Reiru al la ludejo, ĉefa paĝo de la retejo.
Reiru al la paĝo de instruiloj aŭ aliaj
testofabrikiloj: Enskribu Ion, Repensu


Paĝo fondita: 2011-09-17
Paĝo ŝanĝita:

Test-fabrikilo "Faru Frazojn"
por Instruistoj

Formataj Reguloj, Specimenaj Dataoj,

Celo:

Tiu ĉi paĝo permesas al instruisto sendi tekston pri sintakso aŭ morfologio al mia programo CGI, kiu ĝin ŝanĝos al sinkorektiva testeto kiun la instruisto povas tuj uzi en sia propra retsitejo. La elektoj troviĝas ene de normalaj linioj.

La testeto montras la numeron de korektaj respondoj, sed ne indikas kiuj respondoj pravas aŭ malpravas. La studento devas ŝanĝi respondojn ĝis ĉio estas korekta. Por eviti senton de instruista minaco, mankas en la programo rimedo por raporti la "aventurojn" de la studento al la instruisto.

La produktita kvizeto haveblas formatoj X, H, aŭ Unikoda (t.e., kun cirkonfleksoj), sed la entajpado devas esti en formato X.

Instrukcioj:

  1. Preparu viajn demandojn en la ĝusta formato kaj tajpu aŭ "gluu" ilin en la suban skatolon.
  2. Tiam klaku la butonon "Sendu" kaj (se Dio volontas) tuj revenos via testeto en formo de paĝo HTML taŭga por retsitejo.
  3. Nepre gardu la paĝon kun taŭga titolo kaj sufikso .htm aŭ .html.

Skatoletoj por Dataoj

Nomo de Testeto:

Instruistaj Instrukcioj (Tio aperos post la vorto "Tasko".)


Teksto kun Ekzercaj Esprimoj


Formato: Unikodo, X, H             Fono: Malhela, Hela

   


Specimenaj Dataoj

La sekva (blua) teksto estas en ĝusta formato. Vi povas englui ĝin en la skatolon por dataoj.

Mi estas kvardekjara kaj tial mi hav[%as|is|os] 40 jarojn. 
Mi logxas en La Chau!x de Fonds. Antaux 10 jaroj 
mi hav[as|%is|os] 30 jarojn kaj est[as|%is|os] 30-jaragxa. Post 
dek jaroj mi hav[as!!!is!!!%os] 50 jarojn.
%%
Mia patrino naskigx[as|%is|os] antaux ol mi naskigxis, kompreneble, 
sed sxi tamen restis tre juna kiam sxi edzinigx[as|%is|os] kaj naskis 
min kaj miajn gefratojn.

Ĉefaj Reguloj pri Formato:

La dosiero teksta devas kongrui kun la sekvaj reguletoj:

  1. Ĉiu elekto havas la formaton [ebleco 1 | ebleco 2 | ebleco 3 ]. Ne estas limo pri la numero de eblecoj.
    (Se ĉe via klavaro mankas tubo "|", uzu anstataŭe tri krisignojn: !!!)
  2. La ĝustan respondon oni indiku per "%" tuj antaŭ ĝi.
  3. Vi povas elekti inter formatoj "X", "H", kaj "Unikodo" por la fina testeto, sed nepre uzu nur la formaton X en la skatolo!
  4. Por konservi "veran" X-on en formatoj "H" kaj "Unikodo", metu antaŭ ĝi krisignon: La Chau!x de Fonds.
  5. Ĉiu alineo finiĝu per %%. (Tio estas ellasebla por la plej lasta.)
  6. Se mankos "instrukcioj" la programo entajpos "Elektu po unu el inter la donitaj ebloj."

Aliaj Observoj

  1. Malplenaj linioj tute malgravas.
  2. Nepre tralegu vian finredaktitan testeton kaj nepre provu ĉiujn ĝiajn demandojn. (Oni facile mistajpas!) Kredeble vi deziros modifi kelkajn aspektojn. Ekzemple, vi eble deziros aldoni bildojn, aŭ ŝanĝi la enkondukajn instrukciojn. Laŭvole faru!
  3. Se viaj testunuoj estas ENE DE vorto (ekz.: est[is|%as|os], ka komputilo povas mis-dividi la vorton apud la testunuo. Tio varios de ekrano al ekrano. Vi eble devos aldoni rompindikilon ("<br>") en taŭgaj lokoj kiam vi kontrolos la finan rezulton.
  4. Kaj apostrofoj (') kaj duoblaj citiloj (") estas tute uzeblaj. Ankaŭ aliaj simboloj specialiaj sekvas ordinarajn regulojn de HTML. Simile oni povas enmeti instrukciojn de HTML mem, ekz.: <i> aŭ <b>.
  5. Tri demandosignoj "???" troviĝos por ĉiu respondo kiam la uzanto ankoraŭ nenion faris. La programo aldonas tion, do vi ne prizorgu.
  6. Se mankos indikilo de korekta respondo, aperos urĝa ruĝa averto sur via testeto. (Provu! Kostos neniom!)
  7. Ĉar la formato cele ne indikas la naturon de la eraroj —nur la numeron— mi rekomendas nur mallongajn testetojn. Se la demandoj estas facilaj, la testeto povas esti pli longa, eble 10 ĝis 12 demandoj. Se la demandoj estas malfacilaj, la testeto estu pli mallonga por ne malkuraĝigu la studentojn. Por bona ekzerco, la samaj demandoj povas esti organizitaj komence en tri testetojn, kaj poste en nur du aŭ eĉ unu!
  8. La sinkorekta aspekto de la testeto dependas de la programeto JavaScript kiu kaŝas en la paĝo de HTML. Se vi kunmetos multajn testetojn sur la sama paĝo, ili komence devas havi malsamajn nomojn, ĉar la internaj kodoj devenas de la nomo kiun vi donas al la testeto.
  9. Se la unua alineo estas malplena, vi ricevos indikilon pri malĝusta formato por la unua demando.
  10. La dato kiam kreiĝis la testeto estas laŭ la tempo en Kalifornio, kie loĝas la patrina komputilo. Se tio ĝenas, vi kompreneble povos redakti ĝin.
  11. Por eviti pure mekanikajn divenojn sen pripenso pri la enhavo de la testeto, la programo rifuzas kalkuli poentojn al studento kiu respondis al malpli ol duono de la testeto.
  12. Vi rajtas elekti inter "hela" kaj "malhela" fonoj. La malhela fono malfaciligas presadon per plej multaj printiloj por malfaciligi parkeron de la rezultoj anstataŭ reuzo de la testeto. La pli feliĉiga, hela fono estas por uzo kiam tio ne probablas.
  13. Mi min anticipe senkulpigas se tiu ĉi programo komplikigos vian vivon en neantaŭvidita maniero. Mi celis nur esti helpema!



Reiru al la komenco.