Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la retejo.


Paĝo fondita: 1999-05-31
Paĝo ĝisdatigita:

Nekredeblas (al mi), ke povus ekzisti pli perfekta etoso por (eke aŭ plu) malkrokodiliĝi ol tiu de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Tial mi por ĝi propagandemas pli malpli konstante.

Sekvas stulta poemo klarigante, kio tie okazas tiom mirinde. Inspiriĝu do!

La Verda Kometo
de "D. K. Zamenhom'"

Epopeaĉeto pri la Superheroo Zamenhom'
(aperis en la Literatura Suplemento de ELNA #1, p. 1)

Zamenhom' kiel Verda Kometo
(kaj lia helpanto Kabeto)
krokodilojn superos
ĝis fine aperos
steloj verdaj sen iu diskreto.
Per Zamenkopter' veturante,
per Zamenŝnurego ŝnurante,
per Zamenpafil',
kaj en Zamenmobil'
ili ĉasas la bestojn spurante.
Ignorante eksterajn konsilojn,
uzante la fortajn pupilojn
de Zamenokuloj,
en ĉiuj anguloj
ili serĉas la fikrokodilojn.
Sed kontraŭ la homo el fero
(kaj lia elkupra partnero)
kontraŭstaras la fortoj
de miloj da vortoj
kaj varma somera vetero.
Tra l'nokta nebul' ili strebas,
dum stel' en ĉiel' verde ŝvebas
dum kelkaj studentoj
per fortaj akĉentoj*
amebas, kaj plebas, kaj bebas.
Per Zamenkopter' veturante,
per Zamenŝnurego ŝnurante,
per Zamenpafil',
kaj en Zamenmobil'
ili ĉasas la bestojn spurante.
Kaj kiom obstinas la baroj,
kiom havas varbit' da centjaroj,
tiom Verda Kometo
(kaj Fida Kabeto)
batalos ĉe ĉiaj eraroj!
"Ni spite de ĉiu doloro,
de pedagogia esploro,
de manka rigor',
de ĉia ignor',
ja atingos la finon en gloro!"
Tion fide kaj verde dirante
strebadas, dum sin martirante,
Zamenhom' (kaj Kabeto)
je ĉiu ripeto
krokodilojn el akvo tirante.
Per Zamenkopter' veturante,
per Zamenŝnurego ŝnurante,
per Zamenpafil',
kaj en Zamenmobil'
ili ĉasas la bestojn spurante.
Kiom multaj verŝajne la bestoj!
Kiom nesupereblaj la nestoj!
(Lau ĉies atesto
krokodila molesto
pli similas al pestoj ol festoj.)
Ili el Zamenŝipoj glitantaj
kaj de Zamenflugiloj glisantaj
l'homaron verdigos
kaj ĉiun restigos
sub brustaj verdsteloj glimantaj.
Zamenhom' kiel Verda Kometo
(kaj lia helpanto Kabeto)
krokodilojn superos
ĝis fine aperos
steloj verdaj sen iu diskreto.

* - En la malnetaĵo troviĝas la verso "sen
iaj talentoj", sed mi ŝanĝis ĝin por ne esti
malica. Mi estas (mal)neniam malica. [Aŭtora noto]