Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la siteja.


Paĝo fondita: 121124
Paĝo ĝisdatigita: 150702

En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

Pri ĝi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere plaĉa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaŭ aperi dua kaj tria eldonoj, ĉar tian verkon ne eblas ne aprezi."

Sed nun, ĉi tie, speciale por ĝuste vi, kara retpaĝ-vizitanto, troviĝas:

Specimena Rakonto:

La Reĝidino Mal

Printebla Pedagogia Versio

bildo ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esperantujo estis la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II, kiu estis la filo de Kuni I "la Grandioza" (kiu atingis la tronon kaj la titolon "grandioza" post kiam li savis nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).

Dum la reĝado de Kuni III, nia lando ĝenerale ĝuis pacon kaj prosperon. La popolo varme amis sian reĝon kaj preĝis por lia sano kaj longa vivo. Ankaŭ la reĝo estis feliĉa. Lia lando estis prospera, lia popolo lin amis kaj ne estis probableco de baldaŭa milito. Nur unu problemo lin turmentis. Li havis neniun filon kaj nur unu filinon. Laŭ la tiamaj moroj de nia lando, la sekvonta reĝo de Esperantujo ŝajne devos esti la edzo de ĉi tiu filino, kaj pro tio la filo de alia homo. Kuni III iam pripensis la problemon, ke ne povos esti Kuni IV, la filo de Kuni III, kaj de tempo al tempo li sin demandis ĉu li eble ne iel perfidis siajn patron kaj avon pro la manko de tiu Kuni IV neestonta. Kaj tio turmentis lin.

La reĝo finfine rezignis esperon pri eventuala filo kaj decidis racie serĉi bonan kaj taŭgan junulon indan fariĝi edzo de la reĝidino, fariĝi bofilo de la reĝo kaj fine fariĝi reĝo. Kuni III ofte legis en libroj kaj aŭdis de vojaĝantoj, ke kiam oni proponas kaj princinon kaj regnon, neniam mankas trupegoj da junuloj kiuj venas kaj konkursas inter si por la honoro. La reĝo ne deziris kompletan ĥaoson en la lando kiam li invitos la esperantajn junulojn al la reĝa kastelo kaj li tre zorge planis la aferon. Li decidis unue anonci la edzinigeblecon de la reĝidino kaj la kvalitojn kiujn havu ĉiu kandidato. La sama anonco publike portu horaron laŭ kiu la kandidatoj sin prezentu ĉe la kastelo por ekzameno. La reĝo mem verkis la tekston. La reĝa presisto presis la anoncon en grandaj verdkoloraj literoj. Kaj la reĝa anoncisto portis kopiojn al ĉiuj vilaĝoj de nia lando kaj najlis ilin al la plej grandaj arboj. Jen la teksto kiun verkis la reĝo Kuni III:


Nia reĝa moŝto
kun plezuro anoncas al
nia ama(n)ta popolo, ke ŝia
reĝidina moŝto, nia ama(n)ta
filino, la bela, juna, ĉarma, sprita,
ĝentila, eleganta princino Mal, nuntempe
pretigadas sin por geedziĝa rito kun samlanda
junulo, kiu povas per sukceso en reĝa
ekzameno de granda danĝero
kaj ega komplikeco sin
demonstri taŭga bofilo
de nia moŝto, taŭga edzo de la
princino Mal kaj (finfine) taŭga reĝo.
Junuloj kies nomoj komenciĝas per la litero A,
ĉeestu la ekzamenon kaj konkurson ĉe la kastelo
lundon je la 9-a atm. Kies nomoj komenciĝas
per la litero B, ĉeestu je la 11-a atm.
Kies nomoj komenciĝas per la
litero C, ĉeestu je la 3-a
ptm. Kies nomoj
komenciĝas per
la litero…

