga”. Tiom li estis kruela, ke neniu egalis lin je krueleco. Tiom li estis odoraĉa, ke neniu egalis lin je odoraĉo. Tiom lia voĉo estis laŭta, ke nenies egalis la lian.
Sed eĉ la krueleco de la reĝo ne povis amigi belulinojn al veraj malbeluloj. Eĉ lia odoraĉo ne estis sufiĉa por senbatale mortigi malamikojn (kvankam je ĝusta vento sur batalkampo, multaj malamikoj videble perdis entuziasmon). Kaj eĉ lia laŭta voĉo ne sukcesis varbi la malsamideanojn. Por ĉio ĉi, oni sin turnis nur al la sorĉisto Cogo-Hojoso. Pro tio la sorĉisto Cogo-Hojoso estis pli potenca kaj pli grava ol la reĝo, Topiro I, “la Timiga”. Kaj pro tio ĉi, la reĝo malfeliĉegis.
“Ĉu mi ne estas la reĝo?” li demandis al siaj subuloj. “Vi ja estas,” ili respondis tremante pro timo.
“Kaj ĉu la reĝo ne devus esti la reganto de sia lando?” li demandis pli laŭte al siaj subuloj.
“Li ja devus,” ili respondis, preskaŭ falante sur la teron pro timo.
“Kaj ĉu mi do plu toleru tian sorĉiston en mia lando?!” la reĝo demandis, tiel laŭte, ke rompiĝis vinglaso.
“Vi ja ne plu toleru lin,” respondis la subuloj, preskaŭ svenante pro timo.
“Alportu lin!” kriegis Topiro I, “La Timiga”, rompante ankoraŭ tri vinglasojn. “Mi malpovigu lin!!” Subulo rapide forkuris por serĉi la malfeliĉigotan sorĉiston, dum la aliaj forsvenis pro timo.
Subulo de nia reĝo Topiro I, “la Timiga”, trovis CogoHojoson, la sorĉiston, kiu je tiu momento per sekretaj vortoj amigadis grandioze belegan junulinon Rozeton al eksterordinare malbela junulo Kakto.
“Rapide venu,” malĝentile postulis la reĝa subulo. “La reĝo serĉas vin.” Kaj tiom rapide la subulo foririgis la sorĉiston, ke li ne finparolis la sekretajn vortojn, kaj kvankam la dekstra flanko de la belulino preskaŭ pereis pro amo al la malbela junulo, ŝia maldekstra flanko tiom abomenis lin, ke ĝi ne povis toleri eĉ esti en la sama ĉambro. Kaj la kompatinda belulino preskaŭ freneziĝis.
Laŭ la vojo la reĝa kuriero penegis rapidigi la sorĉiston, ĉar li sciis, ke pro malrapideco subulo de Topiro I, “La Timiga”, povus morti.
Kiam ili alvenis, lacege, al la kastelo, la reĝo atendadis. La sorĉisto, naŭzoplene, rigardis lian moŝton, kiu estis la plej odoraĉa persono en la lando, kies vizaĝo spegulis lian ĝiskoran kruelecon kaj kies voĉo rompemis vitron.
“Ĉu vi estas la sorĉisto kiu amigas la neamemulinojn, kiu mortigas senbatale la malamikojn kaj kiu varbas la malsamideanojn?” demandis laŭtvoĉe la reĝo. (Vinglaso ie rompiĝis.)
“Li ja estas,” aŭtomate respondis la subuloj, sufiĉe timeme.
“Mi ja estas,” eĥis la voĉo de la sorĉisto.
“Kaj ĉu vi uzas magiajn vortojn, strangajn aparatojn kaj Magian Ĉapelon Varban por tio?” demandis la reĝo, dum rompiĝis du-tri vinglasoj.
“Li ilin ja uzas,” respondis senmense la subuloj, timigite.
“Mi ilin ja uzas,” respondis eĥe la sorĉisto.
