Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la siteja.


Paĝo fondita: 121124
Paĝo ĝisdatigita: 150702

En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

Pri ĝi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere plaĉa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaŭ aperi dua kaj tria eldonoj, ĉar tian verkon ne eblas ne aprezi."

Sed nun, ĉi tie, speciale por ĝuste vi, kara retpaĝ-vizitanto, troviĝas:

Aldona Rakonto:

Stultaĉaj Ŝercaĉoj Virtualecon Verdigos, Laŭ Profetaĵo

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, loĝis en nia Esperantujo mirinda profeto, kiu nomiĝis Tekso.

Grandioza li estis, kapabla vidi ĉiun venontan okazon klare kaj detale. Ĝuste li antaŭvidis la disfalon de Volapukujo. Ĝuste li antaŭvidis la uzon de ĉapelitaj literoj. Ĝuste li antaŭvidis la naskon de la fama reĝo Topiro II, la stulta. Klarege li vidis la estontecon, eĉ nian propran epokon.

Jen unu el la profetaĵoj de nia famega profeto Tekso. Li diris:

Post multaj jarcentoj, kiam la mondo ne plu estos juna (estos oldula, eĉ), kaj kiam estos malaperintaj el Eŭropo la drakoj kaj el Azio la gigantoj, loĝos ie en nia verda kaj amata esperantujo geedza paro, simpatia sed ordinara.

La nomo de la edzino estos Tero, kvankam ŝi nomos ŝin plej ofte Tenjo. Ŝia edzo havos la nomon Tuto, kvankam ĉiu lin nomos Tuĉjo.

Tuĉjo kaj Tenjo estos simplaj, honestaj, tute nerimarkindaj personoj, kiuj loĝos en eteta apartamento de burokrata oficejujo kaj strebos esti bonaj civitanoj:

Ili nek fumos nek drinkos, nek manĝos viandon nek portos felaĵon. Ili aĉetos librojn ne deziratajn por subteni la movadon, kaj abonos revuojn poeziajn por subteni poetojn. De temp' al tempo ili sendos monon al Eŭropo por sin rajtigi kredi homaranismon.

Simplaj, honestaj burĝoj estos do ili, idealaj civitanoj de nia ĉiam verda Esperantujo.

Tekso paŭzis dummomente por trinketi buŝeton de verda teo. Sed tuj li daŭrigis:

Retsitejon kompreneble kreos ili, plena de belaj verdaj paĝoj:

Ho mirinda estos la retsitejo de Tuĉjo kaj Tenjo!

Mirinda ja estos la retsitejo de Tenjo kaj Tuĉjo!!

Entute la retsitejo de Tuĉjo kaj Tenjo estos la plej eleganta, la plej enhavoplena, retsitejo kiun ili kapablos krei, kaj pri ĝi ili ege fieros.

Denove paŭzis la antikva profeto Tekso kaj trinketis verdan tejon. Li tusetis, kaj daŭrigis:

Mankos tamen vizitantoj al la sitejo. Tuĉjo kaj Tenjo ofte kaj longe kaj malespere diskutos la problemon.

Ili aldonos indeksolinion por retvermoj virtualaj kiuj preparos indeksojn, sed al la retsitejo ne venos vizitantoj.

Ili preparos reklamajn mesaĝojn e-poŝtajn kaj ilin vastege dissendos "e-kanone" sed al la retsitejo ne venos vizitantoj.

Ili enkaŝos milfoje en po sep lingvoj la vortojn "mono" kaj "sekso" en la ĉefa paĝo, sed al la retsitejo ne venos vizitantoj.

"Ho ve! Kion fari por allogi vizitantojn la nia verdega retsitejego?" malespere suspiros Tenjo.

"Ho ve ja!" respondos Tuĉjo.

"Ho ve, ke la hodiaŭa homaro interesiĝas nur pri stultaj supraĵoj kaj ne pri nia retsitejo!" malespere suspiros Tuĉjo.

"Ho ve ja!" respondos Tenjo.

"Eble ni bezonas maldecajn fotojn," proponos Tuĉjo. Do ili aldonos maldecajn fotojn kiujn ili mem faros per nova altkosta aparato en sia propra litĉambro. Sed vizitos neniu.

"Eble ni bezonas manlibron por fari bombojn," proponos Tenjo. Do la faron de bomboj ili esploros (kompreneble per la reto), kaj tre detalan paĝon anarkiistan tradukos ili pri bombo kiu promesos la plenan detruon de la konata mondo per materialoj jam en ĉies kuirejo. Sed vizitos neniu.

"Eble ni bezonas konstantajn trudegajn reklamaĉojn," proponos Tuĉjo. Do ili aranĝos, ke super ĉiu paĝo aperu malgranda fenestreto kun la vorto "aĉetu" plus iu ajn substantivo (plus finaĵo akuzativa, kompreneble). Sed vizitos neniu.

Denove paŭzis nia granda profeto Tekso, kiu forviŝis larmon el sia okulo, antaŭpensante pri nia epoko tiam ankoraŭ estonta. Sed li daŭrigis sian revelacion:

"Eble ni bezonas sultaĉajn ŝercaĉojn," proponos Tenjo, "ekzemple pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj."

"Ĉu stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj?! Jes, do, jes jen ja!" respondos Tuĉjo entuziasme. "Jen la problemo solviĝos! Stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj! Mirinde! Stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj! Ho, jes!"

Kaj ili komencos aldoni stultaĉajn ŝercaĉojn pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj al la retsitejo. Kaj tradukoj de stultaĉaj ŝercaĉoj pri volapukistaĉoj kaj similaĉaj ekaperos ĉie en la reto. Kaj neniu dubos plu, ke per nia kara kaj verda kaj virtuala lingvo la reto estos fariĝinta granda informo-ŝoseo en la XXIa jarcento.

Kaj Tekso la profeto silentis, mediteme, kun larmoj ankoraŭ sur la vangoj.

La nomoj de Tuto kaj Tero restas ankoraŭ en nia lingvo (eĉ kvankam ili eble ankoraŭ eĉ ĝis nun ne aperis en la homa historio) ĉar ilin antaŭrivelis Tekso la profeto. Ankaŭ ties nomo restas. Ĝuste pro tio ni nomas la reton la "Tut-Tera Teksaĵo" kaj kelkaj eĉ nomas nian landon TTTujo.


Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.