Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la siteja.


Paĝo fondita: 120213
Paĝo ĝisdatigita: 150702

En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antau multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

Pri ĝi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere plaĉa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaŭ aperi dua kaj tria eldonoj, ĉar tian verkon ne eblas ne aprezi." Jen la enkonduko de tiu libro, kie mi klarigas miajn celojn por ĝi kaj la naturon de la provo farita.


Esploro pri Folkloro kaj Falsloro

En ĉiu lando rakontiĝas prapatraj legendoj pri mondo pli frua, mondo antikva kaj arkaika, kiam eke kaj ade formiĝis la poste konataj institucioj kaj kutimoj. Tiajn rakontojn oni ofte legas aŭ deklamas al infanoj, por kiuj ili estas kvazaŭ modeloj kaj kialoj por ĉiutaga vivo. Sed popolaj legendoj vivas en la memoro kaj imago ankaŭ de plenkreskuloj, kiujn ili necese spegulas. Kelkaj eĉ argumentas, ke folkloraj rakontoj ja maltaŭgas por infanoj sed efektive celas precipe aŭ eĉ nur plenkreskulojn.

La Esperantuja popolo ankoraŭ ne sufiĉe antikvas por produkti profundan, indiĝenan folkloron. Efektive, plej multaj Esperantistoj eĉ ne celas tion. Tamen nia konstanta ekpopoliĝo invitas eksperimentadon pri imito de folkloro. La rakontoj ĉi tie estas en pli malpli folklora stilo kaj prezentas Esperantujon en la epoko de niaj neekzistintaj prapatroj. Tia genro tute ne estas (kaj ne pretendas esti) folkloro vera, sed nur ŝajna. Rakontojn folkloreskajn tamen ne de la popolo mem naskitajn ni eble nomu do "falsloro".

Ne gravas la falseco por la eksperimento. Pli interesas ĉu sufiĉe internacias la folklora stilo, ke falsloro ĝin imitante kapablas stimuli similan popoleskan ĝojon! Parta respondo jesa venas el la historio de ĉi tiuj rakontoj, kiujn mi verkis por deklamado antaŭ diversaj kunvenoj, plejparte de usonaj esperantistoj, kaj plejparte en Kalifornio. Kvankam la frazoj povas esti longaj, la vortstoko estas malgranda kaj la stilo permesas ripetadon kaj antaŭvideblajn simetriojn, tiel ke eĉ komencantoj plej ofte sukcesas kompreni la trukojn. Samtempe, la enhavo estas tiel intime ligita al Esperanto, ke traduko en alia lingvo necese lamas. Nur la Esperantuja popolo kapablas plene ĝui la rakontojn. Tio okazas ĉar preskaŭ ĉiu rakonto estas, efektive, ludo pri iu aspekto de la gramatiko (aŭ kelkfoje la vortstoko) mem de Esperanto. Jen kiel la eksperimento celas ligi la falsloraĵojn al la komuna vivo de nia "popolo" tiel intime kiel sin ligas vera folkloro al la komunaj vivoj de popoloj ĉirkaŭ nia terglobeto.

Se plaĉas al vi miaj falsloraĵetoj, deklamu ilin en via klubo, rakontu ilin al viaj infanoj, rekomendu ilin al viaj amikoj, kaj kompreneble ne hezitu ilin rerakontu per aliaj vortoj. Se ili ne plaĉas al vi, do lasu ilin, ke ili pereu en sia falseco!

Dum la jaroj, multaj samideanoj kuraĝigis min pri eventuala eldonado de la rakontoj, ĉu per libro, ĉu per sonbendo, kaj pluraj lingve kontrolis kelkajn rakontojn en diversaj versioj. Inter ĉi tiuj indulgaj amikoj mi aparte dankas la jenajn: Jaroslav Matviiŝin (Ukrajnio), Catherine Schulze (Usono), Probal Daŝgupto (Bharatio), Tutui Syoeko (Japanio), Marko Fettes (Kanado).

— D.K. "Doko" JORDAN

(La tuta rakontaro kun dek du rakontoj aĉeteblas
ŝoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)


Reiru al la komenco de la paĝo, Esperantisma Ludejo, ĉefa paĝo de la retpaĝaro.