“Kaj ĉu per tiuj ĉi tri povoj vi planadas fariĝi pli grava ol mi?!” terurege laŭte elkriis la reĝo. La subuloj ne respondis, ĉar pro timo ili povis elbuŝigi neniun sonon. Kaj oni aŭdis nur la sonon de vinglasoj kaj de unu-du fenestroj rompiĝantai pro la laŭteco de la kruela voĉo de la odoraĉa reĝo.
Antaŭ ol la sorĉisto povis respondi, la timiga reĝo daŭrigis: “Donu al mi viajn strangajn aparatojn!” Kaj la reĝo tuj detruis ilin. “Diru al mi viajn magiajn vortojn!” Kaj oni torturis Cogo-Hojoson ĝis la sorĉisto ne povis plu rifuzi kaj li elparolis la vortojn. (Kiam li elbuŝigis ilin, la belulino Rozeto finfine elamis la malbelan junulon Kakton kaj tuj fariĝis lia edzino.) Sciate de la reĝo kaj de ĉiuj ties subuloj, la vortoj fariĝis malsekretaj, kaj estante malsekretaj, ili fariĝis neefikaj.
“Donu al mi vian Magian Ĉapelon Varban!” finfine elkriegis la reĝo. Oni aŭdis la rompiĝon de du-tri fenestroj, kaj la odoraĉo de la kruela reĝo fariĝis tiom forta, ke rustiĝis la fera lustro de la plafono.
Ĝuste la perdo de lia ĉapelo estus vera katastrofo por la sorĉisto Cogo-Hojoso. “Amigi belulinojn per magiaj vortoj estas bona servo al la socio,” li pensis. “Kaj mortigi malamikojn povas protekti la ŝtaton. Sed ambaŭ estas malpli gravaj ol savi la malsamideanojn. Tamen kiel kontraŭstari la volon de Topiro I, ‘La Timiga’?” La sorĉisto rapide pripensis: “Kiun pli alte taksu mi, la ĉapelon aŭ la vivon?” Li hezitis.
“Donu al mi vian magian ĉapelon!!” kriegis laŭte Topiro kaj lia ĉiam ruĝa vizaĝo eĉ pli ruĝegis. Tiom laŭta estis la sono, ke kune rompiĝis ĉiuj fenestroj de la kastelo kaj surdiĝis kvar subuloj.
“Sed via moŝto...” ekploris Cogo-Hojoso.
Tiom furioze koleriĝis nun la reĝo, ke li bategis la ĉapelon de sur la kapo de la sorĉisto kaj ĝin disŝiris, dum la malbona odoro de la reĝa kolero tuttute elrustigis la feran lustron, kiu falis polviĝinte al la planko.
Sed ĉar la ĉapelo estis magia, kaj ĉar per ĝi oni povis samideanigi eĉ malsamideanojn, kaj ĉar tiom timiga kolero de la reĝo estis ege malsamideanema, la situacio estis tute taŭga por sorĉado.
Tujtuj la reĝo Topiro I, “La Timiga”, ŝanĝiĝis. Li fariĝis malpli malbonodora kaj li sentiĝis malpli kruela, kaj lia laŭtega, timiga voĉo fariĝis ĝentila, alloga. En mallonga minutero li transformiĝis en tute ordinaran samideanon (t.e., alloga, ĝentila, pacienca, esperplena, progresema, ridetema ktp).
La reĝo malrapide rigardis la disŝiritan ĉapelon kaj la mirantajn subulojn kaj la triumfan sorĉiston (kaj la ruĝan lustropolvon sur ĉio). “Kion mi faradas?” demandis mallaŭte la ĝentila reĝa voĉeto.
“Vi tion ja faradas,” respondis aŭtomate kaj kutime sed sensence la subuloj.
“Mi ĵus detruis la plej grandan trezoron de nia Esperantujo: La Magian Ĉapelon Varban!”
