Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la retejo.


Paĝo fondita: 1999-05-31
Paĝo ĝisdatigita:

Eksterkongreseja Lamento
(Okaze de TKEK, 1998)


Saluton gekamaradoj miaj!
Ege mi bedaŭras, ke mi ne estas kun vi en la kongreso.


Se estus mi en kongreso, mi dancus kun vi!
Ni dancus la valcon; ni dancus mazurkon;
ni dancus la polkon; ni dancus fokstroton;
la ĝigon, la tangon kaj eĉ ĝiterbugon ni dancus!


Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!


Se estus mi en kongreso, mi kantus kun vi!
Operon ni kantus; artkantojn ni kantus;
kaj rapon ni kantus,
kaj rokon kaj rolon kaj aĉan bibopon ni kantus!


Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!


Se estus mi en kongreso, mi parolus kun vi!
Ŝerce parolus ni ; serioze, parolus ni ;
Profunde, leĝere, prelege, ĉikane,
arte, senarte, laŭte, subvoĉe, rakonte, plendeme,
konvinke, mensoge, vendeme predike ni parolus!


Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!


Se estus mi en kongreso, mi aĉetus librojn!
Librojn belajn, tolbinditajn,
librojn plumpajn, broŝuritajn,
librojn karajn, librojn ĉipajn,
librojn fiajn sed erudajn,
esperigajn, angorigajn,
interesopikajn librojn,
endormegigemajn librojn,
ruĝajn, bluajn, verdajn, novajn, oldajn, eĉ oldulajn librojn
mi aĉetus en kongreso!


Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!


Ve! Ho ve! Dufoje ve! Centoble ve!


(Tamen … la pago ne estas malbona.)

Reiru al la komenco de la paĝo,
al la Esperantisma Ludejo.