Fakte, la anonco de la reĝo Kuni III mensogis iometete (kvankam neniu en tiu epoko kuraĝis tion tro publike diri). La reĝidino, laŭ la sperto de tiuj kiuj renkontis ŝin, ne estis precize bela. Komence, ŝiaj okuloj ne estis de la sama koloro. Unu estis bruna kaj la alia blua. Plue, ŝiaj oreloj ne estis de la sama grandeco: unu estis granda, kun longega lobo kaj la alia estis eta, kaj preskaŭ sen lobo. Ŝia kolo estis pli longa (aŭ tia ŝajnis al tiuj kiuj renkontis ŝin) ol la kolo de iu ajn fraŭlino de la lando. Sed malgraŭ la longeco de ŝia kolo, ŝia mentono estis eksterordinare eta, aparte se oni konsideras, ke ŝi havis vere impone grandan buŝon. Kaj el tiu buŝo, oni devas konfesi (ĉar tiel konfesis tiuj kiuj renkontis ŝin), venis fivortoj kiuj ruĝigis eĉ maristojn kaj soldatojn. Sub la kolo troviĝis monta korpo pli dika (pro la kuketoj de la reĝa kuirejo) ol iu alia en la lando (aŭ eĉ en najbaraj landoj inkluzive de Volapukujo).

Se oni emas paroli tutvere, oni ankaŭ ne povas kaŝi ŝian aĝon, ĉar ŝi ne plu estis precize "juna". La nejuneco de la princino estis kompreneble bona atesto pri la sukcesa longviveco de ŝia patro, la reĝo Kuni III, sed krom tio ĝi ŝajnis (al tiuj kiuj renkontis ŝin) ne tro multe aldoni al ŝia allogo.

Krome, eleganta kaj ĉarma ŝi nur apenaŭ estis, kaj nur al certaj gustoj. (Denove oni ekpensas pri la maristoj kaj soldatoj.) Fakte, preskaŭ ĉio kion la reĝa anonco diris pri la princino Mal estis mensoga, almenaŭ laŭ la sperto de tiuj kiuj renkontis ŝin. Sed kompreneble neniu en nia feliĉa lando kuraĝis tion tro publike diri.

Kiam ili legis la anoncon, multaj junuloj ĝojis pro ebleco fariĝi bofilo de la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II, la filo de Kuni I "la Grandioza". Kaj multaj junuloj (grandparte la samaj) ĝojegis je ebleco fariĝi eventuala reĝo. Sed kiam tiuj junuloj pensis pri la reĝidino Mal, pri ŝiaj nesamkoloraj okuloj, kaj pri ŝiaj nesamgrandecaj oreloj, kaj pri ŝia impone granda buŝo super eksterordinare eta mentono je la pinto de la plej longa kolo de la regno, super korpo pli dika ol iu alia en la lando aŭ eĉ en najbaraj landoj, ili hezitis. Kaj kiam ili aŭskultis raportojn pri ĉiaj maristoruĝigaj fivortoj kaj fianekdotoj, ilia kuraĝo ne plu povis subteni ilian ambicion. Tra la lando, en la trinkejoj de ĉiuj etaj vilaĝoj, drinkis konsole la nekuraĝaj junuloj de Esperantujo. Ĉiu deziris fariĝi reĝo, sed neniu volis fariĝi edzo de tia princino sen beleco, juneco, ĉarmeco, spriteco, ĝentileco kaj eleganteco.

Kiam venis lundo kaj la reĝo senpacience atendis la kandidatojn ĉe la kastelo, el la tuta lando venis neniu por konkursi kaj edziĝi al la princino Mal. Rezulte ŝi restis dum sia tuta vivo fraŭlino (kaj ne tro ĝentila). Post la morto de nia reĝo Kuni III, la tronon ricevis lia nepo, Topiro I "la Timiga". La reĝado de Kuni III fariĝis legenda, ĉar jen estis la unua fojo en la historio kiam neniu en la lando bonvolis edziĝi al la princino kaj fariĝi reĝo.

La nomo de tiu terura reĝidino restas ankoraŭ en nia lingvo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni en Esperantujo parolas pri la beleco de Mal, la juneco de Mal, la ĉarmeco de Mal kaj tiel plu. Kiam iu estas al ni ĝentila laŭ la stilo de la reĝidino Mal, ni diras, ke tiu estas Mal-ĝentila. Kaj ni parolas tute prave.


(La tuta rakontaro kun dek du rakontoj aĉeteblas
ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)


Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.