Ĉiu silentis. Fine la sorĉisto diris: “Al ni ne plu necesas amigi la belulinojn al la malbelaj junuloj.” (Vi eble rimarkis, ke eĉ ĝis hodiaŭ la verdaj belulinoj malŝatas malbelulojn.) “Kaj al ni ne plu necesas mortigi malamikojn.” (Vi ja eble rimarkis, ke eĉ ĝis hodiaŭ ni, verduloj, ne mortigas niajn malamikojn, kiuj bonege fartas.) “Sed al ni ja necesegas per varbado savi la malsamideanojn!”
“Laŭ La Antikva Saĝo, nur unu ĉapelo el kelkcent miliardoj havas la povon varbi malsamideanojn,” diris (ankoraŭ timete) unu el la subuloj. La nekruela kaj neodoraĉa reĝo mallaŭte ekploretis.
“Kion fari? Kion fari?” li demandadis.
“Ni fabriku do ĉapelojn!” iu diris.
“Ĉu?”
“Kial ne? Se magia ĉapelo troviĝas nur en kelkcent miliardoj, ni do faru kelkcent miliardojn da ĉapeloj kaj tiel ni certe rehavos magian ĉapelon.”
“Tio tute ne eblas,” respondis la ministro pri ekonomio. “La popolo de nia lando estas ankoraŭ tro malgranda. Kelkcent miliardoj da ĉapeloj kostus almenaŭ …” Li paŭzis, kalkulante. “Nu, tio kostus multe pli da mono ol ni havas. Eble se ni estus granda popolo …”
“Se ni estus granda popolo,” respondis la ministro pri eksteraj aferoj, “ne necesus varbi la malsamideanojn!”
Denove estis paŭzo. Ĉiu cerbumis. (La aero de la kastelo ŝajnis agrable freŝa pro la forpaso de la antaŭa reĝa odoraĉo.) “Ĉu,” demandis la reĝo, ĝentile, “laŭ La Antikva Saĝo magia ĉapelo devas esti speciala tipo de ĉapelo?”
“Ne precizas La Antikva Saĝo. Ia ajn ĝi povas esti.”
“Do, ĉu ni ne povus fabriki pli malmultekostajn ĉapelojn?”
“Ankoraŭ la projekto tro multekostus,” diris la ministro pri ekonomio. “Kelkcent miliardoj vere estas …”
“Se ia ajn ĉapelo sufiĉas,” ekpensis la sorĉisto, “kial ni ne uzu parolatajn ĉapelojn, kiuj neniom kostos?”
“Ĉu vi freneziĝas? Kiel oni povas paroli ĉapelon?”
“Facile,” respondis esperplene la sorĉisto. Kaj li klarigis sian planon al la reĝo kaj al la subuloj. La reĝo Topiro I, “la Timiga”, tuj dissendis dekreton, dekreton kiun ni obeas eĉ ĝis hodiaŭ. Ekde tiu tago, ĉiu en Esperantujo devige parolis ĉiutage centojn kaj milojn da ĉapeloj; kaj ĝis hodiaŭ, serĉante ĉiam inter kelkcent miliardoj da ĉapeloj la Magian Ĉapelon Varban, kiu povos varbi la malsamideanojn, ni ĉiuj ĉiutage parolas ĉapelojn, per niaj karaj, esperigaj, ĉapelitaj literoj: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ.
Kaj pri la sorĉisto? Nu, Cogo-Hojoso eniris monaĥejon, kaj dum sia longa maljuneco li kontribuis al La Afero laŭ la tradicia esperantuja kutimo: per konstanta recitado de sia propra nomo. Sed eĉ dum tiu entrepreno, li, kiel ĉiu, serĉis la Magian Ĉapelon Varban, ĉar li ŝanĝis sian nomon, kiu hazarde fariĝis tute kaj precize la nomoj de la ĉapelitaj literoj: El Cogo-Hojoso li fariĝis Ĉoĝo-Ĥoĵoŝo.
Kaj jen la origino de niaj ĉapelitaj literoj.
Ĉi tiu rakonto originale aperis en mia libreto, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (1966, Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)
(La libreto —dek du rakontoj— aĉeteblas ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)
Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.